×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.21. La pendseruro de la koro

2014.02.21. La pendseruro de la koro

La pendseruro de la koro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Tutmonde disvastiĝanta romantika rito

La ĵus pasintan 14-an de februaro okazis la tradicia, sed nuntempe ege konsumisme poluita, Sankt-Valentena festo, dum kiu tradicie enamiĝintoj esprimas amon por siaj amatoj. Ĝi, el Eŭropo, jam disvastiĝis en la plejparton de la mondo. Tamen ĝi ne estas la sola romantika neformala rito de enamiĝintoj, kiu furoras en la mondo.

Ŝloso de pendseruro sur parapeto de ponto, balustrado aŭ similaj publikaj instalaĵoj, fare de enamiĝintaj paroj, fariĝas la plej populara romantika rito en la tuta terglobo. Jen tipa evento:

Knabo kaj knabino, proksimume 16-jaraj, sidantaj apude sur ponto de iu rivero desegnas, per nigra feltoplumo, etan koron sur malgranda flava pendseruro. Poste ili fotas ĝin per poŝtelefono, sin interkisas, fotas sin mem kun la pendseruro kaj serĉas lokon por ĝin pendigi sur la parapeto. Malfacila tasko, ĉar en tiu laŭmoda loko jam estas pendigitaj miloj da pendseruroj, kiujn aliaj paroj pendigis antaŭe. Post kelkminuta serĉado, ili trovas liberan lokon en malproksima angulo, ŝlosas la pendseruron kaj zorge kontrolas, ke ĝi estas perfekte ŝlosita. Tiam ŝi kisas la ŝlosilon kaj forĵetas ĝin suben en la riveron.

Scenon, similan al la supre priskribita, oni povas spekti en centoj da lokoj en la mondo. Amasojn da pendigitaj pendseruroj oni povas vidi en Parizo sur pluraj pontoj, kiuj trairas la riveron Sejno, en Ljubljana, la ĉefurbo de Slovenio, sur la ponto, kiu transiras la riveron en la centro de la urbo, en Romo super la rivero Tibero, en Londono super Tamizo, en Tel-Avivo super Jarkono, cent metrojn antaŭ ĝia enfluejo en la maron, en Seulo, Vilno kaj multegaj aliaj urboj.

La tiel nomataj "pendseruroj de amo" ĝenerale estas tute normalaj pendseruroj por pordoj, bicikloj, ŝranketoj aŭ similaj uzoj. Sed la eksterordinaran sukceson de tiu modo evidentigas la fakto, ke jam kvar jarojn oni produktadas ankaŭ specialajn pendserurojn, projektitajn por ununura celo - esti pendigitaj sur ponto. Ili havas formon de koro kaj kvar elekteblajn kolorojn sed ilia karakteraĵo estas la manko de ŝlosilo - oni povas ŝlosi ilin nur unufojon - kaj ne plu. Tiu ja estas ĝuste la celo, por kiu la enamiĝintoj aĉetis ilin.

Ne nur tre junaj paroj festas la riton de pendigo de pendseruroj de la koro, ĝi povas havi ankaŭ aliajn celojn. Edziĝpropono estas tre populara celo sed estas plenaĝaj paroj, kiuj uzas ilin por festi specialajn datrevenojn de ilia geedziĝo, por memorigi reciproke, ke la amo estas eterna kaj ankaŭ estas tiuj, kiuj aĉetas la pendserurojn okaze de rememoro de forpasintaj amataj homoj.

Geedza konsilisto klarigas, ke antonomazie pontoj estas romantikaj lokoj kaj ŝloso de pendseruro, ĝuste tie, povas simboli senrevenan engaĝiĝon. La rito de la fermo de seruro kaj forĵeto de ĝia ŝlosilo ja atestas, ke ankaŭ la ligo de la paro estas ne malligebla. Interese estas noti, ke la rilato de junaj paroj al la reciproka engaĝiĝo estas nuntempe multe pli serioza kaj romantika, ol kiom ĝi estis por la du antaŭaj generacioj. Ekzemple, malfermitaj rilatoj ne plu estas laŭmodaj. Romantikismo fariĝas reganta kaj la rito de ŝloso de pendseruro sur ponto evidentiĝas kiel unu el ĝiaj publikaj aspektoj.

Sed ne ĉiuj estas kontentaj pro tio, ĉefe la urbaj aŭtoritatoj, kiuj opinias, ke la aĉaj amasegoj de pendseruroj malbeligas kaj damaĝas la pontojn. Nur en malmultaj aparte romantikaj lokoj la klarvidaj turismaj aŭtoritatoj mem kuraĝigas tian modon.

2014.02.21. La pendseruro de la koro 2014.02.21. The padlock of the heart