×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.16. Realtempa veterprognozo

2013.12.16. Realtempa veterprognozo

Realtempa veterprognozo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La radaro de la pluvo

Malgraŭ mia scienca edukado, aŭ ĝuste pro tio, ke mi scias pri la komplekseco de la nuntempaj matematikaj modeloj kaj amaso da komputilegoj uzataj por veterprognozo, mi emas malestimeti kaj publike moketi la lokajn meteoprognozojn. Nia landeto, Israelo, troviĝas en la sudorienta angulo de Mediteraneo en la ekstrema okcidenta rando de Mezoriento. Dum pli ol ok monatoj, ekde aprilo ĝis novembro la vetero preskaŭ tute ne ŝanĝiĝas, nur duongrado plia aŭ malplia kaj fojfoja siroko. Dum la vintraj monatoj tradicie pluvetas kaj foje eĉ tre mallonge pluvegas, sed ĝuste en tiu ĉi periodo la meteoprognozoj, eĉ por la morgaŭo ne estas la plej fidindaj.

La amaskomunikiloj laŭkutime faras el ĉiu antaŭvidita nubeto, ciklonon kaj el ĉiu pluveto, diluvon. Oni tamen havas je dispono tre tiklan retpaĝaron de la nacia meteologia servo, kiu ekfunkcias, kiam rimarkindaj atmosferaj fenomenoj alproksimiĝas je 300 km. de nia marbordo: temas pri la informoj el la radaro de la pluvo. Kompreneble la proksimiĝanta nubaro pro kaprica venteto povas, kiel ofte okazas, lastmomente maltrafi nian landon kaj veturi norden al Libano aŭ suden al Egiptujo. Tamen, se ne temas nur pri kelkaj izolitaj nubetoj, io certe okazos ankaŭ ĉe ni.

Vidu en la supra dekstra angulo de la bildo tion, kion montris la ekrano de la radaro antaŭ kelkaj tagoj. Mi loĝas iomete norde de la kruca centro videbla en la radara mapo. En la granda fona foto vi povas vidi la samtempan falantan pluvegon kaj sube maldekstre la skafaldojn, kiuj jam delonge ornamas nian oketaĝan konstruaĵon cele al konstruo de sunbalkonoj (se vi deziras ekscii pri ĉi-rilataj tragikkomikaj travivaĵoj, vi povas aliri al mia antaŭa sonartikolo).

Kelkaj el vi povus prave diri: "Nu, bone! Por vidi tra fenestro pluvon, oni tute ne bezonas radaron!". Sed, dank' al radaro de la pluvo oni povas ekscii kelkajn horojn antaŭe, tion, kio preskaŭ certe okazos. Maksimume la ŝanĝo estos en la pluva intenso. La interreta paĝo donas, je intervalo de 10-20 minutoj, novan radaran mapon, do oni povas bone taksi la rapidecon de la vento, kaj kiel la pluvaj areoj moviĝos dum la proksimaj du aŭ tri horoj kun precizeco de ĉirkaŭ unu kilometro.

La meteologiaj radaroj radiadas mikroondojn kun ondolongo inter 3 kaj 10 cm., ĉar nur per tiaj ondolongoj oni povas kapti objektojn, kies dimensio estas centimetro aŭ frakcioj de centimetro, ĝuste kiel pluvgutojn, neĝflokojn kaj hajlerojn. La ricevanta komponanto de la sistemo zorgas pri kolektado de eĥoj, t.e. de la frakcio de energio reflektita fare de obstakloj troviĝantaj laŭ la onda vojo.

La radaro, do, ne vidas la nubojn sed nur la eventualajn internajn precipitaĵojn kaj tiujn jam falantajn el la nuba tavolo. La eĥo resendita fare de la nubaj areoj, estas des pli forta, ju pli grandaj estas diametro kaj koncentriĝo de pluvgutoj kaj neĝflokoj. Memkompreneble la precipitaĵoj estas pli intensaj en la areoj, kies eĥo estas pli forta. Komputilo prilaboras la informojn, konvertas la eĥajn valorojn en precipitaĵajn valorojn kaj prezentas ilin surekrane laŭ ilia intenso (vidu la koloran bendon en la supra bildo). Malhela bluo indikas pluvkvanton de 0,1 mm. hore kaj violkoloro, je la alia ekstremo, tiun de 200 mm. hore.

Sur la radara ekrano aperas ankaŭ la pozicio de la pluvaj areoj surbaze de du geometriaj faktoroj: azimuto (t.e. la angulo inter la geografia nordo kaj la aldirekto de la radara parabola anteno) kaj la horizontala distanco de la obstaklo, taksata laŭ la tempo necesa al la ondo por reveni al la anteno.

Kiam, dum tiaj ĉe ni maloftaj pluvaj perturboj, mi scivoleme kaj voreme spektadas la intersekvantajn mapojn el la radaro kaj komparas ilin kun la realtempaj eksteraj precipitaĵoj, mi tute ne pensas pri ĝiaj teknikaĵoj sed reveme iamaniere mi kvazaŭ sentas min moderna Tlaloko, la azteka mitologia dio de pluvo.

2013.12.16. Realtempa veterprognozo 2013.12.16. Real time weather forecast