×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Fabeloj, Hans Christian ANDERSEN, Rakonto pri patrino

Rakonto pri patrino

Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malĝoja, ŝi tiom timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaŭ ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian karuleton.

Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizaĝo doloris.

Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino verŝis bieron en kruĉon kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton.

"Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?" ŝi diris, "Dio ne forprenos lin de mi!"

Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aŭ ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; — ŝia kapo fariĝis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj nun ŝi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi kriis rigardante ĉirkaŭ si, sed la viro estis for, ŝia infaneto malaperis, li estis ĝin preninta kun si, kaj en la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de l' antikva horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subiris rekte ĝis la planko, bum! kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis funkcii.

Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.

Ekstere, meze de l' neĝamasoj, sidis virino en longa, nigra vestaĵo, kaj ŝi diris: "La Morto estis en via ĉambro; mi vidis, ke ĝi rapidege forkuris kun via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la vento; ĝi neniam reportos kion ĝi prenis!"

"Diru nur, kiun vojon ĝi iris!" petis la patrino, "nomu sole la vojon, kaj mi retrovos ĝin!"

"Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vestaĵo, "sed antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas kanti al mi ĉiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin aŭdis antaŭe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"

"Ĉiujn, ĉiujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min, tiel ke mi povos ĝin atingi kaj trovi mian infaneton!"

Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn manojn, ŝi kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed ankoraŭ pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"

Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi ne sciis plu kiun vojon ŝi devas sekvi; tie staris dornarbetaĵo, nek foliojn nek florojn ĝi havis, estis ja ankaŭ malvarma vintro, kaj sur la branĉoj pendis glaciaj kristaloj.

"Ĉu vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?"

"Certe", respondis la dornarbetaĵo, "sed mi ne diros, kiun vojon ĝi pasis, se vi ne antaŭe min varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciiĝas."

Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia koro, tiel firme, por ke ĝi bone varmiĝu, kaj la dornoj trapikis ŝian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto freŝaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de l' malĝoja patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon kiun ŝi devas iri.

Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon, kie troviĝis nek ŝipo, nek boato. La glacio ne estis sufiĉe forta por porti ŝin kaj la lago estis tiel profunda ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis, por retrovi sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malĝoja patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo.

"Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris la lago, "pli bone estos se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj kiujn mi vidis. Ploru ĝis ili elfalos kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al la granda florujo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!"

"Ho! ĉion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj ŝi ploregis ankoraŭ pli multe kaj ŝiaj okuloj elfalis ĝis la fundo de l' lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la lago ŝin levis kvazaŭ ŝi estus sidanta en balancilo, kaj ŝi flugis al la kontraŭa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, ĉu ĝi estas ia monto kun arbaroj kaj kavaĵoj, aŭ ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la malfeliĉa patrino ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta ĝis la okuloj elfalis.

"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" ŝi diris.

"Ĉi-tien ĝi ankoraŭ ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l' Morto.

"Kiamaniere do vi povis trovi ĉi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?"

"Dio min helpis!" ŝi respondis.

"Li estas kompatema, kaj tia certe ankaŭ vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?"

"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis ĉi-tiun nokton, la Morto baldaŭ venos por ilin replanti! Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran vivarbon aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaŭ frapi! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras nun, kion plie vi devas fari?"

"Mi ne posedas ion por fordoni", diris la malĝoja patrino, "sed mi estas preta iri por vi ĝis la fino de l' mondo."

"Bone, sed tie mi havas nenion por fari," diris la sarkistino; "donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io almenaŭ!"

"Se vi nur postulas tion de mi," ŝi diris, "mi ĝin fordonos kun ĝojo!" Kaj ŝi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis interŝanĝe la blankajn de l' maljunulino.

Tiam ili iris en la grandan florujon de l' Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitrokloŝoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskaĵojn; unuj estis tute freŝaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj ĉirkaŭpremis la trunketojn: kreskis ankaŭ belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo, ĉiu floro havis sian nomon, ĉiu estis la vivo de iu homo; la homo ankoraŭ estis vivanta, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, en ĉiuj lokoj de la mondo. Troviĝis altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaŭ en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko ĉirkaŭe kaj dorlote flegitaj. Sed la malĝoja patrino kliniĝis super ĉiu el la plej malgrandaj kreskaĵoj, kaj ŝi aŭdis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskaĵetoj ŝi rekonis la koron de sia infaneto.

"Jen ĝi estas!" ŝi kriis etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbiĝis kontraŭ la tero, malsanete kaj lace.

"Ne tuŝu la floron!" diris la sarkistino, "sed atendu ĉi-tie, kaj kiam la Morto venos, vi zorgu ke ĝi ne forŝiru la kreskaĵon; minacu ĝin, ke vi forŝiros la aliajn florojn, tiam ĝi ektimiĝos; ĝi havas respondecon antaŭ Dio pri ili; neniu el ili povas esti forŝirata sen la permeso de Dio!"

Subite glacia vento trablovis la ĝardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la Morto, kiu venas.

"Kiamaniere vi povis trovi la vojon ĉi-tien?" ĝi demandis, "kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?"

"Mi estas patrino!" ŝi diris.

Kaj la Morto etendis sian longan brakon kontraŭ la malsaneta floreto, sed ŝi tenis siajn manojn ĉirkaŭ ĝi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektuŝi la foliojn. Sed la Morto blovis sur ŝiaj manoj, kaj ŝi sentis, ke estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte ŝiaj manoj subfalis.

"Vi ne povas ion fari kontraŭ mi!" diris la Morto.

— "Sed la bona Dio povas!" ŝi respondis.

"Mi nur plenumas Lian volon!" diris la Morto.

"Mi estas Lia ĝardenisto! Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la ĝardenon de l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie kreskas, kaj kio ili fariĝos, mi ne povas rakonti!"

"Redonu al mi mian infaneton!" diris la patrino, kaj ŝi ploris kaj petegis; sed subite per ĉiu mano ŝi ekkaptis du belajn floretojn kiuj kreskis en la proksimeco, kaj ŝi kriis al la Morto: "Mi forŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mia koro malesperas!"

"Ne tuŝetu ilin!" diris la Morto.

"Vi diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi volas, ke alia patrino fariĝu egale malfeliĉa kiel vi!"

"Alia patrino!" ŝi diris lasante la florojn en la sama momento.

"Jen estas viaj okuloj!" diris la Morto, "mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis: mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas ankoraŭ pli brilaj ol antaŭe. Rigardu nun en la profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis forŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon; vi vidos, kion vi volis detrui!"

Ŝi rigardis en la puton, kaj ŝi sentis sinceran feliĉon ĉar ŝi vidis, kiel la vivo de unu el ili fariĝas granda beno al la mondo: ho! kia feliĉo kaj ĝojo! Kaj ŝi vidis la vivon de l' alia; ĝi estas plena je mizero, doloro kaj teruro.

"Ambaŭ sortoj estas laŭ la volo de Dio!" diris la Morto.

"Kiu el ili estas la floro de l' mizero, kaj kiu estas tiu de l' feliĉo?" ŝi demandis.

"Tion mi ne diras!" respondis la Morto, "sed unu el ili estis la floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto, vi vidis!"

Terurigite la patrino kriis: "Ho, diru, kiu el ambaŭ estis mia infaneto! savu la senkulpan estaĵon, savu ĝin el la mizero! forprenu ĝin nur, mi petegas! Ho, konduku ĝin en la regnon de Dio! Forgesu mian ploron, mian doloron, ĉion, kion mi faris kaj diris!"

"Mi ne vin komprenas!" diris la Morto.

"Ĉu vi volas, ke via infaneto revenu al vi, aŭ ĉu mi devas ĝin forpreni kun mi?"

Tiam la patrino tordis siajn manojn kaj genufleksante ŝi preĝis al Dio:

"Ne aŭskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraŭ Via volo! Vi sola estas superega kaj saĝa! Ne aŭskultu min, ne aŭskultu min!"

Kaj ŝi apogis la vizaĝon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la infaneton, for, for en la nekonatan landon.

Rakonto pri patrino

Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malĝoja, ŝi tiom timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaŭ ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian karuleton.

Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizaĝo doloris.

Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino verŝis bieron en kruĉon kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton.

"Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?" ŝi diris, "Dio ne forprenos lin de mi!"

Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aŭ ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; — ŝia kapo fariĝis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj nun ŝi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi kriis rigardante ĉirkaŭ si, sed la viro estis for, ŝia infaneto malaperis, li estis ĝin preninta kun si, kaj en la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de l' antikva horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subiris rekte ĝis la planko, bum! she screamed looking around, but the man was gone, her baby was gone, he had taken it with her, and in the corner of the room the radar of the old clock was constantly buzzing, the great lead weighing down directly to the floor, bum! kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis funkcii.

Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.

Ekstere, meze de l' neĝamasoj, sidis virino en longa, nigra vestaĵo, kaj ŝi diris: "La Morto estis en via ĉambro; mi vidis, ke ĝi rapidege forkuris kun via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la vento; ĝi neniam reportos kion ĝi prenis!"

"Diru nur, kiun vojon ĝi iris!" petis la patrino, "nomu sole la vojon, kaj mi retrovos ĝin!"

"Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vestaĵo, "sed antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas kanti al mi ĉiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin aŭdis antaŭe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"

"Ĉiujn, ĉiujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min, tiel ke mi povos ĝin atingi kaj trovi mian infaneton!"

Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn manojn, ŝi kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed ankoraŭ pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"

Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi ne sciis plu kiun vojon ŝi devas sekvi; tie staris dornarbetaĵo, nek foliojn nek florojn ĝi havis, estis ja ankaŭ malvarma vintro, kaj sur la branĉoj pendis glaciaj kristaloj. Deep in the woods the paths crossed, and she knew no more what path she should follow; there stood a thorn-bush, with neither leaves nor flowers, it was also a cold winter, and ice crystals hung on the branches.

"Ĉu vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?"

"Certe", respondis la dornarbetaĵo, "sed mi ne diros, kiun vojon ĝi pasis, se vi ne antaŭe min varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciiĝas." "Certainly," replied the thorn-bush, "but I will not say which way it has passed unless you warm me first in your heart; I die of the frost, I am completely frozen."

Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia koro, tiel firme, por ke ĝi bone varmiĝu, kaj la dornoj trapikis ŝian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto freŝaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de l' malĝoja patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon kiun ŝi devas iri. And she pressed the thorn bush to her heart, so firmly that it might warm, and the thorns pierced her body, and great drops of blood 16 flowed, but in the cold winter night fresh green leaves and flowers grew, so warm it was at the heart of the sad mother, and the thorn bush showed her the way she should go.

Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon, kie troviĝis nek ŝipo, nek boato. She left and came to a large lake where neither ship nor boat was found. La glacio ne estis sufiĉe forta por porti ŝin kaj la lago estis tiel profunda ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis, por retrovi sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malĝoja patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo. The ice wasn't strong enough to carry her and the lake was so deep that she couldn't get through it, yet she had to find her baby again; behold, she lay down to drink all the water of the lake, and that is impossible for a man; but the sad mother thought that a miracle might happen.

"Ne, tio neniam prosperos al vi!" "No, that will never prosper you!" diris la lago, "pli bone estos se mi povos fari interkonsenton kun vi. said the lake, "it will be better if I can make an agreement with you. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj kiujn mi vidis. I love pearls, and your eyes are the brightest I've ever seen. Ploru ĝis ili elfalos kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al la granda florujo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!" Weep until they fall and give them to me; if you wish to do so I will in return take you to the great flower-pot where Death lives and cares for flowers and trees; every one of them is human life! "

"Ho! "Oh! ĉion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj ŝi ploregis ankoraŭ pli multe kaj ŝiaj okuloj elfalis ĝis la fundo de l' lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la lago ŝin levis kvazaŭ ŝi estus sidanta en balancilo, kaj ŝi flugis al la kontraŭa bordo. said the weeping mother, and she wept still more, and her eyes fell to the bottom of the lake and became two precious pearls; but the lake raised her as if she were seated in a swing, and she flew to the opposite shore. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, ĉu ĝi estas ia monto kun arbaroj kaj kavaĵoj, aŭ ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la malfeliĉa patrino ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta ĝis la okuloj elfalis. There stood a strange house, huge; 17 It was not known whether it was a mountain with forests and caves, or made of carpentry, but the unhappy mother could not see it; indeed she had been weeping until her eyes fell.

"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" "Where can I find the Death that went away with my baby?" ŝi diris.

"Ĉi-tien ĝi ankoraŭ ne alvenis!" "It's not here yet!" diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l' Morto. said the old sorceress, who guarded the great vase of Death.

"Kiamaniere do vi povis trovi ĉi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?" "How then could you find this place, and who helped you?"

"Dio min helpis!" "God helped me!" ŝi respondis.

"Li estas kompatema, kaj tia certe ankaŭ vi estos! "He is compassionate, and you certainly will be too! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?" Tell me where can I find my baby? "

"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! "I don't know," said the Sorceress, "and you can't see!" Multe da floroj kaj arboj velkis ĉi-tiun nokton, la Morto baldaŭ venos por ilin replanti! Lots of flowers and trees withered tonight, Death is coming soon for them to replant! Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran vivarbon aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaŭ frapi! You certainly know that every man has his own tree of life or flower that is in accordance with his soul; they look like other plants but they have a beating heart; a child's heart can also hit! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras nun, kion plie vi devas fari?" Search through this information, you may be able to recognize your child's heartbreak; but what will you give me if I say now, what else do you have to do? "