Leciono 8. La Butikoj
Leciono 8. La Butikoj
H Saluton, Petro. Vi staras kiel statuo: kion vi faras?
P Mi provas memori liston. Mia patrino malsanas, kaj ŝi petis min iri al la butikoj por ŝi. Ŝi donis al mi grandan liston, sed mi lasis ĝin hejme.
H Kion vi devas ankoraŭ aĉeti?
P Jen la problemo, Helena. Mi forgesis ion, sed mi ne povas memori, kion mi forgesis.
H Eble mi povos helpi vin. Mi esperas, ke la malsano de via patrino ne estas grava.
P Vere, mi kredas ke ne. Sed ŝi certe estas tro laca por veni al la butikoj. Mi jam iris al la apoteko por aĉeti la medikamenton, kiun la kuracisto preskribis por ŝi; kaj mi aĉetis panon ĉe la bakisto kaj kolbasojn ĉe la buĉisto.
H Ĉu ŝi petis vin aĉeti ion ĉe la laktisto? Ekzemple, lakton, buteron aŭ fromaĝon?
P Ne, la laktisto portas lakton al la domo, kaj mi trovis buteron en la memserva vendejo.
H Kaj mi scias, ke via familio ne ŝatas fromaĝon. Ĉu eble ŝi bezonas skribpaperon kaj kovertojn?
P Ne - sed mi mem bezonas novan skribilon, ĉar mi perdis mian plumon. Poŝtmarkojn mi jam aĉetis. Kaj mi jam iris ankaŭ al la legomisto.
H Apud la placo estas nova butiko, kie oni vendas modajn vestojn - ĉu vi vidis ĝin? Venu rigardi!
P Poste, Helena. Mi vere estas idioto, ke mi forgesis kunporti la liston, kiun panjo kompilis...
P ...Ha! Jen!
H Ej, Petro, kio estas al vi?
P Baterio! Baterion ŝi bezonas por la radio, ĉar la malnova baterio ne plu funkcias.
H Do vi solvis la problemon! Vi povas aĉeti baterion ĉe la ... elektristo.