×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

Black Friday Fino al 50% di sconto
image

Esperanta Retradio 2020, Kial dolĉigiloj ne efikas kiel sukero?

Kial dolĉigiloj ne efikas kiel sukero?

Nur per vera sukero la satiĝo pri dolĉo povas esti atingata kaj streso povas mildiĝi.

Ĉokolado, kuketoj, gum-ursetoj: Frandado malstreĉigas kaj bedaŭrinde ankaŭ dikigas. Pro tio precipe limonadoj kaj preparitaj manĝaĵoj ricevas aldonon de senkaloriaj dolĉigiloj. Sed tiuj dolĉigiloj ne same efikas kiel la sukerbomboj. Jen la klarigo:

La prefero por dolĉaĵoj el evolucia vido estas profunde ankrita en la homo. Ĉio kio gustis dolĉe signifis energiriĉan nutraĵon. Tio siavice signifis por niaj antaŭuloj veran survivan avantaĝon. Hodiaŭ tamen la situacio estas alia. Germanoj ekzemple prenas tagan dozon de 95 gramoj da sukero kaj tio estas la trioblo de tio kion la Monda Sanorganizo rekomendas.

Pro tio ĉiu preno de dolĉaĵo estu bone pripensita, ĉar tro da sukero kaj per tio tro da energio povas akceli tropezon kaj tutan serion de civilizaj malsanoj kiel diabeto kaj kor-sango-cirkulaj malsanoj. Tiuj siavice kondukas al sekvaj malsanoj. Produktantoj de trinkaĵoj kaj de frandaĵoj pro tio vetas pri dolĉigiloj kaj sukersurogatoj. Ili volas per tio atingi esence malpli da kalorioj aŭ eĉ nul kaloriojn ĉe same dolĉa gusto. Tio kredigu la konsumantojn ke oni nutriĝas pli sane aŭ pli konscie kaj ke tamen oni ne devas rezigni pri la dolĉa gusto.

Sed dolĉigiloj dum la pasintaj jaroj misfamiĝis. Ili povas laŭpruve nek helpi ĉe redukto de pezo nek mildigi la apetiton pri dolĉaĵoj. Kial tio ne sukcesas per la sukersurogatoj, tion eltrovis esploristoj de la Kolumbia Universitato en Novjorko. Ili tie eltrovis helpe de musoj ke ankaŭ la musoj preferas jam post 24 horoj veran sukersolvaĵon kompare kun solvaĵo de dolĉigiloj. Tio ne rezultas laŭ la sciencistoj el la gustoĉeloj en la buŝo, sed el kunligo inter intesto kaj cerbo kiu aktiviĝas nur per vera sukero.

La esploristoj vidis ke aparta areo en la cerbo, la tiel nomata kaŭdala "Nucleus solitarius" (cNST) ankaŭ aktiviĝas se sukero estas donata preter la dolĉ-receptoroj de la lango rekte en la inteston. La esploristoj povis pruvi sian supozon ke receptoroj en la intesto ĉe sukero sendas signalon tra la tiel nomata vagus-nervo rekte en la cerbon. La vagus-nervo estas grava kunligo inter cerbo kaj la tiel nomata ventra cerbo.

La esploristoj sekve identigis serion de nervoĉeloj en la vagus-nervo kiuj reagas pri sukero. La receptoroj kiuj troviĝas sur tiuj ĉeloj estas specialiĝintaj pri glukozo, do pri la substanco kiu aperas en sukero. Ĉe sukersurogatoj kaj dolĉigiloj aliflanke tiu aktivigo ne aperis. La esploristoj tial kredas ke estas certe ke per dolĉigiloj ne eblas atingi la dolĉosatiĝon, do agrablan senton kiu aperas post la frandado.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE