×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 17.1 – 읽을 텍스트

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 17.1

중급 2 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

Ĉapitro 17.1

"Sed kial, kial, kial?

diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio? " "Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako? " "Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj. " "Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis? " "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj - Tom kaj Linda - rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto..."

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE