×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Learn Esperanto in 12 Lessons, 8. Malbela tago – 읽을 텍스트

Learn Esperanto in 12 Lessons, 8. Malbela tago

중급 1 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

8. Malbela tago

Hodiaŭ mia patrino estis tre maltrankvila. Mi venis el la lernejo kaj raportis al ŝi, ke mi ricevis malbonan noton. Ŝi diris: "Knabaĉo, vi devas pli multe laborigi vian kapon. Kiom da malbonaj notoj vi havas?.

Mi estis malĝoja.

– Iru en vian ĉambron kaj lernu! – ŝi diris.

Mi sidis en mia ĉambro, sed mi povis nek lerni nek legi. Miaj pensoj estis ĉe ludo kun miaj amikoj kaj ĉe sporto.

Mi diris al mi mem: Ĉu mi estas tiom malsaĝa, kvankam mi lernis multe?

Tiam la patrino eniris en la ĉambron kaj aŭdis miajn vortojn. Ŝi tuj respondis:

– Ne, mia kara, vi ne estas malsaĝa. La problemo estas, ke vi devas lerni multe pli. Tiam vi ne havos nur malbonajn notojn.

Ankaŭ nun mi ne havas ilin. Mi havas bonan noton pri muziko – mi diris.

La patrino subite ekridis. Tio denove plibeligis mian tagon. Sed la problemo tamen restis.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE