×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Learn Esperanto in 12 Lessons, 9. Planoj pri veturado – 읽을 텍스트

Learn Esperanto in 12 Lessons, 9. Planoj pri veturado

중급 1 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

9. Planoj pri veturado

Petro kaj Maria volis vojaĝi al alia lando en libertempo. Ili decidis iri al Italio, bela lando kun malnovaj urboj kaj aliaj belaĵoj. Ili estis feliĉaj:

– Kie estas mia vestaĵo? – ŝi demandis.

– Ni ne forgesu kunporti la libron por lerni Esperanton. Ni povus komenci jam en la vagonaro.

– En la vagonaro ni nenion faros, kara Petro. Ni veturos per aŭto. Mi havas sekreton: mia riĉa onklo Bonifacio plenumis mian deziron kaj donis al ni sian aŭton por uzo. Ĝi jam staras antaŭ la domo.

– Sed mi devas diri…

– Nenion diru, karulo, ni eksidu en la aŭton kaj veturu al Italio.

Petro kaj Maria sidis en la aŭto. Ankaŭ la vestaĵoj estis en la aŭto. Sed ili ankoraŭ sidadis kaj atendis.

– Do, karulo – ŝi diris – kial ni ne ekveturas?

– Karulino, ankaŭ mi havas sekreton. Mi veturigus la aŭton, sed mi ne scias. Mi neniam lernis tion.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE