×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Filmoj kun Subtekstoj je YouTube, Biografi(et)o de Ludoviko Lazaro Zamenhof

Biografi(et)o de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1)

Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko, Rusia Imperio, kiel filo de Marko Zamenhof kaj Rozalia Zamenhof.

Denaske li konis du lingvojn: la jidan, kiun parolis la patrino kaj la rusan, kiun parolis la patro.

Infane Zamenhof volis fariĝi fama rusa verkisto kaj multe skribadis, sed poste li ŝanĝis sian revon.

Bjalistoko estis plurgenta urbo kaj dum sia infaneco, Zamenhof vidis surstrate multege da persekutado, batalado kaj intergenta malamo.

Li tiutempe jam sciis, ke kiel grandaĝulo li nepre forigos tiun ĉi malbonon kaj unuigos homaron.

Li elpensis multajn utopiajn ideojn, kiujn poste li forĵetis.

Tamen en lia kapo firme restis unu - la ideo pri unu homa lingvo.

Tiel ekestis alia demando, kiun lingvon elekti.

Li konstatis ke por kontentigi ĉiujn, ĝi ne povas esti jam estanta nacia-lingvo, necesas alia neŭtrala lingvo.

En 1865 Ludoviko eklernis en kvarjara elementa lernejo kaj poste de 1869 li lernis en Bjalistoka reala gimnazio, sed devis ripeti unuan klason pro malsano.

Li lernis tie nur 4 jarojn, ĉar en 1873 la tuta familio transloĝiĝis al Varsovio.

Antaŭ sia edukado en Varsovia gimnazio por klasikaj studoj, li eklernis la grekan kaj la latinan.

Li volis revivigi tiujn ĉi lingvojn kaj uzi ilin kiel la internacia lingvo,

tamen poste li rimarkis ke en tiuj ĉi lingvoj ekzistas multaj senutilaj antikvaj formoj kaj mankas modernaj esprimiloj.

La lingvo internacia estu facile lernebla kaj uzebla, ne por kleruloj, li pensis.

Tiel li komencis labori pri nova elpensita lingvo.

Li studis multajn vortarojn.

Vortoj al la nova lingvo estis elektitaj kvazaŭ per voĉdonado de la plejmulto,

ju pli da lingvoj havas la vorton same elparolitan aŭ skribitan, des pli bone.

Tamen necesas miloj, milionoj da vortoj por igi lingvon tute uzebla kaj esprimiva.

Tiu ĉi grandioza tasko timigis Ludovikon.

Iam poste, irante sur la strato, ĉiu ĉagreno foriris.

Li rimarkis ke surskribo ŝvej-car-skaja (pordistejo) kaj elpendaĵo kon-di-tor-skaja (sukeraĵejo) havas la saman finon.

Ĉi tiu -skaja ekinteresis lin kaj montris al li, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellerni.

De tiam li studis sistemojn de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj.

En la kvina klaso li eklernis la anglan, kiu montris al li ke riĉa, viva lingvo ne bezonas multan, malfacilan gramatikon.

Malgraŭ la fervoro en lernado kaj lingvokonstruado, li havis unu ĉagrenon.

Li sentis malplenon en la koro pro manko de kredo.

Li profundiĝis en filozofiajn demandojn al kiuj li ne povis trovi respondon.

Tamen feliĉe iom post iom li ektrovis veron por si mem.

Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto.

Deksep-jare li akiris novan fidon kaj feliĉon de la animo ekster dogmoj.

Li sentis fortan inspiron en la koro.

Pli fervore li revenis al laborado.

En la lasta klaso de gimnazio, projekto de la internacia lingvo estis jam preta, ĝi nomiĝis “Lingwe Uniwersala”.

Ses aŭ sep el liaj lernejkamaradoj interesiĝis kaj eklernis ĝin.

Ili kunvenis en la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie kaj la 5-an de decembro 1878 ĉirkaŭ kuko ili festis la vivigon de la lingvo.

Tamen en junio 1879 la lernojaro finiĝis kaj ĉiuj disiris.

Kelkaj el la kolegoj vigle provis disvastigi kaj propagandi la lingvon, sed

Ankaŭ tiutempe alia malĝojo lin trafis, ĝis tiam la patro ne malaprobis lian laboradon, sed nun venis la tempo elekti profesion kaj iri al universitato.

Kaj la patro postulis de li fordoni la kajerojn kun vortaro, gramatiko, versaĵoj kaj tradukoj en Lingwe Uniwersala por ke Ludoviko koncentriĝu sur studadon.

Rezulto de multjara Zamenhofa laboro kaj penado malaperis en patran ŝrankon.

La devigita junulo elektis kuracistan karieron kaj veturis al Moskvo.

Tie la malriĉa studento gajnis monon per kromlecionoj kaj verkado por gazeto, la Moskovskie Viedomoŝti.

Li korespondis letere kun siaj gepatroj.

Kvankam li malmulte pensis pri la lingvo internacia, li neniam forgesis pri Hebreoj.

La cionista revekiĝo lin allogis.

Li ekpresigis poemon al Hebreoj en la Ruski Jevrej.

Sed li neniam iĝis gvidanto de la cionista movado.

Post du jaroj li ne plu povis studi en Moskvo pro manko de mono kaj en somero 1881 li revenis hejmen, Varsovien.

Tie li daŭrigis siajn studojn kaj rememorigis sin pri la ideo de la lingvo internacia.

Li demandis sian patrinon, ĉu ŝi povas redoni al li la kajerojn kaj ĉiujn dokumentojn, sed tiam li sciiĝis ke lia patro ĉion bruligis.

Feliĉe, li memoris la tutan lingvon parkere kaj sur kajeroj en aŭgusto 1881 reaperis preskaŭ la sama lingvo kiel en 1878.

Dum la venontaj ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon.

Li tradukadis multajn horojn kaj verkadis proprajn poemojn kaj pacajn kantojn.

Tiam li ankaŭ komprenis ke necesas netuŝebla fundamento por ke la lingvo estontece ne disfalu ĉiuflanke, sed la fundamento mem aperis nur en 1905.

Li tute fordonis sin al la projekto, li restis la tutan tempon sub silento, al neniu li parolis pri sia laboro.

Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis.

En rondoj societaj li sentis sin fremdulo.

Tamen unu finfine eksciis - Klara Silbernik, ŝi renkontis lin ĉe sia bofrato kaj ili tuj enamiĝis.

Unu tagon li konfesis la ideon al ŝi kaj ŝi decidis partopreni lian vivon de sindono.

Jam du jarojn antaŭ ĉio ĉi, Ludoviko finis siajn studojn.

Kaj nun anstataŭ studi, li laboris kiel modesta kuracisto, nenie li povis trovi sufiĉan klientaron.

Li helpis povrajn laboristojn kaj aliajn malriĉulojn, kiuj ne povis pagi grandajn sumojn al lukse vivantaj kuracistoj.

Foje li eĉ kuracis senpage.

Post kelkaj monatoj, li decidis fakuliĝi pri oftalmologio kaj vojaĝis al Vieno, de kie li revenis en aŭtuno 1886.

Kaj en Varsovio li malfermis akceptejon kiel okulisto.

Samjare, kiel ni jam scias, li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko.

Sed li longe ne povis trovi eldoniston pretan eldoni libron pri iu elpensita lingvo.

Dum kiam li daŭre laboris super la lingvo, atingis lin fama Volapuko, sed post ioma studado li konstatis ke la solvo mem ne taŭgas.

Multaj jam baldaŭ forlasis la aferon kaj la movado malkreskis.

Li volis montri al la mondo, ke la celo restas prava, nur la sistemo estis malbona

Poste lia estonta bopatro interesiĝis pri tiu grandega projekto.

La bopatro ekvidis en Ludoviko geniulon kaj kiel komerciisto decidis subteni lin mone kaj tiel ekpresiĝis La Unua Libro.

Danke al la fakto ke la patro de Ludoviko mem estis cenzuristo, la libro sukcese pasis la cenzurproceson

kaj la dudek sesan de julio 1887 eldoniĝis la unua libreto en la rusa lingvo.

Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle.

Ĉiuj entenis la saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia kiel la krista preĝo Patro nia aŭ versaĵoj,

plenan gramatikon el dek ses reguloj kaj dulingvan vortareton el naŭcent radikoj.

Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj.

Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo".

La tuta verko estis subskribita per pseŭdonimo: "Doktoro Esperanto".

La 9-an de aŭgusto 1887 okazis la geedziĝo de Klara kaj Ludoviko

Ili enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Pĵejazd 9, en Varsovio.

Tie kun edzino li komencis dissendadon de la broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj.

Unu post unu ekvenis respondoj, demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ fervoraj leteroj.

Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo.

La lingvo fariĝis do vivanta, ĉar uzata.

Baldaŭ multaj anonciĝis aliĝantoj, formiĝis rondo familia.

Duoble ĉesis la Zamenhofa soleco.

La 11-an de junio 1888 naskiĝis lia unua filo - Adam

Samjare aperis la “Dua Libro” - libro skribita nur en esperanto, kiu enhavas respondojn al skribintoj, ekzercojn kaj tradukaĵojn.

La 1-an de septembro 1889 sub la kunlaborado de Zamenhof aperis la unua periodaĵo en la internacia lingvo - “La Esperantisto”.

Poste la 13-an de decembro 1889 naskiĝis lia unua filino - Zofia.

Kvankam kreiĝis multaj Esperanto-kluboj kaj ekestis internacia movado, klientaro ne plenigis la Ludovikan akceptejon.

Li veturis Ĥersonen, sed revenis Varsovien en majo 1890 kaj ekprenis sur sin la eldonon de “La Esperantisto”.

Ne multe tio helpis, tiam estis nur cent abonantoj, aldone lia patrino tre malsaniĝis.

Feliĉe en tiu turmenta tempo troviĝis nobla homo - Wilhelm Heinrich Trompeter.

El sia propra malalta salajro li anonime sendis po 100 markojn monate al la redaktoro por 3 jaroj.

Tio ebligis Zamenhofon pace labori.

Lia patrino mortis en 1892 kaj en oktobro 1893 la tuta familio transloĝiĝis al Grodno.

Tie Zamenhof malfermis la oftalmologian kabineton kaj aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio,

li eĉ estis helpjuĝisto en la Departementa Juĝejo en Grodno.

En 1894 Zamenhof publikigis en “La Esperantisto” reformprojekton de Esperanto, hodiaŭ konata sub la nomo Esperanto 1894,

sed la voĉdonado montris ke esperanto ne ŝanĝiĝu.

Kvankam vivo en Grodno iris bone, en 1895, tradukaĵo el Tolstoja “Kredo kaj Prudento” estis presita en “La Esperantisto”.

Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio, kie estis la plej granda abonantaro.

Tiel la unua esperanta periodaĵo mortiĝis.

En novembro 1897 Ludovika familio revenis Varsovien.

Tie li daŭrigiads sian malmultekostan praktikadon.

Baldaŭ li iĝis fama inter malriĉuloj kaj lia laborejo estis plena de mateno ĝis vespero.

Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for de ĉia lukso.

Kvankam tiam li havis malpli da libera tempo, li vespere sidis kaj prenis plumon por verki, traduki, korespondi.

Ĉiutage venis novaj leteroj kaj la movado daŭre pligrandiĝis.

En 1886 li jam rezigis pri la cionisma solvo kaj li elpensis novan ideologion por Hebreoj.

En 1901 li publikigis broŝuron en la rusa lingvo nomatan “Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando”

sed denove kiel ĉiu Zamenhofa klopodo pri Hebreaj aferoj, ĝi ne vekis entuziasmon inter Hebreoj.

La 29-an de januaro 1904 venis lia dua filino, Lidja.

Unu jaron poste, en 1905, en Bulonjo-ĉe-maro okazis la unua Universala Kongreso.

Zamenhof atendis tiun horon, sed samtempe timis, finfine li decidis veturi tien kun edzino.

Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.

Tie komenciĝis semajno por li tre timiga.

En ĉefurbo la plej brila, en la mondo lin atendis bruado kaj flatado.

Urbestraro lin akceptis en la urbodomo.

Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro.

En la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Lia riĉa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon, sed la modestulo rifuzis.

Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro restinta hejme dum longjaroj, tamen li ankaŭ tre ĝuis troviĝi en “la rondo familia”.

Post la reveno al Varsovio, en vintro 1905 eksplodis milito pro la rusia revolucio.

Li vidis virojn, infanojn, virinojn ruliĝantajn sur neĝo sangante.

Abomena vidaĵo! Kiel malsama je la bulonja!

Komprenite, Zamenhof sentis sian devon fari plian paŝon.

Por eviti tiujn eventojn estontece, li decidis igi Hilelismon ĝenerala, tiel ekestis Homaranismo

En 1906 broŝureto pri la ideo presiĝis, sur la kovrilo ne estis skribita nomo de la aŭtoro.

Zamenhof ne volis por ke Esperanto estu aŭtomate ligita kun iu ideologio aŭ pensmaniero, esperantismo kaj homaranismo restu aparte.

Poste por gajni plenan liberecon de Esperanta movado, en 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj.

En 1907, la 30-an de novembro mortis lia patro kaj la venonta okazaĵo eĉ pli profundigis la vundon.

Zamenhof estis ruzita de sia amiko Louis de Beaufront.

Zamenhof elektis lin por prezenti Esperanton antaŭ Delegacio por alpreno de la lingvo internacia,

sed anstataŭe de Beaufront proponis Idon - internacian planlingvon bazitan sur Esperanto.

Ĉi tio kaŭzis grandan doloron al Zamenhof, li estis perfidita…

Parto de Esperantistoj iĝis Idistoj, tamen male al la Volapuko, Esperanto ne mortis.

Daŭre okazis kunvenoj, aperis multaj gazetoj, novaj verkoj kaj tradukoj skribitaj de Zamenhof kaj aliaj, venis al Esperanto-movado pli ol forlasis.

En 1908 li fariĝis honora prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, sed de 1909 Zamenhof sentis sin pli kaj pli kiel sklavo de Esperanto.

Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per sia kredo politika-religia.

Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu.

Li decidis ke Universala Kongreso en Krakovo en 1912 estos la lasta kongreso, kiun li malfermos.

Poste, li plene dediĉis sin al homaranismo kaj ĉeestis venontajn kongresojn ne sur sceno, sed sidante inter aliaj esperantistoj.


Biografi(et)o de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1) Biografie von Ludovic Lazaro Zamenhof Biography of Ludovic Lazaro Zamenhof (1) Biografía de Ludovico Lázaro Zamenhof Ludovic Lazaro Zamenhof의 약력 (1) Biografie van Ludovic Lazaro Zamenhof Biografia Ludovica Lazaro Zamenhofa (1) Biografia de Ludovic Lázaro Zamenhof Биография Людовика Лазаря Заменгофа

Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko, Rusia Imperio, kiel filo de Marko Zamenhof kaj Rozalia Zamenhof. Zamenhof was born on December 15, 1859 in Bialystok, Russian Empire, as the son of Marko Zamenhof and Rozalia Zamenhof. 자멘호프는 1859년 12월 15일 러시아 제국 비알리스토크에서 마르코 자멘호프와 로잘리아 자멘호프의 아들로 태어났다.

Denaske li konis du lingvojn: la jidan, kiun parolis la patrino kaj la rusan, kiun parolis la patro.

Infane Zamenhof volis fariĝi fama rusa verkisto kaj multe skribadis, sed poste li ŝanĝis sian revon. 어렸을 때 자멘호프는 유명한 러시아 작가가 되고 싶었고 많은 글을 썼지만 나중에 꿈을 바꿨습니다.

Bjalistoko estis plurgenta urbo kaj dum sia infaneco, Zamenhof vidis surstrate multege da persekutado, batalado kaj intergenta malamo. Bialystok was a multi-ethnic city and during his childhood, Zamenhof saw a lot of persecution, fighting and inter-ethnic hatred on the streets. Bialystok은 다민족 도시였으며 어린 시절 Zamenhof는 거리에서 많은 박해, 싸움 및 인종 간 증오를 보았습니다.

Li tiutempe jam sciis, ke kiel grandaĝulo li nepre forigos tiun ĉi malbonon kaj unuigos homaron. At that time he already knew that as a great man he would definitely remove this evil and unite humanity. A quel tempo sapeva già che da grande uomo avrebbe definitivamente rimosso questo male e unito l'umanità. 그때 그는 이미 위대한 사람으로서 이 악을 제거하고 인류를 통합할 것이라는 것을 이미 알고 있었습니다. Naquela época ele já sabia que como um grande homem iria definitivamente afastar esse mal e unir a humanidade.

Li elpensis multajn utopiajn ideojn, kiujn poste li forĵetis. He came up with many utopian ideas, which he later discarded. 그는 많은 유토피아적 아이디어를 내놓았지만 나중에 폐기했습니다.

Tamen en lia kapo firme restis unu - la ideo pri unu homa lingvo. However, one thing firmly remained in his head - the idea of one human language.

Tiel ekestis alia demando, kiun lingvon elekti. Thus another question arose, which language to choose. 따라서 어떤 언어를 선택해야 하는지에 대한 또 다른 질문이 생겼습니다.

Li konstatis ke por kontentigi ĉiujn, ĝi ne povas esti jam estanta nacia-lingvo, necesas alia neŭtrala lingvo. He realized that to satisfy everyone, it cannot already be a national language, another neutral language is needed.

En 1865 Ludoviko eklernis en kvarjara elementa lernejo kaj poste de 1869 li lernis en Bjalistoka reala gimnazio, sed devis ripeti unuan klason pro malsano. In 1865 Ludovic started studying in a four-year elementary school and then from 1869 he studied in Bialystok real gymnasium, but had to repeat first grade due to illness. 1865년 Ludovic은 4년제 초등학교에서 공부하기 시작했고 1869년부터 Bialystok 실제 체육관에서 공부했지만 병으로 인해 1학년을 반복해야 했습니다.

Li lernis tie nur 4 jarojn, ĉar en 1873 la tuta familio transloĝiĝis al Varsovio. He studied there for only 4 years, because in 1873 the whole family moved to Warsaw. 1873년 온 가족이 바르샤바로 이주했기 때문에 그는 그곳에서 단 4년 동안 공부했습니다.

Antaŭ sia edukado en Varsovia gimnazio por klasikaj studoj, li eklernis la grekan kaj la latinan. Before his education at a Warsaw gymnasium for classical studies, he began to learn Greek and Latin.

Li volis revivigi tiujn ĉi lingvojn kaj uzi ilin kiel la internacia lingvo, He wanted to revive these languages and use them as the international language,

tamen poste li rimarkis ke en tiuj ĉi lingvoj ekzistas multaj senutilaj antikvaj formoj kaj mankas modernaj esprimiloj. however later he noticed that in these languages there are many useless ancient forms and modern means of expression are missing.

La lingvo internacia estu facile lernebla kaj uzebla, ne por kleruloj, li pensis. The international language should be easy to learn and use, not for scholars, he thought.

Tiel li komencis labori pri nova elpensita lingvo. Thus he began to work on a new invented language.

Li studis multajn vortarojn. He studied many dictionaries.

Vortoj al la nova lingvo estis elektitaj kvazaŭ per voĉdonado de la plejmulto, Words to the new language were chosen as if by voting by the majority, Le parole nella nuova lingua sono state scelte come se votassero a maggioranza,

ju pli da lingvoj havas la vorton same elparolitan aŭ skribitan, des pli bone. the more languages that have the word pronounced or written the same way, the better. più lingue hanno la parola pronunciata o scritta allo stesso modo, meglio è.

Tamen necesas miloj, milionoj da vortoj por igi lingvon tute uzebla kaj esprimiva. However, it takes thousands, millions of words to make a language completely usable and expressive.

Tiu ĉi grandioza tasko timigis Ludovikon. This grand task scared Louis.

Iam poste, irante sur la strato, ĉiu ĉagreno foriris. Some time later, walking on the street, all sadness left. Qualche tempo dopo, camminando per strada, tutta la tristezza se ne andò.

Li rimarkis ke surskribo ŝvej-car-skaja (pordistejo) kaj elpendaĵo kon-di-tor-skaja (sukeraĵejo) havas la saman finon. He noticed that the inscription Shvei-tsar-skaja (concierge) and the inscription kon-di-tor-skaja (confectionery) have the same ending. Ha notato che l'iscrizione shvei-tsar-skaja (portiere) e l'iscrizione kon-di-tor-skaja (dolciumi) hanno lo stesso finale.

Ĉi tiu -skaja ekinteresis lin kaj montris al li, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellerni. This -skaja piqued his interest and showed him that the suffixes give the possibility of making other words from one word, which do not need to be learned separately.

De tiam li studis sistemojn de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Since then he has studied systems of suffixes and prefixes in various languages.

En la kvina klaso li eklernis la anglan, kiu montris al li ke riĉa, viva lingvo ne bezonas multan, malfacilan gramatikon. In the fifth grade he started learning English, which showed him that a rich, living language does not need a lot of difficult grammar.

Malgraŭ la fervoro en lernado kaj lingvokonstruado, li havis unu ĉagrenon. Despite the zeal in learning and language building, he had one regret.

Li sentis malplenon en la koro pro manko de kredo. He felt an emptiness in his heart due to lack of faith.

Li profundiĝis en filozofiajn demandojn al kiuj li ne povis trovi respondon. He delved into philosophical questions to which he could not find an answer.

Tamen feliĉe iom post iom li ektrovis veron por si mem. However, fortunately little by little he began to find truth for himself.

Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. He formed his own belief about life and death.

Deksep-jare li akiris novan fidon kaj feliĉon de la animo ekster dogmoj. At the age of seventeen he acquired a new faith and happiness of the soul outside dogmas.

Li sentis fortan inspiron en la koro. He felt a strong inspiration in his heart.

Pli fervore li revenis al laborado. More eagerly he returned to work.

En la lasta klaso de gimnazio, projekto de la internacia lingvo estis jam preta, ĝi nomiĝis “Lingwe Uniwersala”. In the last grade of high school, an international language project was already ready, it was called "Lingwe Uniwersala".

Ses aŭ sep el liaj lernejkamaradoj interesiĝis kaj eklernis ĝin. Six or seven of his schoolmates became interested and began to learn it.

Ili kunvenis en la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie kaj la 5-an de decembro 1878 ĉirkaŭ kuko ili festis la vivigon de la lingvo. They gathered in their parents' house on Novolipie street and on December 5, 1878, around a cake, they celebrated the revival of the language.

Tamen en junio 1879 la lernojaro finiĝis kaj ĉiuj disiris. However, in June 1879 the school year ended and everyone separated.

Kelkaj el la kolegoj vigle provis disvastigi kaj propagandi la lingvon, sed Some of the colleagues vigorously tried to spread and promote the language, but

Ankaŭ tiutempe alia malĝojo lin trafis, ĝis tiam la patro ne malaprobis lian laboradon, sed nun venis la tempo elekti profesion kaj iri al universitato. Also at that time another sadness struck him, until then his father had not disapproved of his working, but now the time had come to choose a profession and go to university.

Kaj la patro postulis de li fordoni la kajerojn kun vortaro, gramatiko, versaĵoj kaj tradukoj en Lingwe Uniwersala por ke Ludoviko koncentriĝu sur studadon. And the father demanded from him to give away the notebooks with dictionary, grammar, verses and translations in Lingwe Uniwersala so that Luis could concentrate on studying.

Rezulto de multjara Zamenhofa laboro kaj penado malaperis en patran ŝrankon. The result of many years of Zamenhof's work and effort disappeared into his father's closet.

La devigita junulo elektis kuracistan karieron kaj veturis al Moskvo. The forced young man chose a medical career and traveled to Moscow.

Tie la malriĉa studento gajnis monon per kromlecionoj kaj verkado por gazeto, la Moskovskie Viedomoŝti. There the poor student earned money by extra lessons and writing for a newspaper, the Moskovskie Viedomoshti.

Li korespondis letere kun siaj gepatroj. He corresponded by letter with his parents.

Kvankam li malmulte pensis pri la lingvo internacia, li neniam forgesis pri Hebreoj. Although he thought little of the international language, he never forgot about Hebrew.

La cionista revekiĝo lin allogis. The Zionist revival attracted him.

Li ekpresigis poemon al Hebreoj en la Ruski Jevrej. He published a poem to the Hebrews in the Ruski Jevrej.

Sed li neniam iĝis gvidanto de la cionista movado. But he never became a leader of the Zionist movement.

Post du jaroj li ne plu povis studi en Moskvo pro manko de mono kaj en somero 1881 li revenis hejmen, Varsovien. After two years he could no longer study in Moscow due to lack of money and in the summer of 1881 he returned home to Warsaw.

Tie li daŭrigis siajn studojn kaj rememorigis sin pri la ideo de la lingvo internacia. There he continued his studies and reminded himself of the idea of the international language.

Li demandis sian patrinon, ĉu ŝi povas redoni al li la kajerojn kaj ĉiujn dokumentojn, sed tiam li sciiĝis ke lia patro ĉion bruligis. He asked his mother if she could give him back the notebooks and all the documents, but then he found out that his father had burned everything.

Feliĉe, li memoris la tutan lingvon parkere kaj sur kajeroj en aŭgusto 1881 reaperis preskaŭ la sama lingvo kiel en 1878. Fortunately, he remembered the whole language by heart and on notebooks in August 1881 almost the same language as in 1878 reappeared.

Dum la venontaj ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. For the next six years, Zamenhof worked every day, improving and testing his language.

Li tradukadis multajn horojn kaj verkadis proprajn poemojn kaj pacajn kantojn. He spent many hours translating and writing his own poems and peaceful songs.

Tiam li ankaŭ komprenis ke necesas netuŝebla fundamento por ke la lingvo estontece ne disfalu ĉiuflanke, sed la fundamento mem aperis nur en 1905. Then he also understood that an intangible foundation was needed so that the language would not fall apart in the future, but the foundation itself only appeared in 1905.

Li tute fordonis sin al la projekto, li restis la tutan tempon sub silento, al neniu li parolis pri sia laboro. He gave himself completely to the project, he remained silent the whole time, he did not speak to anyone about his work.

Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. He wasn't present anywhere, he didn't participate in anything.

En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. In social circles he felt like a stranger.

Tamen unu finfine eksciis - Klara Silbernik, ŝi renkontis lin ĉe sia bofrato kaj ili tuj enamiĝis. However, one finally found out - Klara Silbernik, she met him at her brother-in-law's place and they immediately fell in love.

Unu tagon li konfesis la ideon al ŝi kaj ŝi decidis partopreni lian vivon de sindono. One day he confessed the idea to her and she decided to participate in his life of devotion.

Jam du jarojn antaŭ ĉio ĉi, Ludoviko finis siajn studojn. Two years before all this, Luis finished his studies.

Kaj nun anstataŭ studi, li laboris kiel modesta kuracisto, nenie li povis trovi sufiĉan klientaron. And now instead of studying, he worked as a modest doctor, nowhere could he find enough clientele.

Li helpis povrajn laboristojn kaj aliajn malriĉulojn, kiuj ne povis pagi grandajn sumojn al lukse vivantaj kuracistoj. He helped poor laborers and other poor people who could not pay large sums to luxuriously living doctors.

Foje li eĉ kuracis senpage. Sometimes he even treated for free.

Post kelkaj monatoj, li decidis fakuliĝi pri oftalmologio kaj vojaĝis al Vieno, de kie li revenis en aŭtuno 1886. After a few months, he decided to specialize in ophthalmology and traveled to Vienna, from where he returned in autumn 1886.

Kaj en Varsovio li malfermis akceptejon kiel okulisto. And in Warsaw he opened a reception as an ophthalmologist.

Samjare, kiel ni jam scias, li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko. In the same year, as we already know, he met his fiancée and received encouragement to publish his work to the public.

Sed li longe ne povis trovi eldoniston pretan eldoni libron pri iu elpensita lingvo. But for a long time he could not find a publisher willing to publish a book about some invented language.

Dum kiam li daŭre laboris super la lingvo, atingis lin fama Volapuko, sed post ioma studado li konstatis ke la solvo mem ne taŭgas. While he continued to work on the language, he reached the famous Volapuko, but after some study he realized that the solution itself was not suitable.

Multaj jam baldaŭ forlasis la aferon kaj la movado malkreskis. Many soon left the cause and the movement declined.

Li volis montri al la mondo, ke la celo restas prava, nur la sistemo estis malbona He wanted to show the world that the goal was still right, only the system was wrong

Poste lia estonta bopatro interesiĝis pri tiu grandega projekto. Later his future father-in-law became interested in this huge project.

La bopatro ekvidis en Ludoviko geniulon kaj kiel komerciisto decidis subteni lin mone kaj tiel ekpresiĝis La Unua Libro. The father-in-law saw a genius in Luis and as a businessman decided to support him financially and thus The First Book was printed.

Danke al la fakto ke la patro de Ludoviko mem estis cenzuristo, la libro sukcese pasis la cenzurproceson Thanks to the fact that Ludovic's father himself was a censor, the book successfully passed the censorship process

kaj la dudek sesan de julio 1887 eldoniĝis la unua libreto en la rusa lingvo. and on the twenty-sixth of July 1887 the first booklet in the Russian language was published.

Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Editions in Polish, French, German and English followed soon after.

Ĉiuj entenis la saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia kiel la krista preĝo Patro nia aŭ versaĵoj, All contained the same introduction, texts in an international language such as the Christian prayer Our Lord or verses,

plenan gramatikon el dek ses reguloj kaj dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. a complete grammar of sixteen rules and a bilingual dictionary of nine hundred roots.

Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. There were also registration forms with a promise to immediately start learning, when ten million people have made the same promise.

Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". With a statement on the second page, the author has already abandoned all his rights, because "an international language, like any national one, is a common property".

La tuta verko estis subskribita per pseŭdonimo: "Doktoro Esperanto". The entire work was signed with a pseudonym: "Doctor Esperanto".

La 9-an de aŭgusto 1887 okazis la geedziĝo de Klara kaj Ludoviko On August 9, 1887, the wedding of Clara and Luis took place

Ili enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Pĵejazd 9, en Varsovio. They lived in a very modest cluster of rooms on Przejazd Street 9, in Warsaw.

Tie kun edzino li komencis dissendadon de la broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj. There with his wife he started distributing the brochure to newspapers and people all over the country.

Unu post unu ekvenis respondoj, demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ fervoraj leteroj. One by one, answers, questions, advice, approvals, or enthusiastic letters began to arrive.

Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo. Even some were already written in the new language.

La lingvo fariĝis do vivanta, ĉar uzata. The language therefore became alive, because it was used.

Baldaŭ multaj anonciĝis aliĝantoj, formiĝis rondo familia. Soon many new members were announced, a family circle was formed.

Duoble ĉesis la Zamenhofa soleco. Zamenhof's solitude ceased twice.

La 11-an de junio 1888 naskiĝis lia unua filo - Adam On June 11, 1888, his first son - Adam - was born

Samjare aperis la “Dua Libro” - libro skribita nur en esperanto, kiu enhavas respondojn al skribintoj, ekzercojn kaj tradukaĵojn. In the same year, the "Second Book" appeared - a book written only in Esperanto, which contains answers to writers, exercises and translations.

La 1-an de septembro 1889 sub la kunlaborado de Zamenhof aperis la unua periodaĵo en la internacia lingvo - “La Esperantisto”. On September 1, 1889, under the collaboration of Zamenhof, the first periodical appeared in the international language - "The Esperantist".

Poste la 13-an de decembro 1889 naskiĝis lia unua filino - Zofia. Then on December 13, 1889, his first daughter - Zofia - was born.

Kvankam kreiĝis multaj Esperanto-kluboj kaj ekestis internacia movado, klientaro ne plenigis la Ludovikan akceptejon. Although many Esperanto clubs were created and an international movement arose, clientele did not fill the Ludovica reception area.

Li veturis Ĥersonen, sed revenis Varsovien en majo 1890 kaj ekprenis sur sin la eldonon de “La Esperantisto”. He traveled to Kherson, but returned to Warsaw in May 1890 and started publishing "The Esperantist".

Ne multe tio helpis, tiam estis nur cent abonantoj, aldone lia patrino tre malsaniĝis. That didn't help much, there were only a hundred subscribers then, and his mother got very sick.

Feliĉe en tiu turmenta tempo troviĝis nobla homo - Wilhelm Heinrich Trompeter. Fortunately, in that troubled time there was a noble man - Wilhelm Heinrich Trompeter.

El sia propra malalta salajro li anonime sendis po 100 markojn monate al la redaktoro por 3 jaroj. From his own low salary he anonymously sent 100 marks a month to the editor for 3 years.

Tio ebligis Zamenhofon pace labori. This enabled Zamenhof to work peacefully.

Lia patrino mortis en 1892 kaj en oktobro 1893 la tuta familio transloĝiĝis al Grodno. His mother died in 1892 and in October 1893 the whole family moved to Grodno.

Tie Zamenhof malfermis la oftalmologian kabineton kaj aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio, There Zamenhof opened the ophthalmology office and was active in the Medical Association of Grodno County,

li eĉ estis helpjuĝisto en la Departementa Juĝejo en Grodno. he was even an assistant judge in the Departmental Court in Grodno.

En 1894 Zamenhof publikigis en “La Esperantisto” reformprojekton de Esperanto, hodiaŭ konata sub la nomo Esperanto 1894, In 1894 Zamenhof published in "La Esperantisto" a reform project of Esperanto, today known under the name Esperanto 1894,

sed la voĉdonado montris ke esperanto ne ŝanĝiĝu. but the voting showed that Esperanto should not change.

Kvankam vivo en Grodno iris bone, en 1895, tradukaĵo el Tolstoja “Kredo kaj Prudento” estis presita en “La Esperantisto”. Although life in Grodno was going well, in 1895, a translation of Tolstoy's "Faith and Prudence" was printed in "La Esperantisto".

Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio, kie estis la plej granda abonantaro. Because of this, the Russian censorship banned the newspaper in the Empire, where it had the largest number of subscribers.

Tiel la unua esperanta periodaĵo mortiĝis. Thus the first Esperanto periodical died.

En novembro 1897 Ludovika familio revenis Varsovien. In November 1897 Ludovika's family returned to Warsaw.

Tie li daŭrigiads sian malmultekostan praktikadon. There he continued his cheap practice.

Baldaŭ li iĝis fama inter malriĉuloj kaj lia laborejo estis plena de mateno ĝis vespero. Soon he became famous among the poor and his workplace was full from morning to evening.

Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for de ĉia lukso. Thus he lived until his death, very modestly, very poor, far from all luxury.

Kvankam tiam li havis malpli da libera tempo, li vespere sidis kaj prenis plumon por verki, traduki, korespondi. Although then he had less free time, he sat in the evening and picked up a pen to write, translate, correspond.

Ĉiutage venis novaj leteroj kaj la movado daŭre pligrandiĝis. Every day new letters came and the movement continued to grow.

En 1886 li jam rezigis pri la cionisma solvo kaj li elpensis novan ideologion por Hebreoj. In 1886 he had already given up on the Zionist solution and he invented a new ideology for Hebrews.

En 1901 li publikigis broŝuron en la rusa lingvo nomatan “Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando” In 1901 he published a pamphlet in Russian called "Hillelism - a proposal for a solution to the Hebrew question"

sed denove kiel ĉiu Zamenhofa klopodo pri Hebreaj aferoj, ĝi ne vekis entuziasmon inter Hebreoj. but again like all Zamenhof efforts on Hebrew matters, it did not arouse enthusiasm among Hebrews.

La 29-an de januaro 1904 venis lia dua filino, Lidja.

Unu jaron poste, en 1905, en Bulonjo-ĉe-maro okazis la unua Universala Kongreso. One year later, in 1905, the first Universal Congress took place in Boulogne-by-the-Sea.

Zamenhof atendis tiun horon, sed samtempe timis, finfine li decidis veturi tien kun edzino. Zamenhof waited for that hour, but at the same time he was afraid, finally he decided to drive there with his wife.

Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. A third-class carriage took them to Paris.

Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. There began a very scary week for him.

En ĉefurbo la plej brila, en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. In the most brilliant capital, in the world noise and flattery awaited him.

Urbestraro lin akceptis en la urbodomo. City council accepted him in the city hall.

Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. Minister of public education gave him the order of honor.

En la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo. At the top of the Eiffel tower, he had lunch with France's most famous scientists.

Lia riĉa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon, sed la modestulo rifuzis. His rich host Javal, a famous ophthalmologist, offered him a chair and a salary to direct the movement, but the modest man refused.

Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro restinta hejme dum longjaroj, tamen li ankaŭ tre ĝuis troviĝi en “la rondo familia”. Such festive days were heavy for a man who had stayed at home for many years, but he also really enjoyed being in "the family circle".

Post la reveno al Varsovio, en vintro 1905 eksplodis milito pro la rusia revolucio. After the return to Warsaw, in the winter of 1905 war broke out because of the Russian revolution.

Li vidis virojn, infanojn, virinojn ruliĝantajn sur neĝo sangante. He saw men, children, women rolling on snow bleeding.

Abomena vidaĵo! Kiel malsama je la bulonja! A disgusting sight! How different from Boulogne!

Komprenite, Zamenhof sentis sian devon fari plian paŝon. Understandably, Zamenhof felt it his duty to take a further step.

Por eviti tiujn eventojn estontece, li decidis igi Hilelismon ĝenerala, tiel ekestis Homaranismo To avoid those events in the future, he decided to make Hillelism general, thus Humanism arose

En 1906 broŝureto pri la ideo presiĝis, sur la kovrilo ne estis skribita nomo de la aŭtoro. In 1906 a pamphlet about the idea was printed, the author's name was not written on the cover.

Zamenhof ne volis por ke Esperanto estu aŭtomate ligita kun iu ideologio aŭ pensmaniero, esperantismo kaj homaranismo restu aparte. Zamenhof did not want Esperanto to be automatically linked with any ideology or way of thinking, Esperantism and humanism to remain separate.

Poste por gajni plenan liberecon de Esperanta movado, en 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj. Later, in order to win full freedom of the Esperanto movement, in 1912 he publicly renounced any official role in the affairs.

En 1907, la 30-an de novembro mortis lia patro kaj la venonta okazaĵo eĉ pli profundigis la vundon. In 1907, on November 30, his father died and the next event deepened the wound even more.

Zamenhof estis ruzita de sia amiko Louis de Beaufront. Zamenhof was tricked by his friend Louis de Beaufront.

Zamenhof elektis lin por prezenti Esperanton antaŭ Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, Zamenhof chose him to present Esperanto before a Delegation for the adoption of the international language,

sed anstataŭe de Beaufront proponis Idon - internacian planlingvon bazitan sur Esperanto. but instead of Beaufront he proposed Idon - an international programming language based on Esperanto.

Ĉi tio kaŭzis grandan doloron al Zamenhof, li estis perfidita… This caused great pain to Zamenhof, he was betrayed…

Parto de Esperantistoj iĝis Idistoj, tamen male al la Volapuko, Esperanto ne mortis. Part of Esperantists became Idists, however, unlike Volapük, Esperanto did not die.

Daŭre okazis kunvenoj, aperis multaj gazetoj, novaj verkoj kaj tradukoj skribitaj de Zamenhof kaj aliaj, venis al Esperanto-movado pli ol forlasis. Meetings continued to take place, many newspapers appeared, new works and translations written by Zamenhof and others, more came to the Esperanto movement than left.

En 1908 li fariĝis honora prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, sed de 1909 Zamenhof sentis sin pli kaj pli kiel sklavo de Esperanto. In 1908 he became honorary president of the Universal Esperanto Association, but from 1909 Zamenhof felt more and more like a slave to Esperanto.

Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per sia kredo politika-religia. Scientists friendly to Zamenhof begged him not to compromise the expansion of the language with his political-religious belief.

Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj. Even in peaceful Belgium, in Antwerp 1911, the congressional speech had to be colorless due to proximity to more powerful states.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Zamenhof could not tolerate this any longer.

Li decidis ke Universala Kongreso en Krakovo en 1912 estos la lasta kongreso, kiun li malfermos. He decided that the Universal Congress in Krakow in 1912 would be the last congress that he would open.

Poste, li plene dediĉis sin al homaranismo kaj ĉeestis venontajn kongresojn ne sur sceno, sed sidante inter aliaj esperantistoj. Later, he fully dedicated himself to humanism and attended future congresses not on stage, but sitting among other Esperantists.