×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Jen Nia Mondo, Leciono 12. La Kongreso

Leciono 12. La Kongreso

Leciono 12. La Kongreso

P Baldaŭ ni vojaĝos eksterlanden - jes, post nur du monatoj ni partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto!

H Mi kredas, ke ĝi estos vere interesa travivaĵo. Ĝi estos nia unua Esperanto-kongreso. Ni povos renkonti kongresanojn el multaj diversaj landoj.

P Oni diras, ke tia kongreso donos al ni multe da novaj amikoj.

H Imagu - ni parolos per unu komuna lingvo kun homoj el pli ol kvardek landoj! El kio konsistas la kongresa programo? Ĉu vi havas la detalojn?

P Jes, jen la detaloj, en la bulteno. La programo enhavas multege da eroj. La unua ero por ni estos verŝajne la Interkona Vespero.

H Kio estas interkona vespero?

P Nu, mi supozas, ke oni havas okazon interkonatiĝi kun aliaj gekongresanoj. Poste estos la Solena Inaŭguro, kun salutoj de eminentuloj kaj reprezentantoj de organizaĵoj el ĉiuj landoj, kaj kun festparolado.

H Kaj kiam okazos la laboraj sesioj?

P Ho, tra la tuta semajno estos amaso da laborkunsidoj. Daŭre oni diskutos, debatos, komitatos. Krome okazos dek prelegoj en la kadro de la Internacia Somera Universitato. Kaj ankoraŭ mi ne menciis la Oratoran Konkurson kaj la Belartajn Konkursojn.

H Nu, ilin mi lasos al vi, Petro. La literaturo ne multe interesas min. Kia estos la distra flanko de la kongreso?

P Ankaŭ bunta... Bankedo kaj Balo... teatraĵo... kaj pluraj ekskursoj. Kien ni iru en la tuttaga ekskurso?

H Donu al mi la prospekton! Ho, Petro, mi apenaŭ povas atendi! Tio estos tiel interesa vizito! Vere mi ĝojas, ke mi lernis Esperanton.

P Ankaŭ mi, mia kara, Ni trinku toston al niaj ferioj! Al la sukceso de la Kongreso!

H Al belega ferio kun amikoj el ĉiuj landoj... kaj kun vi!

P Al niaj ferioj!

H Al niaj kunaj ferioj!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE