×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2020, Direkte al universala sango

Direkte al universala sango

Rh-pozitiva sango povas fariĝi vivodanĝera por homoj kun la malofta negativa resusa faktoro. Por malebligi tion esploristoj nun disvolvis specon de nevidebliga kasko por sangoĉeloj - jen paŝo direkte al universala sango kiu taŭgas por ĉiuj sangogrupoj.

Negativa resusa faktoro estas ekstreme malofta. Ĉe la blanka eŭropa kaj nordamerika loĝantaro ĝi estas kun 15 procentoj eĉ ankoraŭ sufiĉe ofta. Al la sangoĉeloj de la portantoj mankas certa antigeno. Ĉe sangotransdonoj tio povas fariĝi problemo. Por la imunsistemo de la resusnegativa ricevanto la antigenoj estas fremdaĵoj kiuj estas kontraŭbatalendaj.

Tio povas konduki en severa kazo al vivominacaj situacioj, ekz. al hemolizo, ĉe kiu la ruĝaj sangoglobetoj dissolviĝas. La inversa vojo - resusnegativa donaca sango por pozitiva ricevanto cetere ne estas medicina problemo. En la praktiko tio pro la malofteco apenaŭ okazas.

Por garantii la provizadon per donaca sango, esploristoj en la tuta mondo laboras pri metodoj kiuj povus taŭgigi sangon. Oni povus ekzemple forigi la antigenojn helpe de enzimoj. Ankaŭ intervenoj en la genaron estus imageblaj, skribas ĉina esploristo en faka ĵurnalo. Sed tio povus havi ankaŭ nedeziratajn sekvojn.

La teamo de la universitato de Zhejiang sekvas alian aliron. Ĉe tio oni provas kvazaŭ nevidebligi la sangoĉelojn aŭ ties fremdajn antigenojn kaj tiel "kaŝi" ilin de la imunsistemo de la ricevanto. Tio estu plenumata helpe de speciala hidroĝelo. La materialo laŭ la esploristoj estas sufiĉe fleksebla por ĉirkaŭfermi la eksteran ĉelmembranon sen damaĝo.

Unue la metodo estis testata ĉe musoj. Resusnegativaj bestoj ricevis la sangon kun kaŝitaj sangoĉeloj. Ne aperis defendaj reagoj kaj 20 tagojn poste la fremdaj sangoĉeloj ankoraŭ kondutis tute senprobleme en la musa korpo. En plua testserio la koncepto estis testata kun homa sango, tamen ĉe leporoj.

Laŭ la esploristoj la metodo povas preventi forpuŝan reagon kaj samtempe la ĉelo restas plene funkcipova. Ankoraŭ la metodo ne estas matura por la praktiko. Je longa vido ĝi povus signifi paŝon direkte al universala sango, skribas la aŭtoroj. Oni povus ekzemple kombini ĝin kun jam ekzistantaj procedoj por la transformado de sangogrupoj. Tiel eblus taŭgigi ĉiun specon de donacata sango por ĉiuj homoj.

Direkte al universala sango Towards universal blood Hacia la sangre universal