×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.29. Atentu: mortiga SMS!

2013.12.29. Atentu: mortiga SMS!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Teknopsikologiaj konsideroj SMS (akronimo de la angla "Short Message Service kaj de la esperanta "Skriba Mesaĝeto-Servo") estas ege uzata servo delonge disponebla en ĉiuj poŝtelefonoj kaj des pli nun en ĉiuspecaj kompufonoj. Tiu ĉi servo ebligas tujan sendadon de mallongaj tekstaj mesaĝoj (t.e. ĝis 160 literoj kaj ciferoj) inter elektronikaj enmanigeblaj aŭ fiksaj komunikaparatoj.

La unua SMS-mesaĝeto estis sendita la 3-an de decembro 1992. Ekde tiam, la uzado de tiu ĉi servo treege disvastiĝis kaj nuntempe vere eksplodis, ĉar por multaj plenaĝuloj kaj la plejmulto de junuloj ĝi estas la plej komforta rapida maniero kontakti aliulojn.

Tamen surprize estas konstati kiom pro tio, la aŭtomobilistoj endanĝeriĝas. Eĉ kutime prudentaj plenaĝuloj, kiuj zorge sidigas siajn infanojn sur la plej sekura sidilo de la veturilo, poste dum stirado grave sin distras legante kaj tajpante mesaĝetojn. Tiu ĉi terure danĝera nekoheraĵo estas vere timiga, des pli ke ĝi fariĝis socie pravigebla kaj vaste disvastigita ĉefe inter junuloj, malgraŭ la laŭleĝaj punminacoj. Tia fikonduto estas rezulto de la trudita moderna manio esti disponebla por tuja interkomunikado ĉiumomente kaj ĉiuloke.

Kial oni sentas la neceson esti konektita la tutan tempon? Kial tro multaj inter ni, legas kaj eĉ tajpas tekstomesaĝojn dum stirado? Laŭ kelkaj psikologoj la respondo estas simpla: nia cerbo ne estas adaptita al la nuna erao, ĉar ĝi daŭre bezonas tujan kontentigon kaj elektas konduton, kiu ĝin kontentigos kiel eble plej rapide. Nia cerbo estis programita laŭ darvinismaj leĝoj kaj evoluis en medio de granda risko, kiun rekompensis la aliro de "kaptu tion, kion vi povas, kaj tuj!". Poŝtetelefonoj, tajpado de tekstmesaĝoj, manio de daŭra ĝisdatigo per Fejsbuko kaj Ŭotsap, estas modernaj formoj de tiuspeca tuja mensokontentigo.

Tio povas klarigi, pli-malpli, kial monpuno de 200 eŭroj aljuĝita en Israelo por tiuj, kiuj tajpas mesaĝetojn dum stirado, ne sukcesas deadmoni la aŭtomobilistaron. Laŭ lastatempa enketo, 25 procentoj de la israelaj aŭtomobilistoj koncedas, ke ili ofte uzas SMS-n dum stirado. En Usono la situacio ne estas pli kuraĝiga: dum la jaro 2012 almenaŭ 387 miloj da homoj vundiĝis kaj 3.500 mortis pro fiuzado de poŝtelefono dum stirado, kiu rekte kaŭzis 1 milionon kaj 300 milojn da akcidentoj.

Surpriza afero estas, ke 95 procentoj de la aŭtomobilistoj mem taksas la tajpadon de tekstoj dum stirado, treege danĝera. Do kiel oni povas deadmoni aŭtomobilistojn tajpi mesaĝojn aŭ troigi per babiladoj? Oni devas krei kontraŭan, sufiĉe fortan, motivaĵon. Ekzemple, la kompanioj kiuj provizas poŝtelefonajn servojn havas la eblecon malkovri ĉu oni uzis ilin dum veturado. La kompanioj povus unue sendi averton kaj poste, se la uzanto daŭrigas tian danĝeran fikonduton dum veturado, raporti al la polico.

Sed kompreneble la plej efika solvo estas memdisciplino, kiu povas ricevi helpon fare de kelkaj specifaj aplikaĵoj, kiuj blokas ĝenajn funkciojn de nia poŝtelefono, kiam ni veturas, lernas, troviĝas en familia aŭ amika rondo kaj eĉ dormas: dorlotu nin mem per kelkaj horoj sen trilaĉoj de poŝtelefonoj!

2013.12.29. Atentu: mortiga SMS! 2013.12.29. Warning: deadly SMS!