Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 02: Eskapo, libereco, kaj Esperanto-kulturo
Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu,
la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi verkojn el la kreemaj mensoj de Esperantujo.
Mi estas Laŭrenco, kaj post la unua epizodo mi ricevis multe da kortuŝaj komentoj pri ĝi
do mi dankas vin, kaj fiere mi daŭre laboros kun vi dum ni profuniĝas en tiun ĉi interesegan mondon.
Ĉar post la parolado de la verkoj mi havas kelkajn notojn pli, ni havas hodiaŭ sufiĉe longan epizodon,
sed se vi bonvole ĉeestos ĉi tie kun mi ĝis la fino, mi promesas peni, ke ĝi al vi valoru.
Do, jen la verkoj pri kiuj mi parolos hodiaŭ.
Eskapo, de Ewa Grochowska,
Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, de Humphrey Tonkin,
kaj Kredu min, sinjorino, de Cezaro Rossetti.
Legu tiun novelon. Trovu ĝin kaj legu ĝin. Ĝi estas tre mallonga.
Ĝi estas rakonto pri Maria, virino en maljunulejo, kiu volas la jenon:
"Eskapi el tiu kaĝo almenaŭ unu fojon!
Forlasi la neelteneblan odoron de pomadoj kaj urino,
spiri puran aeron, retrovi spacon, retrovi sian antaŭan vivon!"
Kaj ĝi legindas ĉar la prozo elstaras. Ĝi brilas.
Pli precize dirite, Groĥovska rakontas flue tra tempoj kaj memoroj tiel,
ke ni spertas la intermiksitajn realojn en la menso de Maria.
Ni vidas ŝin de interne, ŝian spritecon, ŝiajn delikatajn memorojn...
kaj ekstere, ni vidas ŝian izolecon, ŝian flagretantan konscion.
Ekzemple, "Kiam ŝi stariĝas, la dubantaj rigardoj superŝutas ŝin kaj forprenas de ŝi la fidon je ŝiaj kruroj."
Se ni image vidas ŝin kiel la flegistoj, ni vidas nur maljunulinon kiu ne plu kapablas stariĝi, tamen ene ni vidas la psikan barakton.
Ni dubas pri kiel aŭ kien ŝi eskapus, ni timas pri kio okazus,
sed ni volas ke ŝi eskapu, ĉar ŝi volas eskapi. Jen eta citaĵo.
Kiel kutime, ŝi atendas la tagfinon. Nokte ĉio ŝajnas ebla.
La pordo malfermiĝas. Manjo kuras al senĉarma, tabakodora kafejo ĉe la stratangulo, kie atendas ŝin Juliano
Ambaŭ estas dudekjaraj. Ilia unua amo, platoneca, poeziplena, tutpova, transformas la plej obskuran lokon en edenan ĝardenon.
Ĉiuj vortoj de la junulo restis gravuritaj en ŝia memoro.
"Vi estas la plej luma paĝo de mia vivo," li skribis dorse de sia foto.
Tiun ĉi foton ŝi kontemplis dum pluraj jaroj kun naiva espero,
sed Juliano ĵetis la ankr on aliborde de oceano; ili neniam revidis unu la alian.
Dum la tuta nokto ŝi revivas sian ĉagrenon, tiel fortan, tiel realan. Matene ŝi vekiĝas larmoplena.
"Vi ploras, sinjorino Besak? Ne zorgu, via filino foriris nur kelkajn tagojn.
Plu nur unu rimarko: mi notis, ke aperas en la rakonto du aŭ tri laŭvortare "evitindaj" lingvaĵoj,
ekzemple la uzo de "korekta" en la senco de "ĝusta", kaj jen tio:
"Ŝi malfermas la donacojn. Jen la fabeloj far Andersen kaj pupo, kapabla fermi la okulojn."
Ho jes, far Andersen, ĉu vi kaptis tion? Interesaĵo; mi ne sciis, ke efektive iuj diras far.
Kaj kontrolu: neniel ajn ĝi difektas la rakonton.
Mi forte esperas, ke neniu el vi diris "Ĉu? Brila prozo en tiu rakonto, plena de tiaj fidiroj?
Mi ja komprenas kelkajn kialojn de lingvaj evitindaĵoj, kaj samkiel muzikstudentoj evitu paralelajn kvintojn,
mi ne konsilus al vi ignori la admonojn. Sed Grochowska estas neniu komencanto.
Ŝi ne fuŝas Esperanton. Ŝi plenhavas sian lingvon; ŝi regas ĝin;
kaj jen ŝi komponis per ĝi, tiun ĉi grandan, etan verkon.
Tiun rakonton mi trovis en la Belarta rikolto de 2013, kiun bonkore provizis al mi Massimo Ripani,
estro de la retgazeto Disvastigo, kiu temas pri lingvo kaj kulturo, en Esperanto kaj la itala.
Jen ligilo, kaj dankon, Massimo.
Nun mi volas paroli nur iomete pri kelkaj ideoj el eseo de Humphrey Tonkin, kiun mi trovis en la 17a Beletra Almanako.
Por klarigi sian ideon de "kulturo", Tonkin uzas metaforon de lingvo kiel malplena ĉambro,
en kiun la parolantoj portas el siaj kulturoj la lingvajn meblojn por ke ĉiu disponu ilin.
Kaj li aldonas, ke "se lingvo sufiĉe longe akumulas kulturajn elementojn, ĝi tamen atingas certan nivelon de memsufiĉo".
Unue mi klarigu, ke oni ja povas uzi fremdajn kulturerojn por konstrui apartan, propran lingvon.
Ekzemple la angla dum sia historio pruntis multegon da vortoj el la franca,
kaj je iliaj unuaj uzoj, iliaj signifoj kunvenis el la franca,
ĉar, kiel Tonkin diras, "vortoj ne subite signifas"; ili estas kulturaj signifiloj kiuj signifas laŭ kiel ili estis uzataj.
Post tempo tiuj vortoj angliĝis laŭ la uzoj de iliaj novaj posedantoj.
Do eble tiamaniere la prasignifoj de niaj vortoj Esperantiĝas dum ni uzas la lingvon.
Tamen ĉu ekzistas Esperanto-kulturo tiel forta, ke oni povus porti meblojn forĝitajn en ĝi mem el ĝi en la naciajn lingvojn?
Kompreneble neniu povas esti pure Esperantulo; ĉiu Esperantisto estas plurlingva kaj plurkultura.
Sed simile, kiam mi parolas angle miaj esprimoj kaj aludoj ne estas pure anglaj,
ili venas el kulturoj de la Interreto, de muziko kaj matematiko, el Meksiko kaj Japanio.
Do ĉu ni bedaŭru pro ebla manko de indiĝenaj Esperantismoj?
Jen ekzemplo. Supozu, ke mi volas diri, ke io tre longe daŭros.
Se mi estus sportulo, kaj mi scius, ke vi estas fano de usona futbalo, eble
eble mi povus diri, ke ĝi daŭros ĝis la Arizonaj Kardenaloj ĝajnos la Superbolon.
Se mi scias, ke vi konas Bibliajn aludojn, mi povas diri "ĝis Infero plene frostiĝos".
Sed eĉ se vi kaj mi nur havas komune la anglan lingvon, mi ankoraŭ disponas kelkajn ne tute senkolorajn alternativojn,
ekzemple, oni diras "ĝis la bovinoj hejmenvenos."
Tamen en Esperanto, se mi scias nur, ke vi estas Esperantisto, kion mi diras?
Ĉu ĝis la eterna komencanto regos la akuzativon?
Sed mi ne scias, mi ne havas tian pretan paletron da esprimoj, komparoj, komunaj aludoj.
Tonkin dirus, ke mi devus legi pli da nia literaturo. Kaj mi ne malkonsentas! Sed eĉ se ni legus pli,
ĉu ni jam havas nian Don Quixote, nian propran edenan ĝardenon, nian Gandalf, nian Kobayashi Maru?
Niajn bardojn kies liniojn ni eĥadas sen eĉ konscii?
Iuj diros, ke tiaj elementoj malfaciligus Esperanton, kontraŭ ĝiaj celoj; kontraŭ tio, pro kio ĝi estas speciala.
Eble jes, eble jes. Sed kiam ni pro muzpasio rimarkas la bezonon de nova meblo
ni lingvouzantoj ne facile evitas tiun avidan inklinon.
Kaj se ni nepre kompeksigos la aferon, ĉu ne des pli bone, se ni konstruos la meblojn per niaj propraj iloj?
Ne por mistifiki, sed por kompreni; por ke ĉiu pli plene kaj profunde esprimu sin unu al la alia.
Do jen fina demando: ĉu eblas, kaj ĉu dezirindas,
konstrui lingvon kies solaj fontoj estas universalaj homaj spertoj kaj sia propra kulturo?
Kaj kion vi pensas "Esperanto-kulturo"?
Sendu al mi retpoŝtojn, mesaĝojn per Twitter, ni parolu, sed ne plu nun,
ĉar se mi lasas min daŭre paroli pri ĉi tiu interesega temo, ni estos ĉi tie ĝis la nokto-, nokto-fin'.
Mi ne povas diri multe pri Kredu min, sinjorino kion ne jam diris dek aliaj recenzintoj.
La libro estas distra kaj amuza aro da membiografiaj epizodoj de kelkaj jaroj el la vivo de la aŭtoro,
dum kiuj li penis vivteni sin per vendado de varoj, kolporte kaj foire.
Nenio pli nek malpli.
Kaj tiel mi tute ne volas malestimi ĝin; mi diras nur, ke se ĝi havas valoron -- kaj mi dirus tuj ke jes --
se ĝi havas valoron, ĝi estas tia de bona rakonto, pro esti bone rakontita.
Sed antaŭ ol paroli pri tio mi volas prezenti al vi ekzemplan scenon el la libro.
En tiu ĉi, Cezaro ĉeestas kurson por eblaj dungitoj de iu firmao kiu vendas brosojn,
kaj li rakontas la parolon kiun donas la ĉefo al la venduntoj. Jen ĝi.
"Ha bone, tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉivespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu.
Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn;
vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas;
ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi.
Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri mirbrosoj!
Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro;
mirbrosoj povas daŭri eterne!
Nu rigardu al la karto; jes, la vendindika streko altiĝas, sed ne sufiĉe. Ĝi devas altiĝi pli krute;
ĝi devas trans iri la randon de la papero; ni eĉ plialtigos la plafonon por doni vojon al la streko!
Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas.
Se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin.
Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj.
Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn.
Tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed...
Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin.
Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpi al virinaro!"
Kaj tia estas la libro -- ne tute ĝuste tia kompreneble,
sed tiaj spritaj, diverskarakteraj okazaĵoj; jen ridindaj, jen banalaj, sed ĉiam amuze kaj ĝueble rakontitaj.
Pli ne atendu; pli ĝi ne pretendas.
Ni estas unuiganta intrigo nek filozofia temo, ni ne observas la evoluon de la roluloj, tamen ne mankas natura fluo.
Se estas iu manko tiaspeca, estas la jena: ĉe la komenco de la libro, la protagonisto - aŭ pli ĝuste dirite, la rakontanto -
li forlasas sian laboron kiel kuiristo por liberigi sin. Li sentas sin enkarcerigita kaj li volas eskapi.
Kaj li eskapas rekte en la karceron de la senĉesa ĉasado de mono.
Mi ja diras, ke ni ne serĉu profundajn temojn, sed mi ne volas ne pensi, kaj aperis la ideo -- la gravega ideo de libereco,
sed li tuj kaj plue sklavigas sin al profito.
Li mokas la ŝafece manipuleblan publikon dum li dependas de ilia aĉetado,
li vendas egale utilaĵojn kaj fatrason kiun bezonas neniu,
kaj kvankam li ja havas ian honestan virton, ho, li ruzegadas.
Kaj pri ĉio ĉi, ĉu li... hontas? Apologias? Fajfas, ridas, sekrete bedaŭras?
Ne eĉ vorton pri tio.
Eble mi eraras. Eble mi ne rajtas juĝi tiel.
Eble la libro estas fakte lertege subtila rilate kiel ĝi traktas la diversajn formojn de libereco.
Sed kiam oni aŭskultas rakonton de ĉi tia lerta rakontisto, ŝajnas al mi nature voli scii pli pri la heroo,
kaj disreviĝi kiam ni komprenas, ke li estas nur homo.
Nu, mi ĝoje plu paroladus pri la libro sed mi jam uzis tro da via tempo.
Legu ĝin, ĝi certe valoras, aŭ nur legu ĉiun duan ĉapitron,
se ne pro intereso, por pliriĉigi vian Esperanton, por studi la rakontarton.
Ĉu la persona lingvostilo de Rossetti imitindas, tio estas ja aparta temo, ĉar la rakonto estas tre kulture ligita.
Alivorte, ĝiaj lingvaj mebloj estas sufiĉe anglecaj.
Kaj malsurprize; ĝi estas kerne kaj vere brita historio.
Jen alia temo pri kiu mi volonte daŭigus, sed tempo elĉerpiĝas, do bone, ni finiĝu. Nur du notoj antaŭ ol ni ĝisos.
Mi kreis konton kun Patreon, kiu estas retejo por faciligi subtenadon.
Mi ŝategas fari ĉi tiun programon por vi, tamen mi ne povas fari ĝin tiel ofte, kiel mi volas.
Do mi petas vin, se vi ŝatas tion, kion mi faras ĉi tie; se vi volas, ke mi faru pli, kaj nur se vi disponas la monon,
subtenu min kaj Legu, Aŭdu, Vivu.
Per via helpo, mi povos aĉeti librojn, plialtigi la kvaliton de la programo,
kaj precipe mi povos dediĉi pli da tempo al la kreado de novaj epizodoj.
Mi pardonpetas, ke post kiam mi arde malaprobis la profitavidon mi petas monon,
sed mi faras ĝin nur ĉar tiamaniere, mi povos esti pli ofte ĉi tie kun vi.
Se vi volas esti subtenanto de Legu, aŭdu, vivu, aŭ nur volas kontribui unuoble,
la ligilo al mia Patreon-paĝo aperas jene kaj en la videopriskribo ĉe YouTube.
Mi dankegos vin pro iu ajn kontribuo, kaj elkore, kaj per la etaj dankaĵoj menciitaj tie.
Due, mi kreis konton ankaŭ ĉe Tŭiter, do se volas scii pri verkoj kiujn mi ne priparolas ĉe la programo,
pri miaj pensoj dum mi serĉas verkojn, kiam mi alŝutos epizodojn aŭ aliajn projektojn,
aŭ se vi nur volas babili kun mi pri bagatelaĵoj en Esperanto,
bonvolu aboni Legu, Aŭdu, Vivu, aŭ eble mi diru "sekvu min!".
Kaj finfine la fino. Refoje mi dankas vian ĉeeston kaj varme invitas viajn komentojn, demandojn, rekomendojn kaj pensojn.
Mi jam pensas pri la venonta epizodo, en kiu interalie mi volas paroli pri La bona lingvo de Claude Piron,
kiun multe el vi rekomendis, kaj mi pensas, ke tio estos tre interesa.
Do ĝis tiam, kaj dankon pro vidi.