×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Ana Pana, Parto 4 - Ŝatokupoj

Parto 4 - Ŝatokupoj

Ana ŝatas kanti. Ŝi ofte kantas.

Kaj ŝi bone kantas! Kanti estas ŝia ŝatokupo. Ŝi ankaŭ ŝatas ludi tenison kaj bicikli. Do, Ana estas kaj muzikema kaj sportema. Al Ana ankaŭ plaĉas legi librojn kaj spekti filmojn. La gefratoj de Ana ofte naĝas. Ili tre ŝatas ludi en akvo. Ŝatokupo de la patrino de Ana estas lerni lingvojn. Ŝi jam bone parolas sep lingvojn! La patro de Ana ne ŝatas lerni novajn lingvojn. Lia ŝatokupo estas kuirado. Ĉefe li kuiras vegetare, sed iufoje li kuiras ankaŭ fiŝaĵon.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE