×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Learn Esperanto in 12 Lessons, 7. Ĉiam malfrue – 읽을 텍스트

Learn Esperanto in 12 Lessons, 7. Ĉiam malfrue

중급 1 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

7. Ĉiam malfrue

Marko dormis matene tre longe.

Kiam li vidis la sunon, subite li eksaltis. Ĉiam li malfruas, kiam li devas iri al la lernejo. Li scias, ke la instruistino malŝatas tion.

Sed hodiaŭ li ne volas malfrui. Li rapide metis la vestaĵon. Rapidege li trinkis la kafon. Poste kun la libroj en la mano li kuris kaj saltis laŭ la strato. La homoj rigardis lin kaj diris: "Kia malsaĝa knabo."

Baldaŭ li estis antaŭ la lernejo. Li volis eniri en la lernejon, sed li ne povis. Ĝi estis fermita. Li vidis nek instruiston nek gelernantojn.

Li eksidis antaŭ la lernejo kaj pensis: kio okazis?

– Diable, nun mi memoras! Hodiaŭ estas dimanĉo!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE