Memoro de l'homaro 3
Post la vespermanĝo, du amikoj iris en la ĉambron de Tomaso.
— Niko, vi eble komprenas, ke rakonti pri la invento en la letero estus la grandan malsaĝon. Kun korespondo povas okazi ĉio. Tial vi estas unua kiu scias pri la supera disvolvo de homa memoro. Vi estas sola al kiu mi povas fidi kaj esti konvinkata: sekreto de la invento restos inter ni ĝis mi decidus informi homaron, ke ĉiaj scioj kolektitaj de niaj prauloj povas esti restarigitaj en cerboj de nuntempaj homoj.
— Kio vi diris? Kia sekreto?
— Niko! Memoru! Neniu devas scii, ke estos en ĉi tio domo.
— Vi diris io pri la supera memoro.
— Mi volus korekti vin: supera disvolvo de memoro.
— Kaj kia estas la ideo de via eksperimento?
— Niko! Ĉi tia dika kajero enhavas tutaj miaj kalkuloj. Mi jam preparis la likvon kio ni nur devas injekti en sangon.
— Kaj...
—Kiel mi opinias, cerbo devas klare restarigi tio, kio okazis kun homo dum ĝia vivo antaŭ la ago de la likvo. Mi nomigis jen “Pracerbo”. Niaj cerboj ankaŭ devas enhavi ion de niaj Prauloj. Mi esperas, ke mia opinio estos vera.
— Tomaso! Vi... vi... Se ĉio farus tiel, vi estus la plej granda nuntempa sciencisto! Vi estas genio...
— Nu, sufiĉe! — haltis lin Tomaso,— morgaŭ ni komencos, kaj nun ni bezonas ripozon. Nin atendas malfacila tago.
— Ordinare oni faras eksperimentoj kun animaloj kaj nur poste kun homoj.
— Jen estos ĝuste tiel... Nun ni dormu!