×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.24. La Konsulejo de Esperantujo en Gdansko

2013.12.24. La Konsulejo de Esperantujo en Gdansko

La Konsulejo de Esperantujo en Gdansko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

De la tempo kiam ni fondis nian novan E-organizaĵon surbaze de malnovaj personoj loĝantaj en Gdańsk, Sopot kaj Gdynia pasis monatoj. La aro, kiu surprenis la nomon Triurba Esperantista Asocio TORENTO, decidis realigi kvazaŭ eksperimenton, kiu konsistas en la volo agi memstare, en malgranda grupo kaj en limigita tereno. Ni estas memstaraj ne nur decide sed ankaŭ finance, kio kaŭzas kelkan respondecon kaj la devon raporti al koncerna fiska oficejo. La financa sendependeco estas memkompreneble nefacila defio, tial ni povas paroli pri iasenca eksperimento, nome: ĉu ni gajnos financadon por fari ion pli. Volante agi grupe ni konsentas, ke temas pri strikte poresperanta agado kaj peresperanta ankaŭ. Do nia laŭvica defio estas eltrovi kelkajn aldonajn kialojn uzi la lingvon. Kiel ĉie estas inter ni personoj al kiuj povus ŝajni, ke Esperanto ne havas por ili sekretojn kaj tiaj, por kiuj ĝi estas daŭra mistero. Dume kaj unuj kaj la aliaj devus konstante perfektiĝi en la lingvokono kaj la lingvouzo. Supozeble por ĉiu esperantisto plej facile estas propagandi por E-o pere de pluraj nelingvaj metodoj.

Ĉi-jare alvenis la okazo elstarigi Kristnaskofestan abion, kiun ni ornamis per surskriboj kaj simboloj de Esperanto, kaj per festaj bildkartoj skribitaj de aliaj esperantistoj en la internacia lingvo nepre. Ĉio ĉi kaŭzis interesiĝon de la spektantoj, ĉar la nature kaj arte verda (danke al ni) arbeto staris inter la aliaj samspecaj, tamen ornamitaj de konsulejoj havantaj siajn sidejojn en la urbo Gdańsk. La lastan sabaton, la 21-an de decembro, esperantistoj ne nur de nia nova asocio volis elprofiti la lokon ĉe la Esperante vestita kristnaska abio, por saluti kaj bondeziri siajn E-amikojn tra la tuta mondo. Tiutage ankaŭ gastis vizite en la urbo juna esperantistino el Vietnamio, kiu volis renkontiĝi kun ni. Do estis por ŝi la okazo partopreni en tiu ĉi momento kaj kune kun ni kanti la polan (esperantigitan) kristnaskan kanton „Alrapidis Bet-Leĥemon paŝtistoj”. Poste ni iom interparolis kun la junulino en nia lingvo, promenante tra la ŝatata de turistoj vizitantaj la Malnovurbon de Gdańsk intinero nomata „La reĝa vojo”.

En Pollando la kristnaskofesta periodo estas kutime la tempo de familiaj renkontiĝoj kun bondeziroj, kuna kantado de kristnaskaj kantoj, donacoj, manĝado kaj lastatempe ĉiam pli oftaj intertempaj promenadoj en la „freŝa aero”. Mi ankaŭ al vi volas bondeziri tiuokaze, komprenante ke ne ĉiuj festas la tempon same kiel ni poloj, tamen estas nenio domaĝa, kiam oni bondeziras al iu ĉe ajna okazo. Mi alkroĉas ĉi tie la ligilon, por ke vi povu ankaŭ rigardi niajn triurbajn bondezirojn ĉe nia Esperante ornamita kristnaska arbeto, kiun mi eĉ nomis „la arbeto de la konsulejo de Esperantujo” en Gdansko. Ĉu la elpensita de mi nomo estas ĝusta?