×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Eta Princo, XIX

XIX

LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto.

La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. "Supre, sur monto alta kiel tiu ĉi," li pensis, "mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn..." Sed li ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro. "Bonan tagon! " li trafe-maltrafe diris. "Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!... " respondis la eĥo. "Kiu vi estas? ! " diris la eta princo.

"Kiu vi estas? !...Kiu vi estas? !...Kiu vi estas?!..." respondis la eĥo.

"Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola. "Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..." respondis la eĥo. "Kia stranga planedo! " li tiam pensis. Ĝi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili... Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua..."

XIX XIX XIX

LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto. THE LITTLE PRINCE climbed a high mountain.

La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. The only mountains he ever knew were the three volcanoes, the top of which reaches the height of his knees. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. And he used the extinct volcano as a stool. "Supre, sur monto alta kiel tiu ĉi," li pensis, "mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn..." Sed li ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro. "Up there, on a mountain as high as this," he thought, "I can see the whole planet and all the people with a single glance..." But he saw nothing but pointed rock. "Bonan tagon! " li trafe-maltrafe diris. he said aptly. "Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!... " respondis la eĥo. replied the echo. "Kiu vi estas? "Who are you?" ! " diris la eta princo.

"Kiu vi estas? !...Kiu vi estas? !...Kiu vi estas?!..." respondis la eĥo.

"Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola. "Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..." respondis la eĥo. "I am alone ... I am alone ... I am alone ..." replied the echo. "Kia stranga planedo! "What a strange planet! " li tiam pensis. he thought then. Ĝi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sala. It is completely dry and completely pointed and completely salty. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili... Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua..." They repeat what they are told ... At home I had a flower; he always spoke first ... "