×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Legu, Aŭdu, Vidu, Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 03: Maresto, mal-vortoj, marmoro

Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 03: Maresto, mal-vortoj, marmoro

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi verkojn el la kreemaj mensoj de Esperantujo.

Mi estas Laŭrenco, kaj jen la verkoj pri kiuj mi parolos hodiaŭ.

Vi estas maro, kun muziko de J. Jurkunas,

La bona lingvo, de Claude Piron,

kaj Marmoro, de Baldur Ragnarsson.

Hodiaŭ mi pasigos multe da tempo parolante pri la eseo de Claude Piron,

do antaŭ tia seriozaĵo, ni kantu.

Vi estas maro estas bela poemeto de William Auld,

por kiu komponis muzikon iu J. Jurkunas.

Kiu estas li, mi ne scias, sed mi dankas lin; mi tre ĝuis lian muzikigon.

Kaj nun mi volas ludi ĝin por vi.

Fakte la virino kiu kantis ĝin en la versio, kiun mi aŭdis, kantas multe pli bele ol mi,

do mi aldonis la ligilon al tio en la videopriskribo,

sed kantojn oni disvastigu kantante, ĉu ne? Do, al la gitaro!

Vi estas maro, kiun mi navigas

sed kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj.

Sur via sino hula min kavigas ventegoj,

aŭ min lulas zefirpeloj.

Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,

animo mia ĝojas sur l'ondaro.

Mi volas veli plu sur viaj ondoj,

kaj fine droni, droni en la maro

de vi.

Vi estas maro, kiun mi navigas

sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj.

Sur via sino hula min kavigas ventegoj,

aŭ min lulas zefirpeloj.

Do, jen la plej longa parto de tiu ĉi epizodo, en kiu mi parolos pri "La bona lingvo,"

kaj unue mi diru, se vi ankoraŭ ne legis ĝin, iru legi ĝin. Mi atendos.

Bone, tio ne necesas, sed mi ne povos resumi ĝin entute, kaj se vi ne scias:

Claude Piron estas konenda Esperantisto,

li estis psikologo kaj tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj,

kaj se vi havas ian ajn intereson pri tradukarto, semantiko, aŭ lingva stilo rilate al Esperanto,

al tiu ĉu bonege verkita kaj vaste vendita verko vi ŝuldas legadon.

Se vi ne havas tian intereson, bonvenon al 8 minutoj de enuo.

La eseo pritaktas multajn temojn, kaj mi ne povas nek volas paroli pri ĉio.

Multe el ĝi ŝajnis al mi sufiĉe maldubinde,

kaj ankaŭ sufiĉe jam komprenite de ĉiu,

kiu flue parolas aŭ Esperanton aŭ alian duan lingvon.

Ekzemple, ofte ne eblas traduki unuopan vorton unuvorte,

kaj tio ne signifas, ke la cellingvo havas mankon, nek ke la alia havas troecon.

Aŭ simile, io valora kaj utila de Esperanto estas ĝia gramatiko,

kiu malbare konformas al la naturaj lingvaj emoj de la homa racio.

Se vi malkonsentas, nu, kun vera intereso mi volas aŭskulti vian argumenton,

sed nun, anstataŭ tiaj sufiĉe firmaj tezoj,

mi volas priparoli kelkajn temojn, pri kiuj la Esperantistaro daŭre luktadas.

Tamen, vi legontaj nelegintoj, ne preterlegu tiujn paĝojn,

ĉar Piron klarigas tion ĉi multe pli belvorte kaj ekzemploplene ol mi.

Multaj homoj malŝatas "mal".

Piron forte defendas ĝin. Kaj jen tie jen tie mi konsentas kun li.

"Mal" estas nemalhavebla elemento de nia vortkrea sistemo,

kaj ĝi donas al ni interesajn eblojn:

vortoj kiel "malpaco", "malfesti", "maltoleri": bonaj, utilaj, secoplenaj vortoj.

Sed mi vetas, ke almenaŭ kelkaj el ili estas por vi ne apartaj konceptoj;

ke vi komprenas ilin per la kernaj vortoj, maligante ilin.

Se ili estas por vi novaj, tio estas neevitebla;

se vi neniam aŭdis "malpaco", unue vi tuj pensos pri paco,

kaj poste, eble rapidege - pri ia malo.

Tio ĉi ne estas necese problemo.

Mi alte aprezas la kapablon de mal turni niajn pensojn al novaj sencoj.

Sed kio pri oftaj vortoj kiel malvarma?

Piron dirus, ke se vi ne tuj sentas la malvarmecon de malvarmo, senpere de varma,

vi ne sufiĉe flue komprenas Esperanton.

Iasence li pravas.

La vorto oftas sufiĉe, ke niaj sencinformiloj de ĝi devus esti tiaj situacioj,

en kiuj ni aŭdas aŭ legas ĝin:

vintro, glacio, la norda oceano, la grundo de la luno. Jen "malvarma".

Sed eĉ se ni ne aŭdas varma, jen estas ĝi, malkaŝe kaŝita.

La vorto mem volas diri al ni, "Malvarma?"

"Tio estas nur la manko, la malo, eĉ ia speco de varmo."

Science ĝi pli aŭ malpli pravas. Sed imprese, tute ne.

Eĉ konsentante kun Piron, ke ĉiu koncepto kaj sia malo jinjange enhavas unu la alian,

mi forte kredas, ke malvarmo meritis propran, nederivitan nomon.

Nu, ni ne diras jino kaj maljino - manko de la vorto jango povus sugesti,

eĉ senkonscie, ke unu el la du estas la baza, unua koncepto, kaj la alia, la alia.

Kaj ni ne eĉ parolu pri malfeliĉo.

Mi certe ne bone komprenas tiun spiritaron

kies efemeraj voĉoj kondukas nin tra la humoroj,

sed kun sufiĉa memfido mi diras,

ke neniu el ili kuŝas nete ĉe la malaj ekstremoj de ia lineara kontinuo.

Eĉ malvarmeco ne prezentas tian kontinuon;

ne forgesu ke varma tago en vintro povas esti malvarma somere.

Tamen, kion mi faru?

Anstataŭ malvarma mi ne diras frida,

kaj ĉar multe ne komprenus min, kaj ĉar ĝi ne estas ofta vorto,

kaj ofteco estas parto de la impreso de vortoj.

Malvarmo estas tre ofta, universala, eble mi diru prima koncepto,

do ĝia nomo devas esti same baza kaj ofta.

Kaj tiu vorto en Espernato ja estas malvarma.

Ĉar tio ne ŝajnas ŝanĝiĝonta, mi ja simple plendas sencele.

Sed mi volas fari eksperimenton.

Ĉu fluaj parolantoj komprenas malvarma senpere de varma?

Mi proponas la jenon.

Eksperimenton en kiu partoprenantoj vidos vorton - ekzemple, malvarma -

kaj devos elekti la ĝustan bildon - en tiu kazo, de glacio anstataŭ fajro.

Per preciza tempomezurilo ni vidu:

ĉu la malvortoj - eĉ la oftaj malvortoj - estos iomete pli malfacilaj?

Ĉu ni devos pensi iomete pli por kompreni ilin?

Mi ne scias, sed kiam mi havos tempon,

mi certe pli pripensos kaj provos fari la eksperimenton. Mi scivolegas.

Bone, post nur unu temo el La bona lingvo, mi jam eluzis tro da tempo.

Do mi parolos pli pri tiu ĉi verko estontece, eble en la venonta elsendo, eble alie,

do se vi interesiĝis, unue legu la verkon, kaj poste diru al mi, pri kio vi volas paroli,

kaj kiamaniere, kaj ni daŭrigos la diskutadon.

Kaj nun, fine, senkomente, mi legos por vi bonegan, fortan poemon de Baldur Ragnarsson,

el lia poemaro "La fontoj nevideblaj". Jen "Marmoro".

Eliro ŝajne eblas, sed tamen la obskuro

detalojn tiel kaŝas, ke nepras lanta iro

por gardi sin de akroj, do teni sin ĉe l'muro

necesas kaj ne pensi pri helpo de inspiro.

Aŭ eble min atendas post lasta grotangulo

figuro el marmoro, senviva sed persista

pri digno de ekzisto kaj rajto de stimulo

al vortoj de esploro sen emo defetista?

Kaj se la sun' tralumos kun palpaj bril-osciloj

por ŝanĝi la marmoron al vivsignifa gloro,

mi levos min denove en fasko de rebriloj

kaj flugos senhezite por nova vojesploro.

Mi esperas, ke vi ĝuis tiun ĉi elsendon de Legu, aŭdu, vivu.

Kiel ĉiam, se vi volas paroli pri la verkoj de hodiaŭ aŭ pri alia temo,

aŭ se vi havas demandojn, komentojn, korektojn, proponojn de verkoj,

mi invitas vin skribi al mi per Twitter, aŭ al la jena retpoŝtadreso.

Mi volas danki la teamon de Esperanto-TV pro ilia subtenado,

kaj apartan dankon al vi, kiuj subtenas min per Patreon.

Via helpo kuraĝigas kaj instigas min

daŭre labori por prezenti al vi interesaĵojn el nia bona lingvo.

Se ankaŭ vi volas kaj kapablas helpi min, vidu pli da informoj per la jena ligilo.

Do, ĝis la venonta, kaj dankon pro vidi.


Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 03: Maresto, mal-vortoj, marmoro Lesen, hören, leben - Ep. 03: Maresto, Un-Worte, Marmor Read, Hear, Live - Ep. 03: Maresto, bad words, marble Lire, entendre, vivre - Ep. 03 : Maresto, non-mots, marbre 読んで、聞いて、生きて - Ep. 03:マレスト、アンワーズ、マーブル Lezen, horen, leven - Ep. 03: Maresto, onwoorden, marmer Leia, Ouça, Viva - Ep. 03: Maresto, un-words, mármore Oku, Duy, Yaşa - Ep. 03: Maresto, un-words, mermer

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu, Hello, and welcome to Legu, aŭdu, vivu,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi verkojn el la kreemaj mensoj de Esperantujo. the show where I review and present to you works from the creative minds of the Esperanto community.

Mi estas Laŭrenco, kaj jen la verkoj pri kiuj mi parolos hodiaŭ. My name is Laŭrenco, and here are the works which I'll be talking about today.

Vi estas maro, kun muziko de J. Jurkunas, You are a sea, with music by J. Jurkunas,

La bona lingvo, de Claude Piron, The good language, by Claude Piron,

kaj Marmoro, de Baldur Ragnarsson. and Marble, by Baldur Ragnarsson.

Hodiaŭ mi pasigos multe da tempo parolante pri la eseo de Claude Piron, Today I'll spend a lot of time talking about the essay by Claude Piron,

do antaŭ tia seriozaĵo, ni kantu. so before such seriousness, let's sing.

Vi estas maro estas bela poemeto de William Auld, "You are a sea" is a lovely little poem by William Auld,

por kiu komponis muzikon iu J. Jurkunas. for which J. Jurkunas composed music.

Kiu estas li, mi ne scias, sed mi dankas lin; mi tre ĝuis lian muzikigon. I don't know who he is, but I thank him; I really enjoyed his setting.

Kaj nun mi volas ludi ĝin por vi. And now I'd like to play it for you.

Fakte la virino kiu kantis ĝin en la versio, kiun mi aŭdis, kantas multe pli bele ol mi, In truth, the woman who sang it in the version which I heard sings much more nicely than I do,

do mi aldonis la ligilon al tio en la videopriskribo, so I've added the link to that in the video description,

sed kantojn oni disvastigu kantante, ĉu ne? Do, al la gitaro! but songs are meant to be shared by singing, no? So, to the guitar!

Vi estas maro, kiun mi navigas You are a sea, which I navigate

sed kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj. without a compass, but by guiding stars.

Sur via sino hula min kavigas ventegoj, Upon your swelling breast I am hollowed

aŭ min lulas zefirpeloj. by gales, or lulled by zephyrs.

Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj, And despite the chills and whirlwinds,

animo mia ĝojas sur l'ondaro. my soul delights upon the waves.

Mi volas veli plu sur viaj ondoj, I want to keep sailing on your waves,

kaj fine droni, droni en la maro and at last drown, drown in the sea

de vi. of you.

Vi estas maro, kiun mi navigas You are a sea, which I navigate

sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj. without a compass, but by guiding stars.

Sur via sino hula min kavigas ventegoj, Upon your swelling breast I am hollowed

aŭ min lulas zefirpeloj. by gales, or lulled by zephyrs.

Do, jen la plej longa parto de tiu ĉi epizodo, en kiu mi parolos pri "La bona lingvo," So here's the longest part of this episode, in which I'll discuss "The Good Language,"

kaj unue mi diru, se vi ankoraŭ ne legis ĝin, iru legi ĝin. Mi atendos. and first I should say, if you still have not read it, go read it. I'll wait.

Bone, tio ne necesas, sed mi ne povos resumi ĝin entute, kaj se vi ne scias: Alright, that won't be necessary, but I won't be able to sum it all up, and if you don't know,

Claude Piron estas konenda Esperantisto, Claude Piron is a must-know Esperantist.

li estis psikologo kaj tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj, He was a psychologist and a translators for the United Nations,

kaj se vi havas ian ajn intereson pri tradukarto, semantiko, aŭ lingva stilo rilate al Esperanto, and if you have any interest at all in translation, semantics, or language style in Esperanto,

al tiu ĉu bonege verkita kaj vaste vendita verko vi ŝuldas legadon. you owe a read to this well-written and widely sold work.

Se vi ne havas tian intereson, bonvenon al 8 minutoj de enuo. If you have no such interest, welcome to eight minutes of boredom.

La eseo pritaktas multajn temojn, kaj mi ne povas nek volas paroli pri ĉio. The essay handles several themes, and I neither can nor want to discuss all of them.

Multe el ĝi ŝajnis al mi sufiĉe maldubinde, A lot of it seemed to me reasonably beyond doubt,

kaj ankaŭ sufiĉe jam komprenite de ĉiu, and already well understood by everyone

kiu flue parolas aŭ Esperanton aŭ alian duan lingvon. who already fluently speaks Esperanto or any other second language.

Ekzemple, ofte ne eblas traduki unuopan vorton unuvorte, For example, it is often impossible to translate a given word with one word,

kaj tio ne signifas, ke la cellingvo havas mankon, nek ke la alia havas troecon. and that doesn't mean that the target language lacks something, nor that the source has too much.

Aŭ simile, io valora kaj utila de Esperanto estas ĝia gramatiko, Or similarly: a good and useful aspect of Esperanto is its grammar,

kiu malbare konformas al la naturaj lingvaj emoj de la homa racio. which comforms to and empowers the natural language instincts of human reasoning.

Se vi malkonsentas, nu, kun vera intereso mi volas aŭskulti vian argumenton, If you disagree, well, with genuine interest I want to hear what you have to say,

sed nun, anstataŭ tiaj sufiĉe firmaj tezoj, but for now, rather than such more or less undisputed claims,

mi volas priparoli kelkajn temojn, pri kiuj la Esperantistaro daŭre luktadas. I want to discuss some ideas about which the Esperanto community has continually battled.

Tamen, vi legontaj nelegintoj, ne preterlegu tiujn paĝojn, However, you who are still to read the work, do not skip those pages,

ĉar Piron klarigas tion ĉi multe pli belvorte kaj ekzemploplene ol mi. because Piron explains this all much more eloquently, and with more examples, than I did.

Multaj homoj malŝatas "mal". Many pepople dislike the antonym prefix "mal".

Piron forte defendas ĝin. Kaj jen tie jen tie mi konsentas kun li. Piron defends it ardently. And here and there I agree with him.

"Mal" estas nemalhavebla elemento de nia vortkrea sistemo, "Mal" is an indispensable element of our wordmaking system.

kaj ĝi donas al ni interesajn eblojn: And it offers us interesting possibilities:

vortoj kiel "malpaco", "malfesti", "maltoleri": bonaj, utilaj, secoplenaj vortoj. words like "antipeace" (strife), "anticelebrate", "antitolerate" (be unable to put up with) - good, useful, meaningful words.

Sed mi vetas, ke almenaŭ kelkaj el ili estas por vi ne apartaj konceptoj; But I bet that at least some of them are not distinct concepts to you;

ke vi komprenas ilin per la kernaj vortoj, maligante ilin. that you understand them by means of the core word, reversing it.

Se ili estas por vi novaj, tio estas neevitebla; If they are new to you, this is inevitable;

se vi neniam aŭdis "malpaco", unue vi tuj pensos pri paco, if you've never heard the word "malpaco" (strife, literally "antipeace"), you'll immediately think of "paco" (peace),

kaj poste, eble rapidege - pri ia malo. and afterward, perhaps rapidly, of some opposite.

Tio ĉi ne estas necese problemo. This isn't necessarily a problem.

Mi alte aprezas la kapablon de mal turni niajn pensojn al novaj sencoj. I hold in high regard the power of "mal" to turn our thoughts toward new meanings.

Sed kio pri oftaj vortoj kiel malvarma? But what about frequent words like "malvarma" (cold, literally "antiwarm")?

Piron dirus, ke se vi ne tuj sentas la malvarmecon de malvarmo, senpere de varma, Piron would say that if you don't immediately feel the coldness of "malvarma," without thinking of "varma",

vi ne sufiĉe flue komprenas Esperanton. you do not understand Esperanto sufficiently fluently.

Iasence li pravas. In a sense, he's right.

La vorto oftas sufiĉe, ke niaj sencinformiloj de ĝi devus esti tiaj situacioj, The word is often enough that what informs our understanding of it should be those situations

en kiuj ni aŭdas aŭ legas ĝin: in which we hear or read it:

vintro, glacio, la norda oceano, la grundo de la luno. Jen "malvarma". winter, ice, the northern ocean, the soil of the moon. Such is "malvarma".

Sed eĉ se ni ne aŭdas varma, jen estas ĝi, malkaŝe kaŝita. But even if we don't hear "varma", there it is, hidden in plain sight.

La vorto mem volas diri al ni, "Malvarma?" The word itself wants to say to us, "Cold?"

"Tio estas nur la manko, la malo, eĉ ia speco de varmo." "That's just the absence, the opposite, a variety, even, of warmth."

Science ĝi pli aŭ malpli pravas. Sed imprese, tute ne. Scientifically speaking, it's more or less right. But in terms of its impression, not at all.

Eĉ konsentante kun Piron, ke ĉiu koncepto kaj sia malo jinjange enhavas unu la alian, Even agreeing with Piron, that every concept and its opposite contain one another as yin and yang,

mi forte kredas, ke malvarmo meritis propran, nederivitan nomon. I strongly believe that cold deserved its own, non-derived name.

Nu, ni ne diras jino kaj maljino - manko de la vorto jango povus sugesti, We certainly don't say "yin and antiyin" - lack of the word "yang" could suggest,

eĉ senkonscie, ke unu el la du estas la baza, unua koncepto, kaj la alia, la alia. even unconsciously, that one of the two is the basic, first concept, and the other... the other.

Kaj ni ne eĉ parolu pri malfeliĉo. And let's not even talk about "malfeliĉo". (sadness, "antihappiness")

Mi certe ne bone komprenas tiun spiritaron I certainly don't well understand that cadre of spirits

kies efemeraj voĉoj kondukas nin tra la humoroj, whose ephemeral voices conduct us through the humours,

sed kun sufiĉa memfido mi diras, but with enough confidence I'd say

ke neniu el ili kuŝas nete ĉe la malaj ekstremoj de ia lineara kontinuo. that none of them lie neatly on the opposite ends of some linear continuum.

Eĉ malvarmeco ne prezentas tian kontinuon; Not even warmth presents such a continuum;

ne forgesu ke varma tago en vintro povas esti malvarma somere. don't forget that a warm day in winter can be cool in summertime.

Tamen, kion mi faru? But, what do I do?

Anstataŭ malvarma mi ne diras frida, Instead of "malvarma" I don't say "frida",

kaj ĉar multe ne komprenus min, kaj ĉar ĝi ne estas ofta vorto, both because many would not understand me, and because it's not a common word,

kaj ofteco estas parto de la impreso de vortoj. and commonness is part of a word's impression.

Malvarmo estas tre ofta, universala, eble mi diru prima koncepto, Cold is a very common, universal - perhaps I should say a prime concept,

do ĝia nomo devas esti same baza kaj ofta. so its name should be similarly basic and common.

Kaj tiu vorto en Espernato ja estas malvarma. And that word in Esperanto is indeed "malvarma".

Ĉar tio ne ŝajnas ŝanĝiĝonta, mi ja simple plendas sencele. Since that doesn't seem about to change, I'm just aimlessly complaining.

Sed mi volas fari eksperimenton. But I want to do an experiment.

Ĉu fluaj parolantoj komprenas malvarma senpere de varma? Do fluent speakers understand "malvarma" without recourse to "varma"?

Mi proponas la jenon. I propose the following.

Eksperimenton en kiu partoprenantoj vidos vorton - ekzemple, malvarma - An experiment in which participants will see a word - for example, "malvarma" -

kaj devos elekti la ĝustan bildon - en tiu kazo, de glacio anstataŭ fajro. and will have to choose the right image - in this case, of ice instead of fire.

Per preciza tempomezurilo ni vidu: By precisely measuring timing, let us see:

ĉu la malvortoj - eĉ la oftaj malvortoj - estos iomete pli malfacilaj? will the "mal"-words - even the very common mal-words - be a little bit more difficult?

Ĉu ni devos pensi iomete pli por kompreni ilin? Will we have to think a little bit more to understand theM?

Mi ne scias, sed kiam mi havos tempon, I don't know, but when I have the time,

mi certe pli pripensos kaj provos fari la eksperimenton. Mi scivolegas. I will certainly think through the experiment and carry it out. I'm terribly curious.

Bone, post nur unu temo el La bona lingvo, mi jam eluzis tro da tempo. Well, after just one theme from The Good Language, I've already used up too much time.

Do mi parolos pli pri tiu ĉi verko estontece, eble en la venonta elsendo, eble alie, So I'll discuss this work further in the future, perhaps in a coming episode, perhaps otherwise,

do se vi interesiĝis, unue legu la verkon, kaj poste diru al mi, pri kio vi volas paroli, so if you're interested, first, read the work - and then tell me what you'd like me to discuss,

kaj kiamaniere, kaj ni daŭrigos la diskutadon. and how, and we'll continue the discussion.

Kaj nun, fine, senkomente, mi legos por vi bonegan, fortan poemon de Baldur Ragnarsson, And now, to finish, without comment, I'll read for you a great, powerful poem by Baldur Ragnarsson,

el lia poemaro "La fontoj nevideblaj". Jen "Marmoro". from his poetry collection "The invisible springs". Here is "Marble".

Eliro ŝajne eblas, sed tamen la obskuro It seems an out is possible, but darkness

detalojn tiel kaŝas, ke nepras lanta iro hides the details, such that slow going is a must

por gardi sin de akroj, do teni sin ĉe l'muro to protect oneself from sharps, so keeping to the wall

necesas kaj ne pensi pri helpo de inspiro. is required - and not thinking about help from inspiration.

Aŭ eble min atendas post lasta grotangulo Or perhaps there waits for me, past the last bend of the grotto,

figuro el marmoro, senviva sed persista a figure made of marble, unliving but persisting

pri digno de ekzisto kaj rajto de stimulo by the dignity of existence, and the right of stimulus

al vortoj de esploro sen emo defetista? to words of exploration, without defeatist inclination?

Kaj se la sun' tralumos kun palpaj bril-osciloj And if the sun shall shine through with the touch of shifting shimmers

por ŝanĝi la marmoron al vivsignifa gloro, to transform the marble into a glory meaning life,

mi levos min denove en fasko de rebriloj I shall rise again among a cluster of reflections,

kaj flugos senhezite por nova vojesploro. and fly without a pause to go explore another way.

Mi esperas, ke vi ĝuis tiun ĉi elsendon de Legu, aŭdu, vivu. I hope you enjoyed this episode of Legu, aŭdu, vivu.

Kiel ĉiam, se vi volas paroli pri la verkoj de hodiaŭ aŭ pri alia temo, As always, if you want to talk about today's works or some other topic,

aŭ se vi havas demandojn, komentojn, korektojn, proponojn de verkoj, or if you have questions, comments, corrections, suggestions of works,

mi invitas vin skribi al mi per Twitter, aŭ al la jena retpoŝtadreso. I invite you to write to me, by Twitter, or to this email address.

Mi volas danki la teamon de Esperanto-TV pro ilia subtenado, I want to thank the team of Esperanto-TV for their support,

kaj apartan dankon al vi, kiuj subtenas min per Patreon. and a special thanks to you, who support me with Patreon.

Via helpo kuraĝigas kaj instigas min Your help inspires and encourages me

daŭre labori por prezenti al vi interesaĵojn el nia bona lingvo. to keep working to present to you items of interest from our good language.

Se ankaŭ vi volas kaj kapablas helpi min, vidu pli da informoj per la jena ligilo. If you too are willing and able to help me, see more information at the following link.

Do, ĝis la venonta, kaj dankon pro vidi. So, until next time, and thansk for watching.