×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

La Eta Princo, XII

XII

LA SEKVANTA planedo estis loĝata de ebriulo. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon.

"Kion vi faras ĉi tie?" li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan antaŭ unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj.

"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno. "Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.

"Por forgesi," respondis la ebriulo. "Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin.

"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo mallevante la kapon. "Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li.

"Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis.

Kaj la eta princo foriris perpleksa.

"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj," li pensis dumvoje.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE