×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.02.05. Teruro - Poemo de Baldur Ragnarsson

2014.02.05. Teruro - Poemo de Baldur Ragnarsson

Teruro - Poemo de Baldur Ragnarsson

Tiun ĉi sondosieron produktis Luiza Carol el Israelo

Baldur Ragnarsson

Teruro

(laŭ islanda popolrakonto)

Ambaŭflanke de la profunda valo sur krutaj montoj sidis la fratinoj, ogrinoj ambaŭ; okcidente falo de ruĝa suno fajrigis akrajn pintojn al lancoj similajn, sangaj post batalo.

En ombro sube, inter nigraj rokoj, galopis plej impete tra la grundo rajdanto homa; tondris tiam vokoj: “Fratino mia, pruntu al mi poton!” “Por kion fari?” “Kuiri la homidon!” Malsupren ili saltis por kapti kuiroton.

Li spronis la ĉevalon kaj fulme fuĝis laŭlonge de la valo ĝis atingo de la preĝejo, desaltis de la selo, la ŝnuron tiris de la sonorilo; sur lian nukon jam blovis la anhelo de la ogrinoj subite haltigitaj per la sonoro de la kristana pelo.

Koleraj ili estis kaj lasis signon de sia furiozo sur la ĉirkaŭmuro ĝin frapante per piedoj pezaj, farante vastan breĉon antaŭ forkuro al siaj montaj kavernoj. Tiu breĉo neniam poste estis riparebla; ĝis hodiaŭ restas tiu spuro de du fratinoj, simboloj de teruro.

2014.02.05. Teruro - Poemo de Baldur Ragnarsson 2014.02.05. Terror - Poem by Baldur Ragnarsson