×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Marko, La amikino de Marko

La amikino de Marko

LA AMIKINO DE MARKO

Marko havas amikinon.

Ŝia nomo estas Ana. Ŝi estas juna kaj bela.

Ana kaj Marko estas geamikoj. Ana venis al la hejmo de Marko.

Bonvolu eniri, amikino.

Saluton, Marko. Kion vi faras?

Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi.

Ĉu vi havas bonan libron?.

Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon?

Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo?

Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin.

Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon.

Marko rigardis la belajn okulojn de Ana. Mi vidas ke li amas ŝin.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE