×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.14. Regajni optimismon

2013.12.14. Regajni optimismon

Regajni optimismon

Alvenis la Zamenhof-tago, la naskiĝtago de la kreinto de Esperanto. Okazas ĉie en Esperantujo Zamenhof-festoj en kiuj kunvenas membroj de E-asocioj kaj aliaj amikoj de nia kara lingvo por digne celebri la memoron je nia granda majstro kaj por montri ke la lingvo daŭre restas en niaj koroj. Tiu Zamenhof-festo en multaj landoj ankaŭ kunligiĝas kun antaŭkristnaska kunveno kiaj okazas inter gekolegoj kaj geamikoj por substreki la senton pri komuneco de la homoj. Tio ja perfekte kongruas kun la celo de Esperanto, nome akceli la pacon inter la homoj kaj pliproksimigi la homojn unuj al la aliaj.

Bedaŭrinde tiu bela tradicio de la Zamenhof-festoj estas praktikata de malkreskinta anaro de nia lingvo kaj tial ĝuste tiu sento pri la kunaparteno pli kaj pli perdiĝas. Ĉu la homoj ne plu bezonas la lingvon kaj ĝian spiriton por krei tiun etoson de homaraneco? La lingvo ja elspiras tiun spiriton, sed por senti ĝin necesas ankaŭ aŭdi kaj paroli la lingvon. Kaj jen troveblas la kaŭzo por la malkresko de nia afero: Se la lingvoscio restas nur supraĵa kaj la praktikado de la lingvo ne okazas regule, sed nur okaze de kongresoj aŭ eĉ nur okaze de la ĉiujara Zamenhof-festo, tiam ankaŭ tiu komuna sento ne vere povas plenkreski. Por povi senti sin ano de nia lingva komunumo ni bezonas la regulan, sufiĉe oftan kontakton kun ĝi.

Se tio en antaŭaj epokoj, do antaŭ la epoko de la interreto, nur malfacile eblis, tio nun relative facile eblas. Radioprogramoj resp. podkastoj en Esperanto nun disponeblas en sufiĉe granda kvanto kaj kvalito por ebligi ĉiutagan aŭskultadon de paroladoj pri interesaj temoj aŭ la aŭskultadon de muzikaĵoj kun tekstoj en Esperanto. Samtempe disponeblas tekstoj por subteni la aŭdeblan materialon.

Estas klare ke tia konduto de regula aŭskultado postulas fortostreĉon kaj dediĉon al nia afero. Sed el la fortostreĉo kreskas la komuna sento. Bona ekzemplo por tio estas la kunlaborantaro de la Esperanta Retradio. Verki kaj produkti kontribuon ja postulas sufiĉe grandan fortostreĉon, sed la sento pri sukcesa plenumo de tiu bela tasko plifortigas ankaŭ la komunan senton kaj kondukas al amikeco inter la anoj de la teamo.

Ni volonte volas transdoni tiun nian komunan senton al niaj geaŭskultantoj kaj helpi al ili ankaŭ akiri ĝin. Mi salutas la partoprenantojn de la ĉi-jaraj Zamenhof-festoj ĉie ajn en la mondo kaj deziras al ili ke ili ekhavu resp. rehavu la energion por okupiĝi pri la lingvo kaj por regajni la optimismon pri la plua evoluo de nia afero.

2013.12.14. Regajni optimismon 2013.12.14. Regain optimism

Regajni optimismon

Alvenis la Zamenhof-tago, la naskiĝtago de la kreinto de Esperanto. Okazas ĉie en Esperantujo Zamenhof-festoj en kiuj kunvenas membroj de E-asocioj kaj aliaj amikoj de nia kara lingvo por digne celebri la memoron je nia granda majstro kaj por montri ke la lingvo daŭre restas en niaj koroj. Tiu Zamenhof-festo en multaj landoj ankaŭ kunligiĝas kun antaŭkristnaska kunveno kiaj okazas inter gekolegoj kaj geamikoj por substreki la senton pri komuneco de la homoj. Esta celebração do Zamenhof em muitos países também está ligada às reuniões pré-natalinas que acontecem entre colegas e amigos para enfatizar o sentimento de comunidade entre as pessoas. Tio ja perfekte kongruas kun la celo de Esperanto, nome akceli la pacon inter la homoj kaj pliproksimigi la homojn unuj al la aliaj.