×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Jen nia IJK, Ĉapitro 4.1 – IJK-invitilo – 읽을 텍스트

Jen nia IJK, Ĉapitro 4.1 – IJK-invitilo

초급 2 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

Ĉapitro 4.1 – IJK-invitilo

En kafejo, post pluraj semajnoj (Kabe sukcesis lerni Esperanton, kaj ili nun uzas la lingvon. ) Ina: Jen, rigardu, invitilo por IJK! Kabe: Kio, I-J-kio?

Ina: I-J-K estas ‘Internacia Junulara Kongreso'. Mi planas iri al ĝi. Ĉu ankaŭ vi volas iri?

Kabe: Nu… ‘kongreso' ne sonas tre interese.

Ina: Sed estas! Ne pensu pri iu teda malvigla kongreso. Simple temas pri renkonto kun junuloj de multaj landoj. Verŝajne estos 300 ĝis 400 homoj tie, kaj preskaŭ ĉiuj parolos Esperanton.

Kabe: Bone, sed mi ne bone parolas Esperanton.

Ina: Ne gravas, eblas partopreni en Esperanto-kursoj tie. Kutime estas du niveloj, unu por komencantoj kaj alia por homoj, kiuj jam eklernis la lingvon.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE