×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Eta Princo, VII

VII

LA KVINAN tagon, denove dank'al la ŝafeto, la sekvantan sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkaŝita al mi. Abrupte, sen antaŭklarigo, kvazaŭ rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min:

"Ŝafeto, se ĝi manĝas arbustojn, ankaŭ florojn ĝi manĝas, ĉu ne? " "Ŝafon ĉion manĝas, kion ĝi trovas. " "Ĉu eĉ tiujn florojn, kiuj havas dornojn? " "Jes, eĉ florojn, kiuj havas dornojn. " "La dornoj, do, por kio servas? " Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante malŝraŭbi tro sreĉitan bolton de mia motoro. Mi estis zorgoplena, ĉar mia paneo jam ekmontriĝis vere serioza, dum la trinkakvo malpliiĝis, kaj mi timis la plej malbonan.

"La dornoj, do, por kio servas?" La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. Mi malpacienciĝis pro mia bolto kaj respondis sen pripensaĵon:

"Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico flanke de la floroj! " "Ho! " Sed post silenteto li kvazaŭ malpardoneme pafis al mi:

"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. Ili trankviliĝas, kiel ili povas. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..." Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se ĉi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos ĝin per martelo." La eta princo denove entrudiĝis en mian cerbumadon:

"Kaj vi, vi kredas ke la floroj..." "Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis senpripense. Mi ja zorgas pri seriozaĵoj. " Li rigardis min mirigite.

"Pri seriozaĵoj! " Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de ŝmiroleo, kliniĝantan super objekto, kiu ŝajnis al li tre malbela.

"Vi parolas kiel grandpersonoj! " Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:

"Vi konfuzas ĉion, miksas ĉion! " Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:

Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio li fierege ŝveliĝas. Se li ne estas homo, li estas fungo! " "Kio li estas? " "Fungo! " La eta princo jam estis tute pala pro kolero. "Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn. Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj kaj floroj? Ĉu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - , ĉu tio ne estas ja grava afero? " Li ruĝiĝis kaj daŭrigis:

"Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti feliĉa, ke li rigardu ilin. Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaŭ ĉiuj steloj subite estingiĝus! Kaj ĉu tio mem ne gravas? " Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.

Jam noktiĝis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis. Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en danĝero... Mi ja desegnos buŝumon por via ŝafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..." Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin...

Ja tiel mistera estas la lando de larmoj.


VII VII VII VII VII

LA KVINAN tagon, denove dank’al la ŝafeto, la sekvantan sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkaŝita al mi. ON THE FIFTH DAY, again thanks to the lamb, the next secret of the little prince's life was revealed to me. LE CINQUIÈME JOUR, encore grâce à l'agneau, le prochain secret de la vie du petit prince m'a été révélé. Abrupte, sen antaŭklarigo, kvazaŭ rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min: Abruptly, without explanation, as if as a result of a long and silently meditated problem, he asked me:

"Ŝafeto, se ĝi manĝas arbustojn, ankaŭ florojn ĝi manĝas, ĉu ne? " "Lamb, if it eats bushes, it eats flowers too, doesn't it?" "Ŝafon ĉion manĝas, kion ĝi trovas. " "A sheep eats everything it finds." "Ĉu eĉ tiujn florojn, kiuj havas dornojn? " "Even those flowers that have thorns?" "Jes, eĉ florojn, kiuj havas dornojn. " "Yes, even flowers that have thorns." "La dornoj, do, por kio servas? " "The thorns, then, what are they for?" Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante malŝraŭbi tro sreĉitan bolton de mia motoro. I don’t know, I was very busy then, trying to unscrew an overly tightened bolt from my engine. Mi estis zorgoplena, ĉar mia paneo jam ekmontriĝis vere serioza, dum la trinkakvo malpliiĝis, kaj mi timis la plej malbonan. I was worried because my breakdown had already started to get really serious as the drinking water went down, and I was afraid of the worst.

"La dornoj, do, por kio servas?" "The thorns, then, what are they for?" La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. The little prince never gave up on a question already asked. Mi malpacienciĝis pro mia bolto kaj respondis sen pripensaĵon: I grew impatient with my bolt and replied without thinking:

"Dornoj havas nenian utilon. "Thorns are of no use. Tio estas pura malico flanke de la floroj! " That is pure evil on the part of the flowers! " "Ho! " Sed post silenteto li kvazaŭ malpardoneme pafis al mi: But after a silence he shot me as if unforgiving:

"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. They are naive. Ili trankviliĝas, kiel ili povas. They calm down as best they can. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..." They think they are terrible because of their thorns ... " Mi nenion respondis. I didn't answer anything. En tiu momento mi pensis: "Se ĉi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos ĝin per martelo." At that moment I thought, "If this bolt continues to resist, I'll blow it out with a hammer." La eta princo denove entrudiĝis en mian cerbumadon: The little prince intruded on my brain again:

"Kaj vi, vi kredas ke la floroj..." "Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis senpripense. I replied thoughtlessly. Mi ja zorgas pri seriozaĵoj. " I do care about seriousness. " Li rigardis min mirigite. He looked at me in astonishment.

"Pri seriozaĵoj! " Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de ŝmiroleo, kliniĝantan super objekto, kiu ŝajnis al li tre malbela. He saw me holding my hammer in my hand, while my fingers were blackened with oil, leaning over an object that seemed very ugly to him.

"Vi parolas kiel grandpersonoj! " "You talk like adults!" Tio iom hontigis min. That embarrassed me a little. Sed senkompate li aldonis: But mercilessly he added:

"Vi konfuzas ĉion, miksas ĉion! " "You confuse everything, mix everything!" Li vere estis tre kolera. He was really very angry. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn: He shook his golden hair in the wind:

Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro. I know a planet where there is a crimson gentleman. Neniam li priflaris floron. He never smelled a flower. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. He never did anything but additions. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi estas serioza viro! And all day long he repeats like you: ‘I am a serious man! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio li fierege ŝveliĝas. and because of that he swells proudly. Se li ne estas homo, li estas fungo! " If he’s not human, he’s a mushroom! " "Kio li estas? " "Fungo! " La eta princo jam estis tute pala pro kolero. The little prince was already quite pale with anger. "Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. “For millions of years the flowers have made thorns. Dum milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn. For millions of years, however, the sheep ate the flowers. Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? And isn't it serious to try to understand why they put so much effort into making thorns for themselves that are never useful? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj kaj floroj? Isn't the war between sheep and flowers important? Ĉu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Isn’t that more serious and more important than the additions of some fat red-faced gentleman? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - , ĉu tio ne estas ja grava afero? " And, if I myself know a flower unique in the world, which exists nowhere but on my planet, and which a lamb can one morning unconsciously annihilate with a single swallow - and here it is - isn't that an important thing? " Li ruĝiĝis kaj daŭrigis: He blushed and continued:

"Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti feliĉa, ke li rigardu ilin. “If someone loves a flower, unique in its kind among millions and millions of stars, to that one is enough to be happy to look at them. Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaŭ ĉiuj steloj subite estingiĝus! He said to himself, "Somewhere there is my flower ..." But if the lamb devoured the flower, it was as if all the stars were suddenly extinguished! Kaj ĉu tio mem ne gravas? " And doesn't that matter? " Nenion plu mi povis diri. There was nothing more I could say. Li subite ekploregis.

Jam noktiĝis. It's getting dark. Mi maltenis miajn ilojn. I loosened my tools. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis. My hammer, my bolt, my thirst and death no longer mattered. Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. On a star, on a planet, on mine, on Earth, a little prince needed consolation. Mi lin brakumis, lin lulis. I hugged him, rocked him. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en danĝero... Mi ja desegnos buŝumon por via ŝafeto. I said to him, "The flower you love is not in danger ... I will draw a muzzle for your lamb. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..." I'll draw armor for your flower ... I ... " Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. I don't know very well when to say something. Mi min sentis tre mallerta. I felt very awkward. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin... I didn't know how to reach him, how to contact him ...

Ja tiel mistera estas la lando de larmoj. Indeed, so mysterious is the land of tears.