×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2020, Nekredeble, ni povas funkcii sen tio

Nekredeble, ni povas funkcii sen tio

Ĉiu bone scias en kiu stranga situacio homoj preskaŭ en la tuta mondo nun devas vivi. La tagoj pasas, kaj ni kolektas novajn spertojn, ni ŝanĝas niajn ĝisnunajn kondutojn kaj kutimojn, ni ĉiam pli aprecas preskaŭ ĉion, kio estis ebla antaŭ tiu nuna stranga tempo.

Tiu ĉi tempo komenciĝis per timetoj, ke povos manki nutraĵo. Do homoj faris rezervojn. Malgraŭ ĉio, ĝis nun nenio mankas en vendejoj. Pro diversaj limigoj homoj butikumas multe pli malofte kaj ne estas problemo aĉeti ĉion sen la neceso stari en longa vico de klientoj. Varoj sufiĉas, homoj estas trankvilaj kaj danke al malpli ofta aĉetado ĉiuj ŝparas multe da tempo kaj benzino por aŭtomobiloj. Cetere neatendite montriĝis, ke benzino kaj dizeloleo estas multe malplikostaj.

Montriĝas ankaŭ, ke ĉiutaga aĉetado tute ne estas necesa, kvankam glaciŝrankoj kaj frostujoj pro tio iom pli laciĝas. Multaj vendejoj pro tio povas labori pli malmulte kaj fermiĝas ofte pli frue ol iam. Kiam klientoj aĉetas malpli ofte, ili aĉetas pli multe ĉiufoje. Multaj homoj rezignis pri ĉiutaga vizitado de sia ŝatata bakejo - ili aĉetas panon por kelkaj laŭvicaj tagoj, frostigas panbulojn kaj vivas kiel antaŭe.

Pluraj firmaoj ebligis al siaj laboristoj labori hejme. Ĉi-kaze tiuj firmaoj ŝparas monon, ĉar se komputilo de laboristo staras en privata loĝejo, ili ne devas pagi la uzon de energio pro tio kaj krome pro la uzo de kafaparatoj volonte uzataj dum laborhoroj. Laboristoj laŭvice ne devas translokiĝi ĉiutage al sia laborloko. Pro diversaj organizaj kialoj kaj por limigi internan interkomunikadon firmaoj ofte mallongigis la labortempon al siaj dungitoj. Montriĝis, ke plej ofte firmao funkcias preskaŭ normale, malgraŭ ke la labora tago ne estas plendimensia.

Homoj strange scipovas adaptiĝi en ĉiu situacio. Rezulte de malfacilaĵoj aŭ danĝero la homo scipovas rezigni pri senbezonaj alkutimiĝoj, okupoj aŭ plezuroj, elektante nur tion, kio vere estas necesa kaj utila, la homo estas preta ŝpari kaj eĉ malpli multe manĝas. Perdante eĉ parton de sia libereco, homoj komencas rimarki valorojn ĝis nun por ili nevideblajn, kiuj valoroj estis ja io tute normala, certa pli frue. Aliflanke ricevinte pli multe da tempo homoj ĝojas, kaj ĝuas la tempon, pasigas liberajn momentojn kiel eble plej utile.

Eble ĝuste nun, dum certa malakcelo alvenis tempo por iom pripensi la pasintecon, reorganizi sian vivon kaj fari planojn por iom nekonata estonteco? Ankaŭ de ni dependas, kiel tiu estonteco aspektos. Ni estu gardemaj kaj kiel ĉiam bonaj por la aliaj.


Nekredeble, ni povas funkcii sen tio Incredibly, we can function without it

Ĉiu bone scias en kiu stranga situacio homoj preskaŭ en la tuta mondo nun devas vivi. La tagoj pasas, kaj ni kolektas novajn spertojn, ni ŝanĝas niajn ĝisnunajn kondutojn kaj kutimojn, ni ĉiam pli aprecas preskaŭ ĉion, kio estis ebla antaŭ tiu nuna stranga tempo. The days go by, and we gather new experiences, we change our current behaviors and habits, we increasingly appreciate almost everything that was possible before that current strange time.

Tiu ĉi tempo komenciĝis per timetoj, ke povos manki nutraĵo. This time began with fears that there might be a shortage of food. Do homoj faris rezervojn. So people made reservations. Malgraŭ ĉio, ĝis nun nenio mankas en vendejoj. Pro diversaj limigoj homoj butikumas multe pli malofte kaj ne estas problemo aĉeti ĉion sen la neceso stari en longa vico de klientoj. Из-за различных ограничений люди делают покупки гораздо реже, и купить все без необходимости стоять в длинной очереди покупателей не проблема. Varoj sufiĉas, homoj estas trankvilaj kaj danke al malpli ofta aĉetado ĉiuj ŝparas multe da tempo kaj benzino por aŭtomobiloj. Товаров достаточно, люди спокойны, а благодаря менее частым покупкам все экономят много времени и бензина на автомобили. Cetere neatendite montriĝis, ke benzino kaj dizeloleo estas multe malplikostaj. Moreover, unexpectedly it turned out that gasoline and diesel oil are much cheaper.

Montriĝas ankaŭ, ke ĉiutaga aĉetado tute ne estas necesa, kvankam glaciŝrankoj kaj frostujoj pro tio iom pli laciĝas. It also turns out that daily shopping is not necessary at all, although freezers and freezers are a bit more tiring because of this. Multaj vendejoj pro tio povas labori pli malmulte kaj fermiĝas ofte pli frue ol iam. Kiam klientoj aĉetas malpli ofte, ili aĉetas pli multe ĉiufoje. Multaj homoj rezignis pri ĉiutaga vizitado de sia ŝatata bakejo - ili aĉetas panon por kelkaj laŭvicaj tagoj, frostigas panbulojn kaj vivas kiel antaŭe. Many people have given up on daily visits to their favorite bakery - they buy bread for a few consecutive days, freeze bread rolls and live as before.

Pluraj firmaoj ebligis al siaj laboristoj labori hejme. Ĉi-kaze tiuj firmaoj ŝparas monon, ĉar se komputilo de laboristo staras en privata loĝejo, ili ne devas pagi la uzon de energio pro tio kaj krome pro la uzo de kafaparatoj volonte uzataj dum laborhoroj. In this case, these companies save money, because if a worker's computer is in a private home, they do not have to pay for the use of energy for it and also for the use of coffee machines willingly used during working hours. Laboristoj laŭvice ne devas translokiĝi ĉiutage al sia laborloko. Workers in turn do not have to relocate to their workplace on a daily basis. Pro diversaj organizaj kialoj kaj por limigi internan interkomunikadon firmaoj ofte mallongigis la labortempon al siaj dungitoj. For various organizational reasons and to limit internal intercommunication firms have often shortened the working hours to their employees. Montriĝis, ke plej ofte firmao funkcias preskaŭ normale, malgraŭ ke la labora tago ne estas plendimensia. It turned out that most often a company operates almost normally, even though the working day is not full-fledged.

Homoj strange scipovas adaptiĝi en ĉiu situacio. Rezulte de malfacilaĵoj aŭ danĝero la homo scipovas rezigni pri senbezonaj alkutimiĝoj, okupoj aŭ plezuroj, elektante nur tion, kio vere estas necesa kaj utila, la homo estas preta ŝpari kaj eĉ malpli multe manĝas. As a result of difficulties or danger man knows how to give up unnecessary habits, occupations or pleasures, choosing only what is really necessary and useful, man is ready to save and eat even less. Perdante eĉ parton de sia libereco, homoj komencas rimarki valorojn ĝis nun por ili nevideblajn, kiuj valoroj estis ja io tute normala, certa pli frue. Losing even part of their freedom, people begin to realize values hitherto invisible to them, which values were indeed something completely normal, certain earlier. Aliflanke ricevinte pli multe da tempo homoj ĝojas, kaj ĝuas la tempon, pasigas liberajn momentojn kiel eble plej utile. On the other hand having received more time people rejoice, and enjoy the time, spend free moments as usefully as possible.

Eble ĝuste nun, dum certa malakcelo alvenis tempo por iom pripensi la pasintecon, reorganizi sian vivon kaj fari planojn por iom nekonata estonteco? Maybe right now, during a certain setback, it’s time to reflect a little on the past, reorganize his life, and make plans for a somewhat unknown future? Ankaŭ de ni dependas, kiel tiu estonteco aspektos. Ni estu gardemaj kaj kiel ĉiam bonaj por la aliaj. Let us be vigilant and as always good for others.