×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

무료 회원가입
image

Jen nia IJK, Ĉapitro 3.2 – Kelkaj demandoj

Ĉapitro 3.2 – Kelkaj demandoj

Kabe: Mi legis, ke Esperanto havas kulturon. Tamen mi ne komprenas kie mi povas trovi tiun kulturon.

Ina: Vi trovos ĝin ĉie, kie estas homoj, kiuj parolas Esperanton.

Kabe: Sed neniu popolo uzas Esperanton…

Ina: Prave. Sed homoj, kiuj parolas Esperanton ofte vojaĝas kaj renkontas aliajn esperantistojn. Dum tiuj renkontoj ili uzas la lingvon en plej diversaj situacioj. Do, tie vi trovos la kulturon de Esperanto.

Kabe: Bone… Ĉu ekzistas muziko, literaturo, teatraĵo ktp?

Ina: Jes, jes. Same kiel estas por aliaj lingvoj. La kvanto ne estas same granda kiel en naciaj lingvoj, sed tio ne gravas. Almenaŭ ne por mi.

Kabe: Mi komprenas…

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE