Patro kaj filoj
Lev Tolstoj
Patro kaj filoj
La patro multfoje parolis al siaj filoj, ke ili vivu konkorde kaj pace, sed ili ne obeis lin.
Jen li ordonis alporti balailon, ligitan el multaj vergoj kaj diris: – Rompu ĝin!
Longe ili penadis fari tion, sed tute ne prosperis.
Tiam la patro malligis la balailon kaj proponis rompi po unu vergo aparte. La filoj tre facile disrompis ĉiujn vergojn unuope.
Kaj la patro diris:
– La samaj vi estas: se vi vivos konkorde kaj ligite, neniu vin povas superforti kaj se vi malpaciĝos, ĉiu vin facile venkos.