×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Jen nia IJK, Ĉapitro 9.3 – Parolo kun la trinkejestro

Ĉapitro 9.3 – Parolo kun la trinkejestro

Kabe: Vi, kiu konas preskaŭ ĉiujn ĉi tie, ĉu vi scias, kiu estas la knabino, kiu kunordigis la ‘gardanĝelojn'? Trinkejestro: Vi verŝajne pensas pri Jesi…

Kabe: Jes, ĝuste! Nun mi memoras, ke mi aŭdis ŝian nomon.

Trinkejestro: Laŭ mi ŝi estas stranga persono. Tute ne trinkas bieron kaj ne manĝas viandon. Sajnas, ke ŝia sola intereso estas Esperanto-agado.

Kabe: Sed ŝi estas tre bela kaj afabla laŭ mi…

Trinkejestro: Eble vi pravas pri tio… Ŝi preskaŭ neniam estas en la trinkejo, kaj mi do ne renkontas ŝin ofte. Fakte, mi tute fajfas pri tiaj homoj!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE