×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

La fabeletoj de L. Tolstoj, Patro kaj filoj – 읽을 텍스트

La fabeletoj de L. Tolstoj, Patro kaj filoj

중급 1 읽기를 연습하는 에스페란토어의 수업

지금 본 레슨 학습 시작

Patro kaj filoj

Lev Tolstoj

Patro kaj filoj

La patro multfoje parolis al siaj filoj, ke ili vivu konkorde kaj pace, sed ili ne obeis lin.

Jen li ordonis alporti balailon, ligitan el multaj vergoj kaj diris: – Rompu ĝin!

Longe ili penadis fari tion, sed tute ne prosperis.

Tiam la patro malligis la balailon kaj proponis rompi po unu vergo aparte. La filoj tre facile disrompis ĉiujn vergojn unuope.

Kaj la patro diris:

– La samaj vi estas: se vi vivos konkorde kaj ligite, neniu vin povas superforti kaj se vi malpaciĝos, ĉiu vin facile venkos.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE