×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Legu, Aŭdu, Vidu, Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 01 (Pri verkoj en Esperanto)

Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 01 (Pri verkoj en Esperanto)

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi librojn, muzikon, poemojn,

ion ajn el la kreemaj mensoj de Esperantujo.

Mi estas Laŭrenco,

kaj jen la verkoj pri kiuj ni parolos hodiaŭ:

Biciklo de eterno, de Sten Johansson

Dumnokta aviado, de William Auld

kaj Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias

“Biciklo de eterno” estas amuza rakonteto,

kiu gajnis la unuan premion de prozo

en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1992.

Ĝi temas pri poŝtisto kiu hazarde trovas sin en posedo

de antikva biciklo kun fabelaj, netrueblaj pneŭoj.

--kiu ne multe gravas,

ĉar la koro de la historio troviĝas

en la ridetigaj priskriboj kaj mezrilataj detaloj,

ekzemple pri la vivo de Onklino Selma, kiu, laŭ la rakonto,

“sin sekve divorcis de tri edzoj,

estris akuŝejon, infanejon, lernejon,

kaj virinan malliberejon,

kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn.”

Kaj en rakonto pri biciklopneŭoj kompreneble oni parolas pri riparoj,

sed jen kiel faris tion Johansson.

“La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro,

kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon.

Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia,

tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg,

sed kompreneble kun mia propra staturo.

Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn.

Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita,

kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan

por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin,

sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo...”

Ĉiuokaze konklude, lia riparagado, estis pli mekanika ol li volis.

Fine mi nur iom malĝojetis pro tio,

ke ni pli aŭ malpli certe lernis ĉu la mitaj pneŭoj vere ekzistas aŭ ne.

Ĉu bona mito ne bezonas iom da nesciebla enigmo?

Sed mi ne volas, ke vi lernu de mi

anstataŭ persone ĝui tiun ĉarman rakonton,

do mi esperas, ke vi legos “Biciklo de eterno”.

Sekve, por la poemo de William Auld,

al la poeziangulo!

Dumnoka aviado

de William Auld

Silent'

krom nur mallaŭta zumo,

kiu l'orelojn ne molestas.

Obskur'

krom ke fantoma lumo

en la kajuto fosforeskas.

Senmovaj ŝvebas tuŝ-proksime

la astroj, kiel mil lampiroj.

En nova mondo mi pilgrime

flugas en voj' de l' pioniroj

Belaj imagoj, ĉu ne?

Ĝi estas simpla, sen ornamoj,

sed sufiĉas por plene aktivigi la sensojn kaj pentri vivan bildon.

Mi aparte ŝatas la vorton "tuŝ-proksime".

Kaj tio de la astroj kiel mil lampiroj,

se ŝajnas al vi iom kliŝa tiu komparo

--kaj eble ĝi ja estas, sed

evitu nur aŭdi la vortojn kiel rekonitan dirmanieron

kaj vidu ilin, tra la vitro de la kajuto,

lampiregoj, lampiretoj,

blankaj, flavaj, nenombreblaj,

kaj ĉiuj ŝvebante nur iomete for de la fingroj.

Laste el la eketitoj por hodiaŭ, Fajron sentas mi interne

estas ofte menciita kaj rekomendita ekzemplo de leginda Esperanta literaturo,

do mi sentis min kvazaŭ devigita legi ĝin.

Kaj finfine...

nu, tuj post fini ĝin mi dirus, ke mi ne aparte ŝatis ĝin;

sed ĉar pasis kelkaj semajnoj de tiam kaj ankoraŭ mi foje pensas pri ĝi,

evidente mi ŝuldas al la libro rekonsideron.

Nu, ni parolu pri ĝi.

Jen la intrigo.

Manfred estas junulo kiu sentas sin socie izolata,

pri kio li kulpigas sian patron,

kiu respondas ĉiun malobeon perforte.

Li daŭre malsukcesas trovi aŭ amikojn aŭ koramikinon,

ĝis li lernas Esperanton,

malkovras siajn memfidon kaj pozitivecon,

tamen denove fiaskas ĉe la amoserĉado kaj perdas la esperon.

--kio povus esti riĉa, kortuŝa historio,

se Manfred ne estus tiel ĉagrena.

Mi forte volis sidigi lin,

skui lin per la ŝultroj kaj diri

“Vidu, ĉu povas esti,

ke mankas al vi amikoj ne pro ke via patro iom batis vin,

sed pro ke vi opinias la plejparton de la homoj bagatelamaj simpluloj

-–krom kelkaj ĉarmaj virinoj,

kiam vi mem estas iomete pli interesa ol etikedo de nutraj informoj.”

Honeste, laŭtitole li sentas fajron interne,

sed ĝi brulas ege malhele--

fajro pro kio?

Liaj ŝattemoj estas voli paroli, esti batita,

kaj plibonigi la mondon,

sed kiel? De kio?

Kiu scias. La legantoj ne.

Parenteze mi volas aldoni ke jes,

la patro de Manfred estas malagrablega malrespekindulo.

Sed Manfred ne estas kliento de psikoterapiisto,

li estas ĉefrolulo de romano.

Tamen –- mi poste pensis –-

eble ĝuste tio estis la intenco.

Eble tiu libro estsa tragedio,

kaj Manfred la malfeliĉa protagonisto kiu,

kaŭze de lia senfina kulpigado de sia patro, de la aliuloj,

sed neniam de si mem --

ade malsukcesos komunike kaj koramikine.

Kaj ĉu ni ĉiuj ne estas fojfoje Manfred?

La bonaĵo de la rakonto estas, ke Manfred estas kredebla, honesta persono.

Eĉ se iu malŝatas lin, ĉu ni ne lin kompatu?

Kaj ĉu ni ne volas tion, kion plej volas li, tio estas,

ke ĉiu povu libere kaj sentime esprimi siajn profunde internajn sentojn?

Do, fine, ĉu mi rekomendus legi Fajron sentas mi interne?

Nu, menciindas, ke la skribstilo kaj lingvouzo estas klaraj kaj simplaj,

eble ĝis eksceso.

Tial, se vi trovas aliajn tekstojn tro malfacilaj

sed vi ankoraŭ volas cerbumi pri vera literaturo,

aŭ se la ĉeftemoj ŝajnas al vi persone trafaj,

sendube estus valorplena tempouzo legi ĝin.

Se ne, ne mankos al vi multe, se vi lasas ĝin for.

Nu, ni alvenis al la fino de ĉi tiu epizodo de Legu, Aŭdu, Vivu.

Nun mi volus respondi demandojn

kaj diri al vi kiel kaj kiam estos la sekvonta epizodo,

sed tiu estis la unua, prova epizodo,

aŭ kiel oni diras en multaj lingvoj, la piloto.

Tial mi ankoraŭ ne scias pri la sekvunta epizodo,

do mi petas vin ĉiujn:

sendu al mi sugestojn, komentojn, demandojn,

proponojn de libroj, muzikaĵoj, de io ajn,

kion vi volus vidi en dua epizodo.

Se ĝi estas verko aŭ projekto en Esperanto kaj ĝi intereas vin,

mi volas paroli pri ĝi tie ĉi,

ĉe Legu, Aŭdu, Vivu.

Dankon pro vidi.


Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. Lesen, hören, leben - Ep. 01 (Über Werke auf Esperanto) Read, Hear, Live - Ep. Leer, escuchar, vivir - Ep. 読んで、聞いて、生きて - Ep. 01(エスペラント語作品について) Lees, hoor, leef - aflevering. 01 (Over werken in Esperanto) Leia, Ouça, Viva - Ep. 01 (Sobre trabalhos em esperanto) Читай, слушай, живи - Эп. 01 (О работах на эсперанто) 01 (Pri verkoj en Esperanto) 01 (About works in Esperanto) 01 (Sobre obras en Esperanto) 01 (Sobre trabalhos em esperanto)

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu, Hello, and welcome to Legu, aŭdu, vivu, Hola, y bienvenidos a Legu, aŭdu, vivu, Olá, sejam bem-vindos ao Read, Hear, Live,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi librojn, muzikon, poemojn, the show where I review and present to you books, music, poems, el programa donde les reseño y presento libros, música, poesía, a transmissão onde reviso e apresento a vocês livros, músicas, poemas,

ion ajn el la kreemaj mensoj de Esperantujo. anything at all from the creative minds of the Esperanto community. cualquier cosa de las mentes creativas de la comunidad de Esperanto. qualquer coisa das mentes criativas do Esperanto.

Mi estas Laŭrenco, My name is Laŭrenco, Me llamo Laŭrenco, je suis Laurent,

kaj jen la verkoj pri kiuj ni parolos hodiaŭ: and here are the works I'll be talking about today: y aquí están las obras de las que voy a hablar hoy: et voici les œuvres dont nous parlerons aujourd'hui :

Biciklo de eterno, de Sten Johansson Bicycle of Eternity, by Sten Johansson Bicicleta de la eternidad, de Sten Johansson Bicicleta da eternidade, de Sten Johansson

Dumnokta aviado, de William Auld Nighttime Flight, by William Auld Vuelo nocturno, de William Auld Voo noturno, de William Auld

kaj Fajron sentas mi interne, de Ulrich Matthias and I Feel Fire Inside Me, by Ulrich Matthias y Siento fuego dentro de mí, de Ulrich Matthias e sinto fogo por dentro, de Ulrich Matthias

“Biciklo de eterno” estas amuza rakonteto, “Bicycle of Eternity” is an amusing little story "Bicicleta de la eternidad" es un cuentito divertido "Bicicleta da eternidade" é uma historinha engraçada,

kiu gajnis la unuan premion de prozo which won the first prize in prose que ganó el primer premio de prosa que ganhou o primeiro prêmio de prosa

en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1992. in the UEA Fine Arts Contets in 1992. en los Concursos de Bellas Artes de UEA en 1992.

Ĝi temas pri poŝtisto kiu hazarde trovas sin en posedo It's about a postman, who happens to find himself in possession Trata de un cartero, que se encuentra en posesión

de antikva biciklo kun fabelaj, netrueblaj pneŭoj. of an antique bicycle with fabled puncture-proof tires. de una bicicleta antigua con llantas legendarias a prueba de pinchazos.

--kiu ne multe gravas, --which doesn't matter much, --lo que no importa mucho,

ĉar la koro de la historio troviĝas because the heart of the story is found porque el meollo de la historia se encuentra

en la ridetigaj priskriboj kaj mezrilataj detaloj, in the delightful descriptions and half-relevant details, en las descripciones encantadores y detalles medio relacionados,

ekzemple pri la vivo de Onklino Selma, kiu, laŭ la rakonto, for example, about the life of Aunt Selma, who, according to the story, por ejemplo, sobre la vida de la tía Selma, quien, según cuenta,

“sin sekve divorcis de tri edzoj, “then divorced three husbands, "despues se divorció de tres esposos,

estris akuŝejon, infanejon, lernejon, managed a maternity ward, a daycare, a school, encabezó una sala de maternidad, una guardería, una escuela,

kaj virinan malliberejon, and a women's prison, y una cárcel de mujeres,

kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn.” and also founded a company which produced forceps.” y además fundó una empresa que elaboraba fórceps."

Kaj en rakonto pri biciklopneŭoj kompreneble oni parolas pri riparoj, And in a story about bicycle tires, of course one would talk about "riparoj" (repairs) Y en un cuento sobre bicicletas, es de suponer que se habla de "riparoj" (reparaciones)

sed jen kiel faris tion Johansson. but here's how Johansson did that. pero a ver cómo lo hizo Johansson.

“La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro, “The girl, Rozita Berg, appeared on a pink, elegant new thing paid for by her father, "La amiga, Rozita Berg, apareció sobre una novedad rosa y elegante, pagado por su padre,

kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon. whose wallet gave him a run for his money in fatness. cuya cartera concurrió con él en relación con gordura.

Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia, The same, by the way, could be said about mine, Lo mismo, por cierto, se puede decir de la mía tambien,

tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg, that is, that it matched not the belly of director Berg, es decir, que ella concurría no con el vientre del director Berg,

sed kompreneble kun mia propra staturo. but of course, to my own stature. sino por supuesto con mi propia estatura.

Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn. On me, it was always easy to count ribs. Sobre mi, siempre ha sido fácil contar las costillas.

Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita, Counting ribs, by the way, I also planned to try during this trip on Rozita, Contar costillas, por cierto, es lo que quería tratar de hacer durante este feriado tambien sobre Rozita,

kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan and perhaps after a mutual rib-calculation we could put one "riparo" (set of ribs) on top of the other y quizás tras un recuento recíproco de costillas, podríamos poner un "riparo" (costillar) sobre el otro

por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin, to see whether such an addition could please us, para ver si tal adición nos podría complacer,

sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo...” but I notice now that I have wandered from the subject..." pero ya me doy cuenta de haber desviado del tema..."

Ĉiuokaze konklude, lia riparagado, estis pli mekanika ol li volis. In in any case it turns out that his "ripar"-activity was more mechanical than he had hoped. De todos modos, resulta que su actividad de "riparo" era más mecánica de lo que esperaba.

Fine mi nur iom malĝojetis pro tio, Finally, I was just slightly disappointed Por fin, me decepcioné sólo un poquito de que

ke ni pli aŭ malpli certe lernis ĉu la mitaj pneŭoj vere ekzistas aŭ ne. that we more or less learn for certain whether the mythical tires exist or not. aprendemos más o menos definitivamente si las míticas llantas existen o no.

Ĉu bona mito ne bezonas iom da nesciebla enigmo? Does a good myth not call for a bit of unknowable mystery? ¿No será que un buen mito necesita algo de misterio inescrutable?

Sed mi ne volas, ke vi lernu de mi But I don't want you to learn from me Sin embargo, no quiero que ustedes lo aprendan de mí

anstataŭ persone ĝui tiun ĉarman rakonton, instead of personally enjoying this charming story, en lugar de disfrutar personalmente este cuento bonito,

do mi esperas, ke vi legos “Biciklo de eterno”. so I hope you will read “Bicycle of Eternity”. pues espero que lean "Bicicleta de la eternidad".

Sekve, por la poemo de William Auld, Next, for the poem by William Auld, Siguiente, para el poema de William Auld,

al la poeziangulo! to the Poetry Corner! ¡al Rincón de la Poesía!

Dumnoka aviado Nighttime flight Vuelo nocturno

de William Auld by William Auld de William Auld

Silent' Silence Silencio

krom nur mallaŭta zumo, but for only a quiet hum, salvo un bajo zumbido,

kiu l'orelojn ne molestas. which does not bother the ears. que no molesta a los oídos.

Obskur' Darkness Obscuridad,

krom ke fantoma lumo but for a phantom light salvo una luz fantasmal

en la kajuto fosforeskas. which phosphoresces in the cockpit. que fosforesce en la cabina.

Senmovaj ŝvebas tuŝ-proksime Immobile, the stars hover Los astros se ciernen sen moverse

la astroj, kiel mil lampiroj. a touch away, like a thousand fireflies. al alcance de la mano, como mil luciérnagas.

En nova mondo mi pilgrime In a new world, like a pilgrim En un nuevo mundo yo como peregrino

flugas en voj' de l' pioniroj I fly the way of the pioneers. vuelo el camino de los pioneros.

Belaj imagoj, ĉu ne? Very nice images, no? ¿Bellas imagenes, no?

Ĝi estas simpla, sen ornamoj, It's simple, nothing fancy, Es simple, sin adornos,

sed sufiĉas por plene aktivigi la sensojn kaj pentri vivan bildon. but enough to fully activate the senses and paint a vivid picture. pero basta para activar los sentidos completamente y pintar un cuadro vivo.

Mi aparte ŝatas la vorton "tuŝ-proksime". I particularly like the word "tuŝ-proksime" (touch-close / a touch away) En particular me gusta la palabra "tuŝ-proksime". ("toque-próximo", al alcance de un toque)

Kaj tio de la astroj kiel mil lampiroj, And as far as the stars like a thousand fireflies, Y de eso de los astros como mil luciérnagas,

se ŝajnas al vi iom kliŝa tiu komparo if that simile seems a bit clichéd to you si esa comparación les parece algo de un cliché

--kaj eble ĝi ja estas, sed --and maybe is is, but --y tal vez lo es, pero

evitu nur aŭdi la vortojn kiel rekonitan dirmanieron try not to just hear the words as a familiar turn of phrase, que traten de no solamente oír las palabras como una expresión conocida

kaj vidu ilin, tra la vitro de la kajuto, and see them, through the window of the cockpit, sino véanlos, a través de la ventana de la cabina,

lampiregoj, lampiretoj, tiny fireflies, huge fireflies, luciernagitas, luciernagones,

blankaj, flavaj, nenombreblaj, white ones, yellow ones, beyond numbers, blancas, amarillas, innumerables,

kaj ĉiuj ŝvebante nur iomete for de la fingroj. and all hovering just a hair away from your fingers. y todas flotando escasamente fuera de los dedos.

Laste el la eketitoj por hodiaŭ, Fajron sentas mi interne Last for today's selections, "I Feel Fire Inside Me" La última de las seleccionadas para hoy, "Siento fuego dentro de mí"

estas ofte menciita kaj rekomendita ekzemplo de leginda Esperanta literaturo, is an often-mentioned and recommended example of Esperanto literature worth reading, es bastante conocido y se recomienda a menudo como ejemplo de literatura en Esperanto que vale la pena leerse,

do mi sentis min kvazaŭ devigita legi ĝin. so I felt practically obligated to read it. pues me sentí casi obligado a leerlo.

Kaj finfine... And after all... Y al fin y al cabo...

nu, tuj post fini ĝin mi dirus, ke mi ne aparte ŝatis ĝin; well, right after finishing it, I would have said that I didn't particularly like it. Bueno, inmediatamente después de terminarlo, hubiera dicho que no me gustaba tanto.

sed ĉar pasis kelkaj semajnoj de tiam kaj ankoraŭ mi foje pensas pri ĝi, but, given how some weeks have passed and I sometimes still think about it, Sin embargo, ya que han pasado algunas semanas desde entonces y de vez en cuando todavía pienso en el libro,

evidente mi ŝuldas al la libro rekonsideron. it seems I owe the book a reconsideration. parece que le debo otra consideración.

Nu, ni parolu pri ĝi. So, let's talk about it. Entonces, hablemos de él.

Jen la intrigo. Here's the plot. Así va la trama.

Manfred estas junulo kiu sentas sin socie izolata, Manfred is a young man who feels socially isolated Manfred es un muchacho que se siente aislado socialmente,

pri kio li kulpigas sian patron, for which he blames his father, por lo cual le culpa a su padre,

kiu respondas ĉiun malobeon perforte. who answers any disobedience violently. que contesta toda desobediencia violentamente.

Li daŭre malsukcesas trovi aŭ amikojn aŭ koramikinon, He continually fails to find either friends or a girlfriend, Falla una y otra vez en encontrarse o amigos o una novia,

ĝis li lernas Esperanton, until he learns Esperanto, hasta que aprende Esperanto,

malkovras siajn memfidon kaj pozitivecon, uncovers his self-confidence and positivity, descubre su positividad y su confianza en sí mismo,

tamen denove fiaskas ĉe la amoserĉado kaj perdas la esperon. but then fails once again at finding love and loses hope. no obstante fracasa una vez más en la búsqueda del amor y pierde la esperanza.

--kio povus esti riĉa, kortuŝa historio, --which could be a rich, moving story --lo cual podría ser una historia rica y llena de emoción,

se Manfred ne estus tiel ĉagrena. if Manfred weren't so annoying. si Manfred no fuera tan insufrible.

Mi forte volis sidigi lin, I had a strong urge to sit him down, Tenía tantas ganas de sentarlo,

skui lin per la ŝultroj kaj diri shake him by the shoulders and say agitarlo por los hombros y decirle

“Vidu, ĉu povas esti, “Look, could it be "Mira, acaso puede ser que

ke mankas al vi amikoj ne pro ke via patro iom batis vin, that you lack friends not because your father beat you a bit, te faltan amigos no por que tu padre te ha pegado algo,

sed pro ke vi opinias la plejparton de la homoj bagatelamaj simpluloj but because you hold most people to be vapid simpletons sino porque consideras que la mayoría de la gente son simplones frívolos

-–krom kelkaj ĉarmaj virinoj, --except for a few nice girls, --a excepción de algunas bonitas muchachas,

kiam vi mem estas iomete pli interesa ol etikedo de nutraj informoj.” when you yourself are slightly more interesting than a label of nutrion facts.” mientras tú mismo eres un poco más interesante que una etiqueta de información nutricional."

Honeste, laŭtitole li sentas fajron interne, Honestly, according to the title he feels a "fire inside", Honestamente, según el título él siente "fuego adentro",

sed ĝi brulas ege malhele-- but it burns awfully dimly-- pero su luz es pésimamente débil--

fajro pro kio? a fire for what? ¿un fuego por qué?

Liaj ŝattemoj estas voli paroli, esti batita, His favorite topics are wanting to talk, being beaten, Sus temas perferidos son querer hablar, ser pegado,

kaj plibonigi la mondon, and improving the world, y mejorar el mundo,

sed kiel? De kio? but how? From what? pero ¿cómo? ¿De qué?

Kiu scias. La legantoj ne. Who knows. Not the readers. Quién sabe. Los lectores no.

Parenteze mi volas aldoni ke jes, By the way, I want to add that yes, Por cierto, quiero agregar que sí,

la patro de Manfred estas malagrablega malrespekindulo. Manfred's father is a respect-unworthy jerk. el padre de Manfred es un tipo antipático y despreciable.

Sed Manfred ne estas kliento de psikoterapiisto, But Manfred isn't the patient of a psychologist, Pero Manfred no es un paciente de un psicólogo,

li estas ĉefrolulo de romano. he's the protagonist of a story. es el protagonista de una novela.

Tamen –- mi poste pensis –- However –- I later thought –- Sin embargo - pensé más tarde -

eble ĝuste tio estis la intenco. maybe exactly that was the point. tal vez exactamente eso fue el propósito.

Eble tiu libro estsa tragedio, Maybe this book is a tragedy, Tal vez este libro es una tragedia,

kaj Manfred la malfeliĉa protagonisto kiu, and Manfred the unfortunate protagonist who, y Manfred el protagonista desdichado que,

kaŭze de lia senfina kulpigado de sia patro, de la aliuloj, because of his constant blaming of his father, of others, debido a su persistencia en culparle a su padre, a los demás,

sed neniam de si mem -- but never of himself -- pero jamás a sí mismo --

ade malsukcesos komunike kaj koramikine. will repeatedly fail at communication and girlfriends. fallará repetidamente en cuanto a comunicación y a novias.

Kaj ĉu ni ĉiuj ne estas fojfoje Manfred? And are we not all sometimes Manfred? Y ¿no somos todos Manfred a veces?

La bonaĵo de la rakonto estas, ke Manfred estas kredebla, honesta persono. The good thing about the story is that Manfred is a believable, honest person. Lo bueno del cuento es que Manfred es un personaje verosímil y honesto.

Eĉ se iu malŝatas lin, ĉu ni ne lin kompatu? Even if one doesn't like him, should we not have compassion for him? Incluso si a uno no le gusta, ¿no le debemos la compasión?

Kaj ĉu ni ne volas tion, kion plej volas li, tio estas, And do we not want that which he most wanted? That is, ¿Y no es que queremos justo lo que quería él - es decir,

ke ĉiu povu libere kaj sentime esprimi siajn profunde internajn sentojn? that everyone be able to freely and fearlessly express their deeply internal feelings? que todo el mundo pueda expresar sus sentimientos más profundamente internos, libremente y sin miedo?

Do, fine, ĉu mi rekomendus legi Fajron sentas mi interne? So, all said, would I recommend reading "I Feel Fire Inside Me"? Bueno, a fin de cuentas, ¿recomendaría "Siento fuego dentro de mí"?

Nu, menciindas, ke la skribstilo kaj lingvouzo estas klaraj kaj simplaj, Well, it's worth mentioning that the writing style and language use are clear and simple, Pues cabe decir que el estilo de escribir y el uso del lenguaje son claros y simples,

eble ĝis eksceso. perhaps to a fault. quizás excesivamente.

Tial, se vi trovas aliajn tekstojn tro malfacilaj Thus, if you find other texts too difficult Entonces, si encuentras otros textos demasiado difíciles,

sed vi ankoraŭ volas cerbumi pri vera literaturo, but you still want to mull over some real literature, pero todavía quieres rumiar algo de verdadera literatura,

aŭ se la ĉeftemoj ŝajnas al vi persone trafaj, or if the main themes strike you as personally relevant, o si los temas principales te parecen personalmente pertinentes,

sendube estus valorplena tempouzo legi ĝin. without a doubt, it would be a worthwhile to read it. sin duda, leerlo sería un buen uso del tiempo.

Se ne, ne mankos al vi multe, se vi lasas ĝin for. If not, you won't miss too much if you pass it up. Si no, no te perderás mucho si lo pasas por alto.

Nu, ni alvenis al la fino de ĉi tiu epizodo de Legu, Aŭdu, Vivu. Well, we have come to the end of this episode of Legu, Aŭdu, Vivu. Bueno, hemos llegado al fin de este episodio de Legu, Aŭdu, Vivu.

Nun mi volus respondi demandojn Now I would like to answer questions Ahora me gustaría contestar preguntas

kaj diri al vi kiel kaj kiam estos la sekvonta epizodo, and tell you how and when the next episode will be, y decirles cómo y cuándo será el siguiente episodio,

sed tiu estis la unua, prova epizodo, but this was the first, test episode, pero esto fue el primero episodio de prueba,

aŭ kiel oni diras en multaj lingvoj, la piloto. or as one says in many languages, the pilot. o como se dice en muchos idiomas, el piloto.

Tial mi ankoraŭ ne scias pri la sekvunta epizodo, Thus, I still don't know about what would be the next episode, Por eso, todavía no sé de lo que sería el siguiente episodio,

do mi petas vin ĉiujn: so I ask of all of you, pues les pido a todos,

sendu al mi sugestojn, komentojn, demandojn, send me suggestions, comments, questions, mándenme sugerencias, comentarios, preguntas,

proponojn de libroj, muzikaĵoj, de io ajn, propose books, songs, anything at all proposiciones de libros, canciones, cualquier cosa

kion vi volus vidi en dua epizodo. that you would want to see in a second episode. que quieran ver en un segundo episodio.

Se ĝi estas verko aŭ projekto en Esperanto kaj ĝi intereas vin, If it's a work in Esperanto and it interests you, Si es una obra en Esperanto y te interesa a ti,

mi volas paroli pri ĝi tie ĉi, I want to talk about it here, quiero hablar de ella aquí,

ĉe Legu, Aŭdu, Vivu. on Legu, Aŭdu, Vivu. en Legu, Aŭdu, Vivu.

Dankon pro vidi. Thanks for watching. Gracias por ver.