Leciono 6. Kinejo
Leciono 6.
Kinejo
H Petro!
P Jes?
H Ĉu plaĉus al vi viziti la kinejon?
P Ĉu estas bona filmo en la kinejo?
H Mi rigardos la gazeton.
P Kiajn filmojn vi preferas?
H Vi jam scias – plaĉas al mi romantikaj filmoj.
Sed vi preferas detektivajn kaj aventurajn filmojn.
P Kaj ankaŭ ridigajn filmojn.
H Do, mi serĉos romantikan, ridigan, detektivan, aventuran filmon!
P Nun vi ŝercas!
H Sendube.
P Sed serioze – kion vi volas?
Ni vidos filmon laŭ via elekto.
H Ha!
Jen bona filmo – ĝi vere estas komika, detektiva filmo, kaj la ĉefrolulino ĉiam havas romantikan scenon.
P Kaj la nomo de la filmo?
H “La Kadavro kaj la Kato”.
P Ĉu vi rememoras la filmon pri la bela domego, en kiu loĝis multaj fantomoj – “La Mistera Arbarego”?
Mi tre ridis.
H Jes, kaj mi rememoras la viron, kiu loĝis en la aĉa dometo.
Li havis ruĝan nazon.
P Vere, li havis ruĝegan nazegon!
Kaj kiam venis la monstro, li kuregis for!