×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.07. Plenkreski ĝis 25 jaroj

2013.10.07. Plenkreski ĝis 25 jaroj

Plenkreski ĝis 25 jaroj

Partopreni el balotoj, konduki aŭtomobilon, subskribi kontraktojn: Kun 18 jaroj en Germanio junaj homoj estas plenaĝaj - sed ankoraŭ dum longa tempo ne plekreskintaj, diras psikologoj. La vera matureco manifestiĝas pli kaj pli malfrue.

Kiam finiĝas la junaĝo, en kiu aĝo komenciĝas la plenkreskeco? Tiu demando okupas esploristojn pli kaj pli. Ĉar tiu sojlo ŝoviĝas konstante malantaŭen. "Kiam la biologia maturiĝo estas plenumita, nome komence de la 20-aj vivojaroj, tiam oni povas paroli pri plenkreska cerbo kaj nervosistemo", diras profesorino pri neŭropsikologio. Sed tio ankoraŭ longe ne signifas ke dum tiu aĝo jam plenumiĝis la socia maturiĝo.

La unua laborposteno, la unua propra loĝejo, la unua infano, geedziĝi. Multaj paŝoj de plenaĝiĝo kiuj ankoraŭ antaŭ malmultaj generacioj sekvis rekte post la fino de la lernejo, nun prokrastiĝas ĝis la kvara vivojardeko. "Junaj homoj hodiaŭ multe pli ofte plenumas maturecekzamenon, studas en universitato kaj tial restas dependaj pli longe de siaj gepatroj", diras la psikologino. "En antaŭaj epokoj multaj junaj homoj forlasis la lernejon post la 8-a aŭ 10-a klaso kaj eklaboris. Ili estis memstaraj."

Samtempe en Germanio la politiko provas plirapidigi la maturiĝon de la junularo. Infanoj eniras la lernejon pli frue, la lerneja daŭro ĝis la maturecekzameno estis mallongigita. Por la junaj homoj tio ne nepre estas beno. Multaj el la 17- ĝis 18-jaruloj ankoraŭ ne havas klarajn imagojn pri la plua vivo. Ili estas malcertaj kion ili volas fari en pli postaj jaroj. Ĉu ili volas studi aŭ kio ŝanĝiĝu en ilia vivo?

Post la maturecekzameno multaj gejunuloj do unue volas preni tempon por si mem. Ili eble plenumas socialan jaron, vojaĝas aŭ dediĉas sin al aliaj libertempaj aktivecoj. La junaj homoj preferas vivi trankvile kaj sen premo. Sukceso kaj kariero dum tiu aĝo ne estas prioritataj celoj.

Kiel oni konsideru tion, pri tio disiras la opinioj de la fakuloj. Sed ŝajnas ke tio ne vere estas granda problemo. Ni ja atingas entute pli kaj pli altan vivodaŭron kaj ni restos aktivaj dum pli longa tempo en nia profesia vivo. La gejunuloj do prave sentas la bezonon ke ili devas preni la tempon por vivi.

La junaĝo do ŝoviĝas malantaŭen, ĉar la junaj homoj havas multe pli da eblecoj aranĝi sian vivon. Ili havas sennombrajn okazojn fari aferojn pri kiuj ili interesiĝas - antaŭ ol ili elektas sian firman vivejon.

Sed povas ankaŭ esti ke la junaj homoj nur malvolonte forlasas la gepatran neston kaj ke ankaŭ la gepatroj ŝatas havi siajn infanojn en la gepatra hejmo. Ili ja permesas al la gejunuloj havi aliseksan amikon resp. amikinon kaj vivi en partnereco kun ili en la gepatra hejmo. Tio kontraŭe al antaŭaj generacioj certe bremsas la emon de la gejunuloj fuĝi el la gepatra nesto por havi laŭeble frue propran loĝejon.

La aĝo inter 18 kaj 25 jaroj do estas evidente transira periodo kiu postulas apartan atenton.

2013.10.07. Plenkreski ĝis 25 jaroj 2013.10.07. Grow up to 25 years