×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

Esperanta Retradio 2020, La viruso ne parolas Esperanton – Text to read

Esperanta Retradio 2020, La viruso ne parolas Esperanton

Intermedio 2 di esperanto lesson to practice reading

Inizia a seguire questa lezione ora

La viruso ne parolas Esperanton

Grandaj, tutmondaj, socioskuaj fenomenoj ĉiam okazigas siajn lingvajn rezultojn. Okaze de pandemio, lingvoj tra la tuta mondo suferas respondajn skuojn. Lingvoj devas esprimi novajn faktojn, novajn sentojn, novajn sencojn. Jen klara pruvo, ke ili estas vivantaj estaĵoj: ankaŭ ili suferas la kontaĝon kaj devas adaptiĝi al la nova realo. En momento de tutmonda sanproblemo, gravan rolon plenumas la ĵurnalisma lingvouzo. Simila fenomeno okazis, kiam eksplodis la aidoso-epidemio. Ankaŭ Esperanto estas lingvo, do vivanta kaj adaptiĝanta. Okaze de la pandemio, oni povas klare percepti tion.

Kelkajn tagojn post la komenco de la tutmonda mobilizo por alfronti la kronviruson, ekaperis la koncernaj lingvodefioj. Ni citu kelkajn.

Unua paŝo estis trovi taŭgan nomon por la nova viruso, kiu aperas en la mikroskopoj kun aspekto de krono. La Akademio estis konsultita, oni rapide diskutis kaj alvenis al diversaj solvoj. Fine, inter kvar eblecoj, populariĝis la formoj “koronviruso” kaj “kronviruso”. Solvite!

“Kvaranteno” fariĝis ĉiutaga vorto, antaŭe nekonata de la plej multaj Esperantistoj. Kurioze, ke kvankam ĝi etimologie aludas al 40-taga izoliĝo, oni uzas ĝin por la 14-taga retiriĝo, kiam oni suspektas infekton. Rezultas la iom stranga esprimo “14-taga kvaranteno”. Krome, multaj homoj uzas la vorton “kvaranteno” por aludi al la ĝenerala “socia izoliĝo”, rekomendata al preskaŭ ĉiuj, ĝis la fino de la pandemio. Do, du signifoj por unu sola termino. Dume, la pola retradio ofte uzas la terminon ”sociaj rigoroj“.

”Covid-19“ montriĝis universala vortumo, pri kiu oni ne bezonas tradukon.

La termino ”platigi la kurbon“ fariĝis populara. Ĝi aludas al la kampanjo por ”restado en la hejmo“ kiel rimedo por eviti akutajn kvantojn da malsanuloj, laŭ la statistikaj grafikaj kurboj. Cetere, ĉiuj Esperantistoj devis kompreni la diferencon inter ”epidemio“ kaj ”pandemio”.

La vorto “masko” akiris tute specialan sencon.

En multaj landoj, la invado de la angla lingvo estas preskaŭ nerezistebla: ”delivery“, ”lockdown“ kaj ”home office“, ekzemple. Esperanto ne havas problemon pri ili: ”alhejma var-liverado“, ”enfermiĝo/enhejmiĝo“ kaj ”hejma laboro“ ŝajnas tute taŭgaj alternativoj. Rilate al ”hejma laboro“, kompreneble, ne temas nur pri hejmpurigado kaj hejmkuirado, sed pri oficeja laboro plenumata en la hejmo, ĝenerale per komputilo. Oni povus diri ankaŭ ”hejma oficejo“.

Fine, ni menciu kuriozan lingvan fenomenon, kiu respegulas psikan staton de la homoj: eble pro iaspeca superstiĉo, oni nenie uzas la vorton ”pesto“. Ĝi povus alporti misfortunon...

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE