×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます クッキーポリシー.

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 11.1 – 読むためのテキスト

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 11.1

中級 2 エスペラントの の読み練習用レッスン

今すぐこのレッスンを開始

Ĉapitro 11.1

Linda ekhavis ideon.

Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin: "Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi? " Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardis dum longa senvorta minuto. "Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo. " "Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi..." "Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi ĉiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas aŭton iri. Mi..." "Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la urbo. " La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li. "Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE