×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

La voĉo de radio, Norvegoj entuziasmas pri teda televido – Text to read

La voĉo de radio, Norvegoj entuziasmas pri teda televido

Intermedio 1 di esperanto lesson to practice reading

Inizia a seguire questa lezione ora

Norvegoj entuziasmas pri teda televido

Se vi iam spektis vivan videon pri besto aŭ sentis la hipnoton de televidkanalo pri kameno, vi eble povus diri ke viaj spektostilo kaj atentopovo estas iom norvegaj.

Norvegio produktis sukcesajn televidprogramojn kiuj konsistas jen el 7-hora trajnvojaĝo inter Oslo kaj Bergen, jen el 18-hora viva elsendo pri salmoj naĝantaj kontraŭ rivero.

Oni taksas ke duono de la loĝantoj de Norvegio spektis almenaŭ parton de la 134-hora viva elsendo de ŝipo kiu vojaĝis laŭ la norvega marbordo en 2011.

Kaj en majo ĉi-jare, norvega amaskomunikilo faris novan mondan rekordon por plej longa senĉesa intervjuo.

Krimromanaŭtoro Hans Olav Lahlum parolis al ĵurnalisto dum miriga periodo de 30 horoj. Kaj tio kaptis la atenton de centoj da miloj.

Nun programistoj ĉe la landa elsendejo cerbumas pri ideoj por novaj elsendoj. Estas simplaj ideoj kiel trikado, kaj estas pli abstraktaj proponoj kiel tio ke konstruistoj aranĝu kaj rearanĝu tabulojn en ciferojn por montri la nunan horon.

La ĝenron iuj nomas “teda televido”, sed estas norvegaj kleruloj kiuj diras ke ĝi adresas unikan bezonon en plenplena amaskomunika tereno.

Multaj komprenas la fenomenon kiel ia celebrado de ia iom malsama norvega maniero.

Eble la allogo de teda televido estas la ripozo el la freneza kaj rapida mondo de amasmedioj

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE