×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます クッキーポリシー.

Gerda malaperis, Ĉapitro 5.1 – 読むためのテキスト

Gerda malaperis, Ĉapitro 5.1

初級2 エスペラントの の読み練習用レッスン

今すぐこのレッスンを開始

Ĉapitro 5.1

Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda: Okazis io vere stranga.

Tom: Vere stranga, fakte.

En la mano de tiu junulo estis io. Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi.

Io tre eta. Malgranda afero. Afereto. Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom: Tiam li montris ion al ŝi.

Evidente, li deziris forturni ŝian atenton. Linda: Kaj li sukcesis.

Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena. Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom: Ne plena.

Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi. Linda: Certe estas iu mistera substanco.

Tom: Iu drogo.

Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero.

Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE