×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.26. Vivu la libereco!

2013.11.26. Vivu la libereco!

Vivu la libereco!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Itala satira filmo pri politiko

Roberto Andò estas la reĝisoro de la surpriza filmo "Vivu la libereco" (itale "Viva la libertà"), kiun li fidele eltiris el sia romano "La malplena trono". La intrigo baziĝas sur la tre klasika artifiko de interŝanĝo inter du identaj ĝemeloj.

Enrico Olivieri esta ruza kaj longsperta politikisto de centro-maldekstro, kies dekadenco ŝajnas nealtigebla. Ĉiuj opinisondoj indikas lin kiel malgajninton en la baldaŭaj balotoj kaj lia partio volas liberiĝi de li. Tial li decidas abrupte malaperi kaj inkognite veturas al Parizo ĉe sia malnova pasia amo, Danielle, nun edziniĝinta al fama japana reĝisoro. Sekve de lia subita malapero, liaj partikamaradoj panikas kiel alarmitaj vespoj.

Lia ĉefhelpanto, Andrea Bottini, estas la sola, kiu ne senkuraĝiĝas. Li ekhavas la ideon anstataŭigi la malaperintan politikiston per lia ĝemela frato, Enrico, ekstravaganca verkisto kaj filozofo, ĵus ellasita el frenezulejo. La interŝanĝo alportas plezurajn surprizojn.

Dum la nuntempa Italujo baraktadas en politika malordo preskaŭ kaosa, la satira filmo "Vivu la libereco", kvankam en formo de tre amuza komedio, skurĝas la endemiajn ĉefpekojn de la itala (ĉu nur itala?) politika kutimo. Tre verŝajne unu el la plej gravaj malvirtoj, kiu minas la kredeblecon de la politikistoj, estas la trompema retoriko de iliaj diskursoj. Tiaj paroladoj fakte estas miksamasoj de malplenaj kliŝoj, kiuj ne celas racie persvadi la aŭskultantojn, kies fidon ili delonge perfidadas, sed nur akiri ilian korfavoron de voĉdonantoj.

Je la bazo de ĉiu fidinda diskurso devus esti komuna etoso kaj kunpartigeblaj valoroj cele al praktike realigebla projekto, kiu kontentigos la proponanton kaj la civitanojn. Kiel bonege kaj trafe evidentigas la filmo, tro da politikistoj uzas retorikajn artifikojn, kiuj nebuligas la limon inter justaĵoj kaj maljustaĵoj, celante konvinki, ke iu afero kaj ĝia malo povas esti samtempe veraj.

Alia grava difekto de politikistoj estas ĝenerala manko de kulturo kaj tion la filmo aparte substrekas. Kiam la ĝemelo Giovanni anstataŭigas la malaperintan politikiston, li ja proponas modelon de politika aktiveco bazita sur kulturo. Tiamaniere, bedaŭrinde tio okazas nur en la filmo, li kreas akordon kaj komunikeblecon kun la civitanoj, kaj fariĝas politikisto treege populara en la tuta lando.

Li, en unu el siaj diskursoj, eĉ citas laŭvorte la poeziaĵon " Al hezitanto " de Bertolt Brecht:

Vi diras:/nia situacio malboniĝas. La mallumo/pliiĝas. La fortoj malkreskas./ Post kiam oni laboris tiomajn jarojn/ ni nun estas en kondiĉo/ malpli facila ol kiam oni ĵus komencis./ Kaj la malamiko frontas kontraŭ ni/ pli forta ol neniam./ Ŝajnas, ke ĝiaj fortoj kreskis,/ ĝi aperas nun nevenkebla. Kaj ni eraris,/ oni ne plu povas mensogi./ Ni estas ĉiam malpli multnombraj. Niaj/ signalvortoj estas konfuzaj. Parton/ de niaj vortoj/ la malamiko tordis ĝis igi ilin/ ne plu rekoneblaj./ Kio do estas falsa el tio, kion ni diris?/ Ĉu io aŭ ĉio?/ Je kiu ni ankoraŭ kalkulas?/ Ĉu ni estas supervivintoj,/ forpuŝitaj de la fluo? Ĉu ni postrestos, sen/ plu kompreni neniun kaj de neniu komprenitaj?/ Aŭ ĉu kalkuli je la bonŝanco?/ Tion vi demandas. Ne esperu iun respondon, krom la vian.

Tiu ĉi intensa poeziaĵo revigligas en li kaj en la aŭskultantoj, la verajn senton kaj signifon de "pasio", kiun oni, kaj ĉefe politikistoj, devus havi por ĉio farinda. Krom la brila duobla interpreto de la teatra aktoro Toni Servillo, rimarkinde ankaŭ estas kiel la reĝisoro uzis la uverturon de "La forto de la destino" de Giuseppe Verdi por muzike substreki intensajn momentojn de tiu ĝuebla filmo.

Laŭplaĉe, vi povas spekti la esperante dublitan antaŭfilmon de "Vivu la libereco":