×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

La Eta Princo, V

V

ĈIUTAGE mi eksciis ion pri la planedo, lia foriro kaj lia vojaĝo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj rimarkoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la baobaboj.

Ankoraŭ ĉi foje tio okazis dank'al la ŝafeto, ĉar subite - kvazaŭ kaptita per grava dubo - la eta princo min demandis: "Ĉu vere ŝafoj manĝas arbustojn? " "Jes. Estas vere. " "Ha! Mi estas kontenta. " Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj manĝu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:

"Sekve, ankoraŭ baobabojn ili manĝas - ĉu ne? " Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas arbustoj, sed arboj grandaj kiel preĝejoj, kaj eĉ se li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne manĝus unu solan baobabon. La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:

"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."

Sed li saĝe rimarkis:

"Antaŭ ol fariĝi grandaj, la baobaboj unue estas malgrandaj..."

"Ĝuste! Sed kial do viaj ŝafoj manĝu la malgrandajn baobabojn? " Li respondis al mi: "Nu! Memkompreneble! ", kvazaŭ temus pri io tute evidenta. Kaj mi devis multe cerbumi por kompreni sola tiun problemon.

Kaj efektive, same kiel sur ĉiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis sur la planedo de la eta princo. Do: el bonaj semoj herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grundo, ĝis unu el ili ekhavas la kapricon vekiĝi. Ĝi tiam eltiriĝas kaj unue timeme direktas al la suno ravan sendanĝeran ŝoson. Se ĝi estas ŝoso de rafano aŭ roz-arbeto, oni povas lasi ĝin kreski, kiel ĝi volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas ĝin elradikigi tuj kiam oni rekonis ĝin.

Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis danĝere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri baobaboj, oni neniam plu povas forigi ĝin. Ĝi invadas la tutan planedon. Ĝi traboras ĝin per siaj radikoj. Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj tro multaj, ili krevigas ĝin...

"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tualetadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda, tamen tre facila laboro. " Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la infanoj de mia planedo. "Se ili iam vojaĝos," li diris al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas prokrasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. Mi konis planedon, sur kiu loĝis mallaboremulo. Li malatentis tri arbustojn..."

Laŭ indikoj de la eta princo mi desegnis tiun planedon. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono. Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte konata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur asteroido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte forlasas mian rezerviĝemon. Mi diras: "Infanoj! Atentu la baobabojn! " Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero, kiu preskaŭ trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe prizorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe valoris.

Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno de la baobaboj? ". La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis pelata de urĝosento.


V V V V

ĈIUTAGE mi eksciis ion pri la planedo, lia foriro kaj lia vojaĝo. EVERY DAY I learned something about the planet, its departure and its journey. Tio okazis tute trankvile per hazardaj rimarkoj. This happened quite quietly by accidental remarks. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la baobaboj. So on the third day I got to know the drama of the baobabs.

Ankoraŭ ĉi foje tio okazis dank’al la ŝafeto, ĉar subite - kvazaŭ kaptita per grava dubo - la eta princo min demandis: This time again it was thanks to the lamb, for suddenly - as if seized with grave doubt - the little prince asked me: "Ĉu vere ŝafoj manĝas arbustojn? “Do sheep really eat bushes? " "Jes. Estas vere. " "Ha! Mi estas kontenta. " Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj manĝu arbustojn. “I didn’t understand why it was so important for sheep to eat bushes. Sed la eta princo aldonis:

"Sekve, ankoraŭ baobabojn ili manĝas - ĉu ne? "So they still eat baobabs - don't they?" " Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas arbustoj, sed arboj grandaj kiel preĝejoj, kaj eĉ se li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne manĝus unu solan baobabon. "I pointed out to the little prince that baobabs were not bushes, but trees as big as churches, and even if he brought a whole flock of elephants with them, they would not eat a single baobab. La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon: The idea of elephants made the little prince laugh:

"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..." "It would be necessary to put them on top of each other ..."

Sed li saĝe rimarkis: But he wisely remarked:

"Antaŭ ol fariĝi grandaj, la baobaboj unue estas malgrandaj..." "Before they grow up, the baobabs are small first ..."

"Ĝuste! Sed kial do viaj ŝafoj manĝu la malgrandajn baobabojn? But why should your sheep eat the little baobabs? " Li respondis al mi: "Nu! "He answered me, 'Well! Memkompreneble! Of course! ", kvazaŭ temus pri io tute evidenta. ", as if it were something quite obvious. Kaj mi devis multe cerbumi por kompreni sola tiun problemon. And I had to think a lot to understand that problem alone.

Kaj efektive, same kiel sur ĉiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis sur la planedo de la eta princo. And indeed, as on all the planets, good and bad grass grew on the little prince's planet. Do: el bonaj semoj herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. So: from good seeds herbs and from bad seeds weeds. Sed la semoj estas nevideblaj. But the seeds are invisible. Ili dormas sekrete en la grundo, ĝis unu el ili ekhavas la kapricon vekiĝi. They sleep secretly in the ground until one of them has the whim to wake up. Ĝi tiam eltiriĝas kaj unue timeme direktas al la suno ravan sendanĝeran ŝoson. It then pulls out and at first timidly directs to the sun a delightful harmless shoot. Se ĝi estas ŝoso de rafano aŭ roz-arbeto, oni povas lasi ĝin kreski, kiel ĝi volas. If it is a shoot of radish or rose bush, it can be allowed to grow as desired. Sed se temas pri malbona planto, oni devas ĝin elradikigi tuj kiam oni rekonis ĝin. But if it is a bad plant, it is necessary to eradicate it once it has been recognized.

Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj semoj... baobaboj. Well, there were terrible seeds on the little prince's planet ... baobabs. La grundo de la planedo estis danĝere plena de ili. The soil of the planet was dangerously full of them. Se oni tro malfrue zorgas pri baobaboj, oni neniam plu povas forigi ĝin. If you take care of baobabs too late, you can never get rid of them again. Ĝi invadas la tutan planedon. It invades the entire planet. Ĝi traboras ĝin per siaj radikoj. It pierces it with its roots. Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj tro multaj, ili krevigas ĝin... And, if the planet is too small and the baobabs too many, they blow it up ...

"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris al mi la eta princo. "That is a matter of discipline," the little prince later told me. "Kiam oni finis sian matenan tualetadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. "When you finish your morning grooming, you have to do it carefully on the planet. Oni devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe similas, kiam ili estas tre junaj. One must force oneself to regularly pull out the baobabs as soon as they have been distinguished from rose-bushes, to which they bear much resemblance when they are very young. Tio estas tre teda, tamen tre facila laboro. That’s a very tedious, yet very easy job. " Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la infanoj de mia planedo. "And one day he advised me to try to make this nice draw-on, in order to get it to the children of my planet. "Se ili iam vojaĝos," li diris al mi, "tio eble utilos al ili. “If they ever travel,” he told me, “that might be of use to them. Iufoje oni povas prokrasti sian laboron kaj ne gravas. Sometimes you can delay your work and it doesn’t matter. Sed, se temas pri baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. But when it comes to baobabs, there will always be disaster. Mi konis planedon, sur kiu loĝis mallaboremulo. I knew a planet on which a lazy man lived. Li malatentis tri arbustojn..." He ignored three bushes ... "

Laŭ indikoj de la eta princo mi desegnis tiun planedon. According to the little prince, I drew that planet. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono. I don’t much like talking in a moralistic tone. Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte konata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur asteroido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte forlasas mian rezerviĝemon. But the danger of the baobabs is so little known, and the risks to one who wanders on an asteroid are so considerable that this time I exceptionally abandon my reservation. Mi diras: "Infanoj! Atentu la baobabojn! Watch out for the baobabs! " Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero, kiu preskaŭ trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe prizorgis tiun desegon. “To warn my friends of that unknown danger that nearly hit them and myself, I took so much care of that design. La leciono, kiun mi donis, multe valoris. The lesson I gave was worth a lot.

Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno de la baobaboj? You may be wondering, “Why aren’t there other drawings in this book as grandiose as the drawing of the baobabs? ". La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne povis sukcesi. The answer is simple: I tried, but I couldn't. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis pelata de urĝosento. When I drew the baobabs, I was driven by a sense of urgency.