×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

신년 할인 - 연장된 주 최대 50% 할인
image

Jen Nia Mondo, Leciono 25. Aktualaĵoj

Leciono 25. Aktualaĵoj

Leciono 25.

Aktualaĵoj H Kion vi legas, kara?

P ...

H Petro, ĉu vi fariĝis surda?

Kion vi legas? P Ho, pardonu min, Helena.

Mi legas artikolon pri la aktualaj problemoj de hodiaŭa mondo. La verkinto de la artikolo avertas pri la danĝero de venonta milito. H Milito estas abomenajo.

La sola milito, kiun mi povus aprobi, estas tiu, kiu havas justan celon. Ĉiu socio minacata de fremda armeo rajtas defendi sin kontraŭ atako. Minacate, oni defendas sin. P Konsentite, jes.

Sed registaroj emas mensogi pri siaj veraj celoj. Ĉu vi fidele obeus ĉiun ordonon kaj ĉiun leĝon, eĉ de malbona registaro? H Eble jes, pro timo; (ŝercas) same kiel mi obeas ĉiun vian ordonon!

P Estas neeble, diskuti kun vi politikajn aferojn.

Ĉiam vi komencas ŝerci. H (serioze) Tamen ŝajnas al mi, ke ĉiam tiuj, kiuj estas plej fortaj, aŭ plej bone armitaj, venkas la malpli fortajn.

Jen ĉio. P Sed antaŭ momento vi volis paroli pri justaj celoj!

H Ve!

Ne ĉiam venkas justa celo. P Laŭ mi, esence kulpas la homa avaro kaj stulteco.

Tio memorigas min pri poemo. Ĉu vi memoras tiun ezopan fablon de la poeto Kalocsay? Ĝi komenciĝas jene: La ĉeval' kaj bovo ie...

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE