×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2020, Planedo je turnopunkto

Planedo je turnopunkto

Domoj, stratoj, maŝinoj kaj plastaĵoj: La maso de la homproduktitaj objektoj povus ĉi-jare unuafoje superi la entutan biomason sur la tero. Sciencistoj vidas turnopunkton en la historio de la homaro.

La homa influo pri la planedo atingis laŭ studaĵo novan fazon. La maso de la artefaritaj objektoj laŭ tio dum la pasintaj cent jaroj duobliĝis ĉiam post 20 jaroj. Je la komenco de la 20-a jarcento ĝi ampleksis nur proksimume tri procentojn de la biomaso. Kiel tion oni difinis "ĉion kio vivas", diras la studestro de la israela Weizmann-instituto, do oni konsideris ankaŭ fungojn kaj bakteriojn. Ekzemplo por homproduktitaj materialoj estas betono, asfalto, metaloj, plastaj materialoj kaj konstrumaterialoj.

Ekde la unua agrikultura revolucio la homoj reduktis la plantan biomason de ĉirkaŭ du teratunoj (2.000.000.000.000 tunoj) al nuntempe ĉirkaŭ unu teratuno. Kaŭzoj por tio estas ekzemple la agrikultura ekspluatado de grundoj kaj la senarbarigo.

Je la alia flanko staras la kreskanta produktado kaj la amasigo de objektoj. Tio kondukis al "ŝoviĝo de la ekvilibro inter la vivanta kaj la homkreita maso". La israelaj sciencistoj prilumigis la tutterajn ŝanĝojn de la biomaso kaj de la homproduktita maso ekde la jaro 1900 ĝis la nuntempo. Dum la biomaso ŝrumpas, la "antropogena" maso kreskas pli kaj pli rapide. Nuntempe ĝi estas produktata je amplekso de pli ol 30 gigatunoj (30.000.000.000 tunoj) en jaro. Tio signifas ke por ĉiu homo en la mondo estas kreataj objektoj kiuj egalas proksimume al la pezo de homo.

Alia studaĵo el la jaro 2016 konkludis ke la varieco de teknologiaj objektoj - de la krajono ĝis la atomcentralo - superas intertempe supozeble la nombron de specioj de vivaĵoj sur la tero.

La israelaj esploristoj akcentas en sia studaĵo ke estas tre malfacile precize determini la turnopunkton en la proporcio inter biomaso kaj homproduktita maso sur la tero. Ĉe siaj taksoj ili koncentriĝis pri la seka pezo (sen akva parto). Se la nuna tendenco daŭras, la maso de homproduktitaj objektoj en la jaro 2040 ampleksos ĉirkaŭ du ĝis tri teratunojn.

"Tiu studaĵo montras kiom pli granda ol nia principa "ŝugrandeco" estas nia tuttera piedpostsigno", diras la studestro. "Ni esperas ke ni kiel specio povas transpreni la respondecon, kiam ni havos tiujn sufiĉe ŝokajn nombrojn antaŭ niaj okuloj."

Planedo je turnopunkto A planet at a turning point Um planeta num ponto de viragem Планета в поворотном моменте