×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2020, Dankemo akcelas feliĉon

Dankemo akcelas feliĉon

La nuna kvaranteno ĉiutage postulas gravajn decidojn. Ĉu ni kapitulacas al timo kaj antaŭtimas estontecon, aŭ ni prenas nian mensan sanon al niaj propraj manoj kaj ni ellernos esti feliĉaj malgraŭ la cirkonstancoj? Ĉu vi scias, ke tio eblas, ellerni esti feliĉa kaj preni la vivon de la flanko pozitiva?

Sufiĉas konatiĝi kun simplaj teknikoj, kiuj aperas de la pozitiva psikologio. La arta iniciato Ĉeĥa Dankemo publikigos dum tri sinsekvaj semajnoj tri alvokojn, kiuj celas ligi la tutan respublikon kaj instrui tiujn teknikojn al la plej gravaj grupoj de homoj, por ke ni komune kreu pozitivan ondon.

„Dum la dudek lastaj jaroj la pozitiva psikologio konvinke montris, ke la kvalito de vivo kaj persona feliĉo ne dependas de eksteraj cirkonstancoj. Tio estas la formo de pensado, lerteco, kiun oni povos ellerni kiel sporton aŭ ludi muzikilon. Pro tio ni venas kun tri simplaj alvokoj, kiujn povas plenumi ĉiu el ni, ek de infanoj ĝis olduloj. Tio estas teknikoj, kiuj aperas el ekkonoj de la pozitiva psikologio, kaj ili estas science konfirmitaj, ke ili plibonigas la vivokvaliton kaj alportas en la vivon pli da feliĉo,“ diras la aŭtoro de la iniciato Ĉeĥa Dankemo Jakub Jahn.

La unua vokado nomiĝas „Tri feliĉoj” kaj baziĝas sur la glora eksperimento de Martin Seligman, unu el la plej elstaraj nunaj psikologoj. Li simple postulis de pacientoj kun grava depresio unu simplan taskon – skribi ĉiutage tri pozitivajn faktojn. Post du semajnoj oni denove mezuris kaj ĉe 94 procentoj el ili konstatiĝis frapa pliboniĝo, kompare al rezultoj de kuracado pere de psikoterapio kaj kontraŭdepresiaj medikamentoj. „En nia unua vokado ni provos inspiri multajn ĉeĥinojn kaj ĉeĥojn, por ke ili dum tiu komplika periodo komencu observi pozitivajn realaĵojn kaj poste ili dividu ilin kun aliaj. Tiel ni povos helpi al ni mem kaj al aliaj,” aldonas Jakub Jahn.

La iniciato Ĉeĥa Dankemo celas ligi la ĉeĥan socion kaj disvastigi la konscion pri malkovroj en la kampo de pozitiva psikologio, helpe de kiuj ĉiu el ni povos plibonigi sian vivokvaliton. Ĝi baziĝas sur dekdu strategioj de la mondkonata psikologino Sonya Lyubomirska, per kiuj ni povas cele plibonigi nian vivon. Al ili jam apartenas cellinia laboro kun la dankema sento.

Pro tio unu el la ĉefaj celoj de la iniciato Ĉeĥa Dankemo estas malfermi la plej grandan ekspozicion de leteroj de dankemo en la mondo, en kiu ĉiuj loĝantoj de Ĉeĥio povos kunagi. Sufiĉos skribi leteron, en kiu oni priskribas almenaŭ tri aferojn, pro kiuj oni nun estas dankema, poste oni forsendos la leteron al la organizantoj. La malfermo de ekspozicio Ĉeĥa Dankemo estas planita por la festo de ŝtato la 28-an de oktobro 2020.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE