×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2020, Nova metodo por refortigi vidopovon

Nova metodo por refortigi vidopovon

Esploristoj eble atingis trarompon en la kuracado de malsanoj de maljuna aĝo: Per rejunigo de ĉeloj ili povis restarigi la vidopovon de musoj - jen terapio kiu ĉe homoj povus esti aplikata ĉe la okulmalsano glaŭkomo kaj ĉe aliaj proaĝaj malsanoj.

La studestro de la Harvarda Medicina Lernejo en Usono eĉ esperas ke la metodo povus esti aplikata kontraŭ demenco. La procedo ofertas la eblecon, efike returni la tempon sur ĉela nivelo kaj tiel helpi al la ĉeloj rericevi la kapablon por la resanigo de damaĝoj. "Mi ĝojas pri tio povi rejunigi organojn kaj histojn kiuj pro aĝo kaj malsano ne plu funkcias", li diris. Li montris la perspektivon povi post du jaroj kuraci la glaŭkomon ĉe homoj.

La kapablo de la ĉeloj regeneriĝi kaj mem ripari sin laŭ la progreso de la aĝo rapide malkreskas. La esploristoj pro tio modifis procezon kiu produktas certan specon de praĉeloj. Tiuj ĉeloj ekestas per koktelo el kvar proteinoj kiuj helpas ĉe la reprogramado de ĉelo. Por remeti la ĉelojn al juneca stato, la esploristoj injektis al musoj, kiuj havis damaĝon de la vidonervo, tri el la kvar proteinoj de la koktelo.

Testoj montris "ke estis restarigita la duono de la pro plialtiĝinta interna premo en la okulo perdita klareco de vido". Simile multpromesajn rezultojn ofertis la kuracado ĉe sufiĉe maljunaj musoj kun proaĝa malforteco de vido. Post kiam la koktelo estis injektita la vidopovo de la musoj pliboniĝis. Kromefikoj ne aperis dum la studojaro.

Neŭrosciencisto de la Stanforda Universitato kiu ne estis partopreninta en la studo, nomis la rezultojn "mejloŝtono en tiu kampo". Ja necesos ankoraŭ konfirmi tiujn rezultojn en pluaj testoj ĉe bestoj antaŭ ol homoj povos esti kuracataj per tiu nova metodo. Sed laŭ la sciencisto komenciĝis nova erao kiu pruvas ke la kompreno de evoluprocezoj de nervoj kondukas al la iloj "por ripari la maljuniĝintan aŭ damaĝitan cerbon."

Nova metodo por refortigi vidopovon A new method to restore eyesight Новый метод восстановления зрения