×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Eta Princo, XIII

XIII

LA KVARA planedo estis loĝata de negocisto. Tiu viro estis tiel okupata, ke li eĉ ne levis sian kapon dum la alveno de la eta princo.

"Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo estingiĝis. " "Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin estas tridek unu. Fu! Tio entute estas do kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. " "Kvincent milionoj da kio? " "Ha! Ĉu vi ankoraŭ estas tie ĉi? Kvincent unu milionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro! Mi ja estas serioza, mi ne amuziĝas per bagatelaĵoj! Du kaj kvin estas sep..." La negocisto levis la kapon.

"Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi loĝas sur tiu ĉi planedo, mi estis ĝenita nur trifoje. Unuan fojon tio okazis antaŭ dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de loko, kiun Dio scias. Ĝi bruis terure, kaj sekve mi faris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis antaŭ dek unu jaroj pro reŭmatisma atako. Korpa ekzercado mankas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu milionoj..." "Milionoj da kio? " La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi trankvilon.

"Milionoj da tiuj aĵetoj, kiujn oni iafoje vidas sur la ĉielo. " "Ĉu muŝoj? " "Tute ne! Oraj aĵetoj pri kiuj revas mallaboremuloj. Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi. " "Ha! Ĉu steloj? " "Jes, ĝuste, ili estas steloj. " "Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj? " "Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza. " "Kaj kion vi faras per tiuj steloj? " "Kion mi faras per ili? " "Jes, diru! " "Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin. " "Ĉu vi posedas la stelojn? " "Jes. " "Sed mi jam vidis reĝon, kiu..." "La reĝoj ne posedas. Ili reĝas. Tio estas tute alia afero. " "Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn? " "Tio utilas al mi por esti riĉa. " "Kaj kial utilas al vi esti riĉa? " "Tio utilas al mi por aĉeti aliajn stelojn, se iu trovas iujn. " La eta princo pensis: Tiu ĉi rezonas iom same, kiel mia ebriulo. Tamen li demandis pli:

"Kiel oni povas posedi stelojn? " "Al kiu ili apartenas?" tuj rebatis la negocisto grumblante.

"Mi ne scias. Al neniu. " "Do, ili apartenas al mi, ĉar mi estis la unua, kiu pensis pri ili. " "Ĉu tio sufiĉas? " "Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi trovos insulon, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas ĝin: ĝi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn, ĉar neniam iu antaŭ mi havis la ideon ilin posedi. " "Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi faras per ili? " "Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas ilin," klarigis la negocisto. "Estas malfacile. Sed mi estas serioza homo! " La eta princo ankoraŭ ne estis kontenta.

"Se mi posedas fulardon, mi povas ĝin meti ĉirkaŭ mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas ĝin deŝiri kaj kunporti. Sed vi ne povas preni la stelojn! " "Ne, sed mi povas deponi ilin en banko. " "Kion tio signifas? " "Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nombron de miaj steloj. Kaj poste mi ŝlosas tiun ĉi paperon en tirkesto. " "Nenion pli? " "Tio sufiĉas! " "Tio estas amuza," pensis la eta princo. "Sufiĉe poezia, sed ne tre serioza. " "Mi posedas floron, kiun mi akvumas ĉiutage," li ankoraŭ diris. "Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skrapas ĉiusemajne. Mi bone skrapas ankaŭ tiun, kiu estas estingita. Oni neniam scias! Por miaj vulkanoj kaj ankaŭ por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. Sed vi ne estas utila por la steloj..." La negocisto malfermis sian buŝon, sed trovis nenion por respondi. Kaj la eta princo foriris.

"La grandpersonoj certe estas tute strangaj," li pensis dumvoje.


XIII XIII XIII XIII

LA KVARA planedo estis loĝata de negocisto. THE FOURTH planet was inhabited by a merchant. Tiu viro estis tiel okupata, ke li eĉ ne levis sian kapon dum la alveno de la eta princo. This man was so busy that he did not even raise his head at the arrival of the little prince.

"Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo estingiĝis. " "Good day," greeted the little prince, "your cigarette is out." "Tri kaj du estas kvin. “Three and two is five. Kvin kaj sep, dek du. Dek du kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon por denove ekbruligi mian cigaredon. I don't have time to light my cigarette again. Dudek ses kaj kvin estas tridek unu. Fu! Fu! Tio entute estas do kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. " That is a total of five hundred and one million six hundred and twenty-two thousand seven hundred and thirty-one. " "Kvincent milionoj da kio? " "Ha! Ĉu vi ankoraŭ estas tie ĉi? Kvincent unu milionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro! Five hundred and one million ... I don't know anymore ... I have that job! Mi ja estas serioza, mi ne amuziĝas per bagatelaĵoj! I'm serious, I'm not having fun with trifles! Du kaj kvin estas sep..." La negocisto levis la kapon.

"Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi loĝas sur tiu ĉi planedo, mi estis ĝenita nur trifoje. “During the fifty-four years since I have lived on this planet, I have been bothered only three times. Unuan fojon tio okazis antaŭ dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de loko, kiun Dio scias. The first time this happened was ten years ago, because of a corn beetle that fell from a place God knows. Ĝi bruis terure, kaj sekve mi faris kvar erarojn en adicio. It made a terrible noise, and so I made four mistakes in addition. Duan fojon tio okazis antaŭ dek unu jaroj pro reŭmatisma atako. A second time this happened eleven years ago due to a rheumatic attack. Korpa ekzercado mankas al mi. I lack physical exercise. Mi ne havas tempon por vagadi. I don't have time to wander. Mi ja estas serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu milionoj..." "Milionoj da kio? " La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi trankvilon. The businessman realized that he could not hope for peace.

"Milionoj da tiuj aĵetoj, kiujn oni iafoje vidas sur la ĉielo. " "Millions of those little things you sometimes see in the sky." "Ĉu muŝoj? " "Flies?" "Tute ne! Oraj aĵetoj pri kiuj revas mallaboremuloj. Golden things that lazy people dream of. Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi. " I don't have time to dream. " "Ha! Ĉu steloj? " "Jes, ĝuste, ili estas steloj. " "Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj? " "Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza. " "Kaj kion vi faras per tiuj steloj? " "Kion mi faras per ili? " "Jes, diru! " "Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin. " "Ĉu vi posedas la stelojn? " "Do you own the stars?" "Jes. " "Sed mi jam vidis reĝon, kiu..." "La reĝoj ne posedas. “Kings don’t own. Ili reĝas. Tio estas tute alia afero. " That's a whole other thing. " "Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn? " "And what's the use of owning the stars?" "Tio utilas al mi por esti riĉa. " "That serves me well to be rich." "Kaj kial utilas al vi esti riĉa? " "And why is it good for you to be rich?" "Tio utilas al mi por aĉeti aliajn stelojn, se iu trovas iujn. " "That's good for me to buy other stars if someone finds some." La eta princo pensis: Tiu ĉi rezonas iom same, kiel mia ebriulo. The little prince thought: This one reasoned a little like my drunkard. Tamen li demandis pli: However, he asked more:

"Kiel oni povas posedi stelojn? " "How can you own stars?" "Al kiu ili apartenas?" "Who do they belong to?" tuj rebatis la negocisto grumblante. immediately the merchant retorted, growling.

"Mi ne scias. Al neniu. " "Do, ili apartenas al mi, ĉar mi estis la unua, kiu pensis pri ili. " "So, they belong to me because I was the first to think of them." "Ĉu tio sufiĉas? " "Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. If you find a diamond that is nobody’s property, it will belong to you. Se vi trovos insulon, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. If you find an island that is nobody's property, it will belong to you. Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas ĝin: ĝi apartenas al vi. If you have an idea as a first, you patent it: it belongs to you. Kaj sekve mi posedas la stelojn, ĉar neniam iu antaŭ mi havis la ideon ilin posedi. " And so I own the stars, because no one before me had the idea to own them. " "Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi faras per ili? " "Mi administras ilin. “I manage them. Mi kalkulas kaj rekalkulas ilin," klarigis la negocisto. I count and recalculate them, ”the businessman explained. "Estas malfacile. Sed mi estas serioza homo! " La eta princo ankoraŭ ne estis kontenta.

"Se mi posedas fulardon, mi povas ĝin meti ĉirkaŭ mia kolo kaj kunporti. “If I own a scarf, I can put it around my neck and carry it around. Se mi posedas floron, mi povas ĝin deŝiri kaj kunporti. If I own a flower, I can pluck it and take it with me. Sed vi ne povas preni la stelojn! " "Ne, sed mi povas deponi ilin en banko. " "No, but I can deposit them in a bank." "Kion tio signifas? " "Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nombron de miaj steloj. “That means I write on a piece of paper the number of my stars. Kaj poste mi ŝlosas tiun ĉi paperon en tirkesto. " And then I lock this paper in a drawer. " "Nenion pli? " "Nothing more?" "Tio sufiĉas! " "Tio estas amuza," pensis la eta princo. "Sufiĉe poezia, sed ne tre serioza. " "Pretty poetic, but not very serious." "Mi posedas floron, kiun mi akvumas ĉiutage," li ankoraŭ diris. “I own a flower that I water every day,” he still said. "Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skrapas ĉiusemajne. “I own three volcanoes that I scrape every week. Mi bone skrapas ankaŭ tiun, kiu estas estingita. I also scrape well the one that is extinguished. Oni neniam scias! You never know! Por miaj vulkanoj kaj ankaŭ por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. For my volcanoes and also for my flower it is useful that I own them. Sed vi ne estas utila por la steloj..." La negocisto malfermis sian buŝon, sed trovis nenion por respondi. The businessman opened his mouth, but found nothing to answer. Kaj la eta princo foriris.

"La grandpersonoj certe estas tute strangaj," li pensis dumvoje.