×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Jen Nia Mondo, Leciono 3. En la Aŭto – 읽을 텍스트

Jen Nia Mondo, Leciono 3. En la Aŭto

초급 1 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

Leciono 3. En la Aŭto

Leciono 3.

En la Aŭto H Rigardu, Petro!

Jen kampo kun bovinoj. P Jes,Helena, jen kampo kun bovinoj.

H Rigardu, rigardu!

Apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj. Ĉu vi vidas? P Ne, Helena, mi ne vidas, efektive.

Mi rigardas al la vojo – sed mi kredas, ke apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj. H Kaj jen apud la kampo kun ŝafoj estas arbaro.

Ĉu ni povas halti? Tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi. Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun mi? P Jes, mia kara, tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi, sed ne eblas halti apud la arbaro.

Ni ne rajtas halti sur la aŭtovojo. Aĥ, ĉu vi vidas? Tiu idioto kredas, ke li estas la sola homo sur la vojo, ĉu ne? H Eble…

P Apud li sidas virino.

Ŝi estas bela, ĉu ne? H Ne, ŝi ne estas bela; sed la ĉevalo estas bela.

P La ĉevalo?

H La ĉevalo en la kampo.

Ĝi estas bela, sed vi ne rigardas. P Mi rigardas al la vojo.

H Vi rigardas al la virino kun la idioto.

Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun ŝi? P Ne, Helena.

Kompreneble ne plaĉus al mi sidi sub arbo kun ŝi. Plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi. H Sed vi kredas, ke ŝi estas bela.

P Vi estas pli bela.

Ĉu vi estas kontenta? H Jes, Petro, mi estas kontenta.

H Ho, Petro, rigardu!

Jen kampo, kaj en la kampo estas bovinoj… P Jes,Helena, en la kampo estas bovinoj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE