×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2020, Legi librojn dum la pandemio

Legi librojn dum la pandemio

La tiel nomata “socia izoliĝo” (aŭ “kvaranteno”) onidire kaŭzas mensajn perturbojn. Ŝajnas, ke plej multaj homoj trovas malfacile kunvivi dum longa tempo ekskluzive kun siaj familianoj aŭ... nur kun si mem. Oni devas havi bonajn rilatojn kun si mem por elteni tiun rigoran tempon.

Tio kondukas al serĉado de okupoj, kiuj povas mildigi la izolecon. Interreto estas kompreneble nia granda, ĉiea kamarado. Per ĝi ni parolas al foraj amikoj kaj familianoj, spektas filmojn, raportojn, informojn, prelegojn en reala tempo, kaj eĉ profesie laboras. Kvazaŭ fenestro, kiu estigas la senton, ke ni rigardas kaj travivas la mondon, per ekrano. Sufiĉe kontentiga solvo.

Tamen, libroj devus esti same gravaj kunuloj por homoj en kvaranteno. Legi bonan libron estas unu el la plej riĉigaj travivaĵoj rilate nian mensan sanon. Estus do espereble, ke plej multaj homoj legas pli da libroj dum pandemio, kiam oni devas longe restadi hejme.

Koncerne legadon de libroj, ĉin-usona verkistino Yiyun Li decidis fari radikalan inviton al la monda legema publiko. En la komenco de marto 2020, ŝi skribis:

“En tempo de izoliĝo, kiel multaj el vi, mi serĉis ion indan en mia libroŝranko. Ne necesis longe serĉi - tie staris la libroj de Tolstoj, 'la majstra registrinto de realo', laŭ diraĵo de Stefan Zweig. (...) Mi konjektas, ĉu mi rajtas inviti vin legi kaj pridiskuti 'Milito kaj Paco' kun mi. Mi eltrovis, ke ju pli malcerta estas la vivo, des pli da solideco kaj strukturo la romanoj de Tolstoj donas. (...) ”

Kaj ŝi kreis konton en la konata retejo “Twitter”, kie homoj devus sekvi programon de ĉiutaga legado de po 15 paĝoj de tiu ampleksa verko, dum tri monatoj. Kaj intertempe, la partoprenantoj povus diskuti pri tiu epokfara verko de la genia rusa aŭtoro. Sufiĉe aŭdaca entrepreno! Tiu romanego enhavas pli da 1000 paĝoj kaj la famon, ke ĝi estas laciga, peza legaĵo. Sed por nia surprizo, pli ol 3000 homoj enskribiĝis en tiun liston. Kiom da ili atingos la finon de tiu “maratono”, mi ne scias.

“Milito kaj Paco” temas pri la vivo en Rusujo, en la tempo de Napoleono. Ĝi ŝajne estis tradukita al Esperanto de la rusa pioniro Ivan Ŝirjaev, sed lia manuskripto bedaŭrinde perdiĝis. Ĉi tiun informon konfirmas la Historio de la Esperanta Literaturo, de Minaja kaj Silfer.

Tiu iniciato pensigis min pri nia Esperanta komunumo. Ĉu ni legas pli da libroj, dum la kvaranteno? Se ni devus organizi grupan legadon de libro en nia lingvo, kiun verkon ni elektus? Ĉu ni elektus mamute grandan libron, aŭ simple klasikaĵon, kiun ĉiu Esperantisto devus koni? Ĉu similan legoprogramon ni povus fari por etaj grupoj de amikoj, kiuj virtuale interŝanĝus siajn kritikojn kaj analizojn pri elektita grava verko?

La Esperanta Sumoo, iniciatita de la konata aktivulo Hori Jasuo, kunigas sesfoje en ĉiu jaro centojn da legemuloj, sed en ĝi ĉiu partoprenanto mem elektas sian libron. Ankaŭ tiu estas heroa agado, sendepende de pandemio. Ni ne forgesu: sendepende de pandemio, legi librojn estas esence grave.


Legi librojn dum la pandemio Bücher lesen während der Pandemie Reading books during the pandemic Leer libros durante la pandemia パンデミック中に本を読む Boeken lezen tijdens de pandemie Lendo livros durante a pandemia Чтение книг во время пандемии

La tiel nomata “socia izoliĝo” (aŭ “kvaranteno”) onidire kaŭzas mensajn perturbojn. Die sogenannte „soziale Isolation“ (oder „Quarantäne“) soll psychische Störungen verursachen. The so-called "social isolation" (or "quarantine") is said to cause mental disorders. Le soi-disant «isolement social» (ou «quarantaine») serait à l'origine de troubles mentaux. 소위 "사회적 고립"(또는 "격리")은 정신 장애를 유발한다고합니다. Diz-se que o chamado "isolamento social" (ou "quarentena") causa distúrbios mentais. Говорят, что так называемая «социальная изоляция» (или «карантин») вызывает психические расстройства. Ŝajnas, ke plej multaj homoj trovas malfacile kunvivi dum longa tempo ekskluzive kun siaj familianoj aŭ... nur kun si mem. Den meisten Menschen scheint es schwer zu fallen, über längere Zeit ausschließlich mit ihren Familienmitgliedern oder... nur mit sich selbst zusammenzuleben. It seems that most people find it difficult to live together for a long time exclusively with their family members or ... just with themselves. Il semble que la plupart des gens éprouvent des difficultés à vivre longtemps ensemble exclusivement avec les membres de leur famille ou ... juste avec eux-mêmes. Parece que a maioria das pessoas tem dificuldade em conviver por muito tempo exclusivamente com os familiares ou... só consigo mesmas. Похоже, что большинству людей сложно долго жить вместе исключительно с членами семьи или... только с самими собой. Oni devas havi bonajn rilatojn kun si mem por elteni tiun rigoran tempon. Man muss ein gutes Verhältnis zu sich selbst haben, um diese harte Zeit zu überstehen. One must have good relations with oneself in order to endure that rigorous time. Il faut avoir de bonnes relations avec soi-même pour endurer ce temps rigoureux.

Tio kondukas al serĉado de okupoj, kiuj povas mildigi la izolecon. Dies führt zur Suche nach Berufen, die die Isolation lindern können. This leads to the search for occupations that can alleviate isolation. Cela conduit à la recherche de professions pouvant atténuer l'isolement. Interreto estas kompreneble nia granda, ĉiea kamarado. Das Internet ist natürlich unser großer, allgegenwärtiger Freund. The Internet is of course our great, ubiquitous comrade. Internet est bien sûr notre grand camarade omniprésent. Per ĝi ni parolas al foraj amikoj kaj familianoj, spektas filmojn, raportojn, informojn, prelegojn en reala tempo, kaj eĉ profesie laboras. Dadurch sprechen wir mit entfernten Freunden und Familienmitgliedern, schauen uns Filme, Berichte, Informationen, Vorträge in Echtzeit an und arbeiten sogar beruflich. Through it we talk to distant friends and family, watch movies, reports, information, lectures in real time, and even work professionally. Grâce à lui, nous parlons à des amis et à la famille éloignés, regardons des films, des reportages, des informations, des conférences en temps réel et travaillons même de manière professionnelle. Kvazaŭ fenestro, kiu estigas la senton, ke ni rigardas kaj travivas la mondon, per ekrano. Wie ein Fenster, das das Gefühl erzeugt, dass wir die Welt durch einen Bildschirm beobachten und erleben. Like a window that creates the feeling that we are watching and experiencing the world, through a screen. Comme une fenêtre qui crée le sentiment que nous regardons et expérimentons le monde, à travers un écran. Sufiĉe kontentiga solvo. Eine durchaus zufriedenstellende Lösung. Quite a satisfactory solution. Une solution tout à fait satisfaisante.

Tamen, libroj devus esti same gravaj kunuloj por homoj en kvaranteno. Bücher sollten jedoch ebenso wichtige Begleiter für Menschen in Quarantäne sein. However, books should be just as important companions for people in quarantine. Cependant, les livres devraient être des compagnons tout aussi importants pour les personnes en quarantaine. Legi bonan libron estas unu el la plej riĉigaj travivaĵoj rilate nian mensan sanon. Ein gutes Buch zu lesen ist eine der bereicherndsten Erfahrungen für unsere geistige Gesundheit. Reading a good book is one of the most enriching experiences related to our mental health. Lire un bon livre est l'une des expériences les plus enrichissantes liées à notre santé mentale. Estus do espereble, ke plej multaj homoj legas pli da libroj dum pandemio, kiam oni devas longe restadi hejme. It would therefore be hoped that most people read more books during a pandemic when one has to stay home for a long time. On peut donc espérer que la plupart des gens liront plus de livres pendant une pandémie quand il faudra rester longtemps à la maison.

Koncerne legadon de libroj, ĉin-usona verkistino Yiyun Li decidis fari radikalan inviton al la monda legema publiko. As for reading books, Sino-American writer Yiyun Li decided to make a radical invitation to the world reading public. En ce qui concerne la lecture de livres, l'écrivain sino-américain Yiyun Li a décidé de lancer une invitation radicale au public lisant le monde. En la komenco de marto 2020, ŝi skribis: In early March 2020, she wrote: Début mars 2020, elle a écrit:

“En tempo de izoliĝo, kiel multaj el vi, mi serĉis ion indan en mia libroŝranko. “In a time of isolation, like many of you, I was looking for something worthy in my bookcase. «Dans une période d'isolement, comme beaucoup d'entre vous, je cherchais quelque chose de digne dans ma bibliothèque. Ne necesis longe serĉi - tie staris la libroj de Tolstoj, 'la majstra registrinto de realo', laŭ diraĵo de Stefan Zweig. It didn't take long to search - there were the books of Tolstoy, 'the master recorder of reality', according to Stefan Zweig. Il n'a pas fallu longtemps pour chercher - il y avait les livres de Tolstoï, «le maître enregistreur de la réalité», selon Stefan Zweig. (...) Mi konjektas, ĉu mi rajtas inviti vin legi kaj pridiskuti 'Milito kaj Paco' kun mi. (...) I wonder if I may invite you to read and discuss 'War and Peace' with me. (...) Je me demande si je peux vous inviter à lire et à discuter de "Guerre et paix" avec moi. Mi eltrovis, ke ju pli malcerta estas la vivo, des pli da solideco kaj strukturo la romanoj de Tolstoj donas. I have discovered that the more uncertain life is, the more solidity and structure Tolstoy's novels give. J'ai découvert que plus la vie est incertaine, plus les romans de Tolstoï sont solides et structurés. (...) ”

Kaj ŝi kreis konton en la konata retejo “Twitter”, kie homoj devus sekvi programon de ĉiutaga legado de po 15 paĝoj de tiu ampleksa verko, dum tri monatoj. And she created an account on the well-known website "Twitter", where people should follow a program of daily reading of 15 pages of this comprehensive work, for three months. Et elle a créé un compte sur le site Web bien connu "Twitter", où les gens devraient suivre un programme de lecture quotidienne de 15 pages de cet ouvrage complet, pendant trois mois. Kaj intertempe, la partoprenantoj povus diskuti pri tiu epokfara verko de la genia rusa aŭtoro. And in the meantime, the participants could discuss this epoch-making work by the brilliant Russian author. Et en attendant, les participants ont pu discuter de cette œuvre marquante du brillant auteur russe. Sufiĉe aŭdaca entrepreno! Pretty bold venture! Entreprise assez audacieuse! Tiu romanego enhavas pli da 1000 paĝoj kaj la famon, ke ĝi estas laciga, peza legaĵo. This novel contains more than 1000 pages and the rumor that it is a tiring, heavy read. Ce roman contient plus de 1000 pages et la rumeur selon laquelle c'est une lecture fatigante et lourde. Sed por nia surprizo, pli ol 3000 homoj enskribiĝis en tiun liston. But to our surprise, more than 3,000 people signed up on that list. Mais à notre grande surprise, plus de 3 000 personnes se sont inscrites sur cette liste. Kiom da ili atingos la finon de tiu “maratono”, mi ne scias. I don't know how many of them will reach the end of that "marathon". Je ne sais pas combien d'entre eux atteindront la fin de ce "marathon".

“Milito kaj Paco” temas pri la vivo en Rusujo, en la tempo de Napoleono. "War and Peace" is about life in Russia in Napoleon's time. Ĝi ŝajne estis tradukita al Esperanto de la rusa pioniro Ivan Ŝirjaev, sed lia manuskripto bedaŭrinde perdiĝis. It was apparently translated into Esperanto by the Russian pioneer Ivan Shirjaev, but his manuscript was unfortunately lost. Il aurait été traduit en espéranto par le pionnier russe Ivan Shirjaev, mais son manuscrit a malheureusement été perdu. Ĉi tiun informon konfirmas la Historio de la Esperanta Literaturo, de Minaja kaj Silfer. This information is confirmed by the History of Esperanto Literature, by Minaja and Silfer. Cette information est confirmée par l'Histoire de la littérature espéranto, par Minaja et Silfer.

Tiu iniciato pensigis min pri nia Esperanta komunumo. This initiative made me think about our Esperanto community. Cette initiative m'a fait penser à notre communauté espéranto. Ĉu ni legas pli da libroj, dum la kvaranteno? Do we read more books during the quarantine? Lisons-nous plus de livres pendant la quarantaine? Se ni devus organizi grupan legadon de libro en nia lingvo, kiun verkon ni elektus? If we were to organize a group reading of a book in our language, which work would we choose? Si nous devions organiser un groupe de lecture d'un livre dans notre langue, quel travail choisirions-nous? Ĉu ni elektus mamute grandan libron, aŭ simple klasikaĵon, kiun ĉiu Esperantisto devus koni? Would we choose a mammoth big book, or just a classic that every Esperantist should know? Choisirions-nous un gros livre gigantesque, ou juste un classique que tout espérantiste devrait connaître? Ĉu similan legoprogramon ni povus fari por etaj grupoj de amikoj, kiuj virtuale interŝanĝus siajn kritikojn kaj analizojn pri elektita grava verko? Could we do a similar reading program for small groups of friends who would virtually exchange their critiques and analyzes of a selected major work? Pourrions-nous faire un programme de lecture similaire pour de petits groupes d'amis qui échangeraient virtuellement leurs critiques et leurs analyses sur une œuvre majeure sélectionnée?

La Esperanta Sumoo, iniciatita de la konata aktivulo Hori Jasuo, kunigas sesfoje en ĉiu jaro centojn da legemuloj, sed en ĝi ĉiu partoprenanto mem elektas sian libron. The Esperanto Sumo, initiated by the well-known activist Hori Yasuo, gathers hundreds of readers six times a year, but in it each participant chooses his own book. L'Esperanto Sumo, initié par l'activiste bien connu Hori Yasuo, rassemble des centaines de lecteurs six fois par an, mais chaque participant y choisit son propre livre. Ankaŭ tiu estas heroa agado, sendepende de pandemio. This, too, is a heroic act, regardless of a pandemic. C’est aussi un acte héroïque, indépendamment d’une pandémie. Ni ne forgesu: sendepende de pandemio, legi librojn estas esence grave. Let’s not forget: regardless of a pandemic, reading books is fundamentally important. N'oublions pas: quelle que soit la pandémie, la lecture de livres est d'une importance fondamentale.