×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Eta Princo, XII

XII

LA SEKVANTA planedo estis loĝata de ebriulo. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon.

"Kion vi faras ĉi tie?" li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan antaŭ unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj.

"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno. "Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.

"Por forgesi," respondis la ebriulo. "Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin.

"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo mallevante la kapon. "Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li.

"Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis.

Kaj la eta princo foriris perpleksa.

"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj," li pensis dumvoje.


XII XII XII XII

LA SEKVANTA planedo estis loĝata de ebriulo. THE NEXT planet was inhabited by a drunkard. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon. That visit was very short, but it made the little prince very sad.

"Kion vi faras ĉi tie?" "What are you doing here?" li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan antaŭ unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj. he said to the drunkard, whom he found silently sitting in front of a row of full bottles and one row of empty ones.

"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno. "I'm drinking," replied the drunkard with a mournful expression. "Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo. asked the little prince.

"Por forgesi," respondis la ebriulo. "To forget," replied the drunkard. "Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin. asked the little prince, who had already taken pity on him.

"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo mallevante la kapon. "To forget that I am ashamed," confessed the drunkard, lowering his head. "Pri kio vi hontas?" "What are you ashamed of?" demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li. asked the little prince, who wished to help him.

"Mi hontas drinki!" "I'm ashamed to drink!" diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis. said to finish the drunkard and definitely fell silent.

Kaj la eta princo foriris perpleksa. And the little prince left perplexed.

"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj," li pensis dumvoje. "The adults are certainly very, very strange," he thought along the way.