Teruraspekta ŝtono
Staris ĉi tie proksime iam impona kastelo, kaj la sinjoro de tiu kastelo estis riĉa kaj potenca viro. Li havis duonfilinon, senpatrinan, sed ĉarman kaj belan kiel mateno. La junulinon amis junulo, sed la junulon kaj la junulinon malamis la terura mastro de la kastelo, en kies koro ne estis loko por amo. Sed ankaŭ la filino amis la noblan junulon; kaj ili ofte renkontiĝis sur ĉi tiu resonanta erikejo, kaj ĝuste ĉe tiu ŝtono estis ilia renkontejo. Sed la patro sciiĝis pri la sekreta ligo de la gejunuloj kaj li diris foje en la orelon de la junulino teruran ĵuron.
„Mia filino,“ li diris, „gardu vin, ke mi ne trovu vin en ĉirkaŭpreno en nokto de arbaro. Sciu, ke mia glavo tu vin edzinigos al sanga morto. Tion mi promesas kaj sankte ĵuras.“ Tiel li diris, kaj la junulino teruriĝis aŭdinte la ĵuron. Tamen ŝi ne forgesis la amikon de sia koro, kaj pli arda fariĝis ŝia amo.
Estis kvieta somernokto; venis en la bruston de la junulino antaŭsento, ke la junulo iras sur la erikejo, atendante sian karulinon. Fine, kiam ŝi kredis, ke ĉiuj en la kastelo jam kuŝas en profunda dormo, ŝi ekiris, volvinte sin per vasta, maldika ŝalo, al sia amrenkonto, kaŝiris kvazaŭ ombro eksteren, malaperis baldaŭ en la sino de la arbaro, kaj la blua ŝalo ekflirtis foje en la rosa densejo. Sed ne ĉiuj en la kastelo dormis, ĉar ĉe la fenestro de la kastelo staris la sinjoro mem, observante la junulinon, kiu foriris simile al nokta fantomo. Tiam li zonis al sia flanko la glavon, kaptis lancon per la mano kaj rapidis eksteren, malaperis en arbaro post la junulino. Sangon soifanta rabobesto tiam persekutis mildokulan ŝafidinon.
Sed supren sur la erikejon rapidis la spireganta knabino kaj renkontis sian amikon tie, ĉe la griza ŝtono. Tie ili staris ame ĉirkaŭprenante unu la alian, flustrante vortojn de amo en feliĉa momento. Ili ne plu staris sur la tera grundo ĉi tie, sed iliaj animoj migris sur florherbejoj de la ĉielo. - Pasis tiel kelkaj momentoj, kaj subite aperis la terura sinjoro de la kastelo, puŝis la akran lancon en la maldekstran flankon de la junulino tiel ke ĝia pinto eliĝis el la dekstra flanko de la junulo, kaj tiamaniere li kunligis ilin en morto. Ili falis kontraŭ la ŝtonon, kaj en unu rivereto fluis ilia sango sur la erikejo, ruĝigante la vangojn de la erikfloroj. Tie, kunligitaj per ŝtala ligilo ili sidis sur ŝtona sidejo, senvortaj, sed ĉiam ame ĉirkaŭprenante unu la alian.
Kaj belege, kvazaŭ kvar oraj steloj, brilis iliaj okuloj kontraŭ la potenca mastro de la kastelo, kiu konsternite rigardis la mirindan, trankvilan scenon en la faŭko de la morto. Subite estiĝis fulmotondra vetero, la ĉielo flagris kaj tondris, sed en la blua flamo de la ekbriloj la okuloj de la gejunuloj lumis feliĉege, kiel kvar kandeloj en salono ĉiela en sankta aero lumas. Ĉi tion rigardis la mortiginto, kiam la kolero de la supera alto furiozis sur kaj ĉirkaŭ li. Forte alparolis lian animon la belege estingiĝantaj okuloj de la gejunuloj, ilia torente fluanta sango forte parolis la tondranta ĉielo. Li sentis emocion, unuafojan emocion, kiam li kun pento malvarma kaj nigra en la koro rigardis la mirindajn okulojn de la mortantoj, okulojn, kiuj ĉiam, senĉese kun rideto direktiĝis al li. Lia koro teruriĝis kaj tremis, kiam la fulmoj eklumis kaj la universo bruegis, kaj de ĉiuj flankoj ĵetiĝis sur lin spiritoj de teruro. Senlima ekscito okupis lian animon.
Li rigardis ankoraŭ unu fojon la gejunulojn; sed tie ĉiam la samaj brilantaj okuloj, kvankam jam estingiĝantaj, rigardis ridete al li. Tiam li metis kruce siajn brakojn kaj komencis kvazaŭ per glaciiĝinta okulo fikse rigardi al la oriento, kaj tiel li staris longe muta en la malluma nokto. Sed fine li subite levis sian bruston alten kaj eligis longan krion, longan kaj timige fortan, kiu tondrante ruliĝis ĉirkaŭe en la regiono. Ree li staris muta momenton, dum kiu li aŭskultis zorge kaj longe, ĝis la eĥo de lia krio mallaŭtiĝis en la sino de la plej malproksima altaĵo. Kaj kiam ĉi tio estis okazinta, li ree, ankoraŭ fikse rigardante al la oriento, kriis terure, kaj longe ruliĝis la eĥo, kies kuradon de monto al monto li aŭskultis kun atento. Sed fine mortis la malproksima, tremanta voĉo, la fulmado ripozis kaj estingiĝantaj estis la brilantaj okuloj de la gejunuloj; nur peza pluvo ĝemis en la arbaro. Tiam, kvazaŭ subite vekiĝinta el dormo, la sinjoro de la kastelo ektiris sian glavon el la ingo, trapikis sian bruston kaj falis al la piedoj de la gejunuloj. Kaj la ĉielo fulmis ankoraŭ, fulmis kaj tondris, sed baldaŭ regis ĉie silento.
Mateno venis, kaj oni trovis la mortintojn sur la erikejo ĉe la griza ŝtono; oni forportis ilin kaj pretigis por ili lokon unu apud la alia en tombo. Sed en la ŝtono oni vidis poste iliajn bildojn; kaj videblaj tie estis du gejunuloj ĉirkaŭprenantaj unu la alian, kaj sub ili surgenue severa, barba viro. Kaj kvar mirindaj butonoj, kvazaŭ kvar oraj steloj, en la flanko de la ŝtono brilas kaj nokte kaj tage, rememorigante pri la belege estingiĝintaj okuloj de la geamantoj. Kaj sago de fulmo, kiel rakonto diras, desegnis ĉe sia ekbrilo, sur la ŝtono ĉi tiujn bildojn. Kaj kiel en ĉi tiu bildo sidas la junulo kaj la junulino feliĉaj sur seĝoj en la supera alto; kaj kiel la viro tie rampas, la antaŭa sinjoro de la kastelo kuŝas en varmega aero sur la punlito. Kaj kiam sonas la sonorilegoj de la turo, li akrigas sian aŭdon, aŭskultante eĥon el la ŝtono. Iam tamen el la ŝtono aŭdiĝos mirinde milda kaj ĝoja voĉo, kaj tiam estos veninta al la viro momento de repaciĝo kaj savo, sed proksima estos tiam la momento de la tuta mondo. Kaj tial la popolo ĉiam aŭskultas kun granda maltrankvilo eĥon el la ŝtono, kiam la sonorilegoj sonas. Ili volus, ke la repaciĝa tago por la viro aperu, sed ili memoras kun teruro la juĝomomenton de la mondo.
Tio estis la historio, kiun Aapo rakontis al siaj fratoj sur la erikejo Sonnimäki.