×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

Jen Nia Mondo, Leciono 23. Turistoj kaj Turismo – Text to read

Jen Nia Mondo, Leciono 23. Turistoj kaj Turismo

초급 1 에스페란토어의 lesson to practice reading

지금 본 레슨 학습 시작

Leciono 23. Turistoj kaj Turismo

Leciono 23.

Turistoj kaj Turismo H Ĉu vi rimarkis, ke la urbo estas plena da turistoj?

P Jes, plena.

Hodiaŭ matene unu turisto alparolis min. Li demandis, kie estas garaĝo, por ke li aĉetu benzinon. Post kiam mi direktis lin al la garaĝo, li petis informojn pri la poŝto, pri telegramoj, kaj eĉ pri publika necesejo! H Nekredeble!

Eble vi aspektis kiel helpema policano. P Pri tio mi dubas.

H Hieraŭ mi vidis usonanon, kiu provis ŝanĝi la radon de sia aŭto.

P Kie estis tio?

H Ĉe la dekstra flanko de la ponto.

P Kiel vi sciis, ke li estas usonano?

H Ĉar li uzis usonan parolmenieron por demandi pri garaĝo.

P Kial li serĉis garaĝon?

Ĉu ankaŭ li volis aĉeti benzinon? H Ne, ne: por ripari la defektitan radon, vi stulta!

P Hmm.

Ĉu vi scias, ke dek milionoj da vizitantoj venis al nia lando en la pasinta jaro? H Tio estas grandega nombro.

P Ili venas el nordo kaj sudo, el okcidento -

H - kaj oriento.

Hieraŭ mi vidis ankaŭ tri japanojn sur la benkoj apud la telefonejo. P Ho, ĉu vere?

Sed la turismo estas malbone organizita en nia urbo: ĉu vi ne konsentas? Anstataŭ lasi la vizitantojn sen helpo, la urba konsilantaro devus starigi turisman servon por helpi ilin. H Jes, eble en la mezo de la ĉefplaco, aŭ en la stacidomo.

P Kaj krom starigi tian servon, ĉu la urba konsilantaro ne devus presigi prospekton, kun informoj pri la vidindaĵoj kaj tiel plu?

H Mi kredas, ke tiu prospekto jam ekzistas.

P Jes, sed nur en unu lingvo.

Ĝi devus esti plurlingva. Tio vere signifus paŝon antaŭen. H Precipe, se ĝi inkluzivas Esperanton!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE