×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

La Eta Princo, VI – Testo da leggere

La Eta Princo, VI

Intermedio 2 lezione di di esperanto per praticare la lettura

Inizia a seguire questa lezione ora

VI

HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi novan detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi diris al mi:

"Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vidi sunsubirojn!... ""Sed necesas atendi. ""Kion atendi? ""Ke la suno subiru. "Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:

"Mi ĉiam pensas kvazaŭ mi estus hejme!" Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - ĉiuj scias tion - subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron sufiĉus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.

Bedaŭrinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed nur via tiel eta planedo sufiĉis, ke vi tiru vian seĝon je kelkaj paŝoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte kiel vi deziris...

"Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri fojojn! "Kaj iom pli poste vi aldonis: "Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsubirojn..."

"Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom malĝoja? "Sed la eta princo ne respondis.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE